La sekva teksto estas ikse kodita.
Aliaj versioj haveblas per <http://purl.oclc.org/NET/a-reiner/esperanto/accmail/>.

================================================================
Noto de la mastrumantoj de la dissendolisto "ACCMAIL".

Cxi tiu dosiero estas traduko de la lasta versio de la oftademandaro
pri retaliro per retposxto ("ACCMAIL FAQ") de Gerry Boyd.  Kelkaj
informoj estas malaktualaj; precipe tio koncernas cxiujn uzojn de
"expita.com".  S-ro Boyd rezignis cxian respondecon pri la teksto
auxguste 2003 kaj mortis intertempe (http://help-net.unl.edu/GEB.html;
angle).  Sekve vi nepre ne sendu retposxton al lia retposxta adreso cxe
expita.com, kaj vi ne atendu trovi gxisdatajn informojn per la
expita.com-servilo.  Nova versio de la oftademandaro preparatas.
Aktualaj informoj pri retaliro per retposxto haveblas per abono al la
retposxta dissendolisto "ACCMAIL": bv-u sendi retposxton al
listserv@listserv.aol.com kun la indiko "SUBSCRIBE ACCMAIL via nomo"
(skribu vian propran nomon anstataux "via nomo") en la cxefteksto.

[Noto de la tradukinto: Tamen la ACCMAIL-listo estas anglalingva
forumo.]
================================================================

Jen sekvos esperantlingva traduko de la oftaj demandoj (angle ``FAQ'')
pri:

,----
| Aliro al la interreto pere de retposxto
| Gvidilo al uzado de la reto sen konstanta aliro
`----

La traduko estas kopirajto (c) 2002 de Albert Reiner.

Kelkajn terminojn kiujn mi uzis vi trovas je la fino de tiu cxi
dosiero; se vi havas sugestojn, kritikon ktp. koncerne la tradukon,
bv-u sendi mesagxon al <areiner@tph.tuwien.ac.at>.

Bv-u noti ankaux ke ekzistas malnova traduko de versio 5.34 de tiu cxi
oftdemandaro fare de Martin Weichert je
<http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/retumi-retposxte.txt>.

Ankaux notu ke mi ne tradukis la nomojn de la partoj de retposxtcxapo cxar
la protokolo postulas la anglajn nomojn; aliflanke povas esti ke via
retposxtilo montras ilin alie: en la kampo "To:" ("Al:") vi skribu la
adreson de la adresata servilo, kaj "Subject:" ("Temo:") indikas la
temlinion de la mesagxo. La parto, kie oni kutime skribas la tekston de
la mesagxo nomigxas tekstparto aux cxefteksto (angle: "body") de la
mesagxo. Serviloj kutime sercxas ordonojn aux en la temlinio aux en la
tekstparto.

Fine de la dosiero trovigxas malgranda terminareto kaj listo de
adresoj interesaj specife por esperantistoj; aliaj tiaj adresoj kaj
indikoj trovigxas ene de la teksto (``[Noto de la tradukinto: ...]'').

<-------------------------------------------------------------------------->

Versio 10.2:

         +--------------------------------------------------+
         |         Accessing The Internet By E-mail         |
         |         Guide to Offline Internet Access         |
         |          Version 10.2 - April 04, 2002           |
         +--------------------------------------------------+

               Copyright (c) 1999-2002, Gerald E. Boyd
                          gboyd@expita.com

       All rights reserved. Permission is granted to duplicate and
       distribute copies of this document provided the copyright
       notice and this permission notice are preserved on all copies.


Historieto
----------

``Accessing The Internet By E-mail'' (``Aliro al la interreto pere de
retposxto''), unue nomita ``Doctor Bob's Guide to Offline Internet
Access'' (``Gvidilo al uzado de la reto sen konstanta aliro fare de
D-ro Bob'') estis komencita en 1994 kaj inventita de la granda
retumisto Bob Rankin. Li dauxrigis gxin dum cx. 5 jaroj; poste
evidentigxis ke li ne trovos suficxan tempon por tio pro aliaj okupoj
(la ``Interreta cxicxeronad-auxtobuso'', verkado, ktp.), kaj li
transdonis gxian subtenon al mi en Januaro de 1999.

Oktobre de 1997 mi transprenis la mastrumadon de la ACCMAIL
dissendolisto (kiu uzatas por pliprofundigi la ideojn cxi tie
traktotajn) kaj komencis retpagxon bazitan pri tiu cxi oftdemandaro. Mi
supozas ke mi prezentigxis al li kiel logika transprenonto de la
oftdemandaro. Hmmm!

Do jen...


Kiel aliri interretajn servojn per retposxto
-------------------------------------------

Se vi ne havas rektan aliron al la interreto, vi ne estas sola. Multaj
el la landoj de la mondo havas nur retposxtan aliron al la tut-tera
retaro.

Sed se tio sxajnas limiga, legu plu: vi povas uzi preskaux cxiun
interretan ilon nur per retposxto. Eble vi auxdis pri FTP, Gopher,
Jughead, Usenet, Finger, Whois, Nslookup, Traceroute, kaj la tut-tera
teksajxo kaj vi kredis, ke vi ne povos uzi ilin manke de konstanta kaj
rekta konekto al la reto - sed ne tiel staras la afero. Vi povas uzi
simplajn retposxtajn ordonojn por fari cxion cxi kaj multe pli. Kaj ecx se
vi ja havas plenan interretaliron, uzado de retposxtaj metodoj povas
sxpari kaj tempon kaj monon - vi nur bezonas la kapablon sendi mesagxon
al iu interreta adreso.

Mi invitas vin unue legi la tutan dosieron kaj poste provi la metodojn
priskribatajn. Tiel vi ricevos pli vastan komprenon de kaj la
informfontoj haveblaj kaj la iloj por uzi ilin, kaj vi trovos la plej
konvenajn metodojn por trovi la informon kiun vi sercxas.


Lastatempaj sxangxoj de tiu cxi teksto
-----------------------------------

10.2 web2mail abonadreso sxangxita, alia TTT-ejo por
     interret-servizperantoj per retposxto, Webster-vortaro sercx-adreso
     sxangxita, aldono de PDF-traktado per retposxto,
     wwwfmail_pro@wwwfetch.com NE PLU FUNKCIAS, sxangxita adreso por
     jiscmail, translate@leo.org (german-angla tradukado) NE PLU FUNKCIAS,
     mailandnews.com NE PLU FUNKCIAS (28Feb02), query@ncbi.nlm.nih.gov NE
     PLU FUNKCIAS (15Apr02), revizitaj retposxtaj help-adresoj por
     per-retposxta FTP-alsxuto, Geocities spegulo NE PLU FUNKCIAS
10.1 finger revizita; coke@cs.cmu.edu kaj copi@oddjob.uchicago.edu NE PLU
     FUNKCIAS, GAMES BY EMAIL revizita, win@yoyo.com NE PLU FUNKCIAS,
     NUMBER SEQUENCES aldonita. MICROSOFT KNOWLEDGE BASE ne plu funkcias
     retposxte (Mar01), mail2news@zedz.net nun estas mail2news@dizum.com,
     GENE SPLICING AND SEQUENCE ANALYSIS pere de grail@ornl.gov NE PLU
     FUNKCIAS, BABEL instrukcioj revizitaj, grabpage.com nun estas
     grabpage.org


Kiel trovi la plej fresxan version
---------------------------------

Tiu cxi teksto haveblas de kelkaj auxtomataj retposxtserviloj. Por obteni
la plej fresxan ANGLAN version, sendu retposxtmesagxon al unu el la
sekvaj adresoj:

To: mail-server@rtfm.mit.edu (Usono, Kanado kaj Sudameriko)
Skribu nur tion en la TEKSTPARTON de la mesagxo:
    send usenet/news.answers/internet-services/access-via-email

To: jiscmail@jiscmail.ac.uk (Euxropo, Azio ktp.)
Skribu nur tion en la TEKSTPARTON de la mesagxo:
    get lis-iis\e-access-inet.txt

Vi ankaux povas uzi auxtomat-respondan adreson: Sendu malplenan mesagxon
al

To: accmail-faq@expita.com

Vi ankaux povas trovi tiun cxi dosieron per anonima FTP cxe unu el la
sekvaj adresoj:

Servilo: rtfm.mit.edu
    get pub/usenet/news.answers/internet-services/access-via-email
Servilo: ftp.mailbase.ac.uk
    get pub/lists/lis-iis/files/e-access-inet.txt

aux pere de la TTT en HTML-formato cxe
    http://www.faqs.org/faqs/internet-services/access-via-email/

Multo el la materialo de tiu cxi oftdemandaro pritraktigxas pli detale
en la sekvaj TTT-pagxoj:

    http://www.expita.com/howto1.html
    http://www.expita.com/howto2.html
    http://www.expita.com/howto3.html


Antaux ol skribi...
------------------

Bv-u konvinkigxi, ke vi havas la plej fresxan version de tiu cxi gvidilo
antaux ol sendi al la auxtoro demandojn aux aldonojn. Ne tro rapide
rezignu pri la pli sxargxitaj retposxtserviloj, kaj se vi ricevas
erarmesagxon reprovu je alia parto de la tago. Se vi volas esti
informata pri la lastaj sxangxoj kaj anoncoj, bv-u sendi sekvan
ordonon

    SUBSCRIBE ACCMAIL Antauxnomo Familinomo

en la tekstparto de mesagxo al "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM". Fakte, la
AccMail-retposxtlisto estas konvena forumo por iaj ajn demandoj kiujn
vi havas pri tiu cxi gvidilo. Kredeble vi pli rapide ricevos respondon
de la listabonantoj, cxar la auxtoro de tiu cxi oftdemandaro ricevas
kelkcent mesagxojn cxiun tagon!

[Noto de la tradukinto: la AccMail-dissendolisto estas nur-angla forumo.]


Aliaj tradukoj de tiu cxi dokumento
----------------------------------

Kelkaj legantoj alprenis la taskon traduki cxi tiun tekston en lingvojn
aliajn ol la angla. Bv-u kontaktigi la auxtoron se vi volas helpi kun
la traduko en ankoraux alian lingvon. La sekva listo montras la nunan
staton de la tradukado. Por obteni iun el la pretaj tekstoj, sendu
retposxton al la auxtomata respondilo je

To: accmail.xx@expita.com

    ("xx" estas la lingvokodo laux la suba tabelo)

NOTO: Cxiuj tradukoj antaux la versio 8-a tro malaktualigxis kaj sekve
      ne plu haveblas.

  Traduko                 Dosiernomo   Traduko                 Dosiernomo
  ----------------------- ----------   ----------------------- ----------
  Cxina GB (8-a eld.)      accmail.gb   Italia  (8-a eld.)      accmail.it
  Farsi (8-a eld.)        accmail.ir   Nederlanda (8-a eld.)   accmail.nl
  Germana (9-a eld.)      accmail.de   Rumana (8-a eld.)       accmail.ro
  Hispana  (8-a eld.)     accmail.sp   Rusa (10-a eld.)        accmail.ru
  Hungara (10-a eld.)     accmail.hu   Sveda (9-a eld.)        accmail.se
  Indoneza (8-a eld.)     accmail.id   Urdua (8-a eld.)        accmail.pk

NOTO: La ordono DEVAS esti en la retposxta ADRESO!

[Noto de la tradukinto: La esperantlingva versio haveblas ankaux de
<http://purl.oclc.org/NET/a-reiner/esperanto/accmail/>.]


Agnoskoj
--------

Tiu cxi oftdemandaro dauxre pligrandigxas kaj plibonigxas pro la cxiutaga
alfluo de komentoj kaj demandoj kiujn la auxtoro ricevadas. La sekvaj
personoj cxi tie estas agnoskataj pro ilia laboro en traduko de la
oftdemandaro al aliaj lingvoj. (Se mi fogesis iun, bv-u informi min
kaj mi volonte aldonos la nomon.)

   Bulgara - Kolcho Kovachev             Kroata - Nikola Borojevic
   Cxehxa - Martin Slunecko                Kroata - Zvonko Springer
   Cxina (Big5) - Ju-En Teng              Litova - Darius Matuliauskas
   Cxina (GB) - Li Ying                   Nederlanda - Berry Van Hombeeck
   Dana - Christian Schou                Norwega - Vidar Sarvik
   Esperanto - Martin Weichert           Pola - Ewa Poskrobko
   Farsi - Mansour Dehestani Monfared    Pola - Krzysztof Buniewicz
   Farsi - Zahra Sheik                   Portugala - Joao Neves
   Finna - Paavo Juntunen                Romana - Mihai Jalobeanu
   Franca - Pierre Couillard             Rusa - Sergey Ivanov
   Germana - Marc Loehrwald              Serba - Brankica Kranjac
   Greka - Grigoris Miliaresis           Serba - Ivan Stamenkovic
   Hebrea - Ron Barak                    Slovaka - Stanislav Ponca
   Hispana - Bellanet Org                Somala - Yassin Ismail Ali
   Hungara - Lajos Toldy                 Sveda - Staffan S`alve
   Indoneza - Yohanes Nugroho            Thaja - Boonyakiat Saengwan
   Itala - cromatis@ecn.org              Ukrajna - Dmitry V. Bisikalo
   Japana - Komatsu Toshiki              Urdua - M. Shahid Khaki
   Katalana - Ricard Forner


Mallonga rimarko: ``Kio estas la interreto?''
---------------------------------------------

Se vi emas preterlasi antauxrimarkojn kaj tuj volas komenci, vi venis
al la gxusta loko. Mi ne enuigos vin per detaloj. Male, mi nur oferos
al vi mian simplan kaj koncizan difinon de la interreto, kaj mi
invitas vin plusercxi kiam vi havos pli da sperto pri uzado de la
utilajxoj cxi tie priskribataj.

INTERRETO: tut-tera kolekto de komputilaj retoj kiu ligas registarajn,
armeajn, edukajn kaj komercajn instituciojn sed ankaux privatulojn al
vasta nombro de komputilaj servoj, rimedoj, datenoj kaj informoj. Aro
de retaj konvencioj kaj komunaj utilajxoj estas uzataj por prezenti la
interreton kiel unueca retego kvankam la ligitaj komputiloj uzas
multajn diversajn specojn de hardvaro kaj softvaro.


La ludreguloj
-------------

Tiu cxi teksto servu kaj kiel lernilo kaj kiel praktika gvidilo; sekve
enestas multege da ordonoj kaj interretaj adresoj. Vi vidos ke tiuj
estas ensxovitaj per kelkaj spacoj - ne kopiu tiujn spacsignojn se vi
mem provas la ordonojn!

Vi ankaux vidos ajxojn kiel "<dosiero>" aux "<nomo>" en tiu cxi
oftemandaro.  Tiuj anstatauxigendas per senchavaj valoroj. Escepte se
la instrukcioj eksplicite postulas tion, nepre NE uzu la citilojn aux
krampojn.

Plej ofte la retposxtserviloj komprenas nur malgrandan ordonaron, kaj ili
fervore postulas ke vi ne uzu aliajn. Do enigu NUR la montritajn ordonojn
en la temlinion aux la tekstparton de via mesagxo kaj forigu aliajn aferojn
kiel ekz-e vian ``subskribon'' ktp.

Kutime vi povas ellasi aux la temon aux la tekston de la mesagxo. Se via
retposxtprogramo postulas ke nek temo nek teksto estu blankaj, vi povas
tajpi ``XYZZY'' aux ion alian sencmankan.

Krome, vi devas certigi ke vi havas unu blankan linion inter la cxapo
de la mesagxo (kiu entenas la temlinion kaj la adresojn ktp.) kaj gxia
tekstparto. Kaj vi devas atenti pri majuskleco kaj minuskleco en la
nomoj de dosieroj kaj dosierujoj, cxar tiuj preskaux cxiam gravas.

*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*
GRAVA RIMARKO: La retposxtserviloj en tiu cxi gvidilo plej ofte estas
prizorgataj de grandanimaj volontuloj cxe firmaoj aux universitatoj. Se
vi misuzas (aux trouzas) la servilojn, eble ili estos malfunkciigitaj
por cxiam. Fakte tio okazis kun kelkaj el la retposxtserviloj antaux
nelonge, do uzu ilin respondece.

Se vi havas rektan aliron al la interreto, lasu la retposxtservilojn al
tiuj malplibonsxancaj. Provu limigi viajn datentransigojn al unu
megabajto tage. Ne inundu la servilojn per multaj mendoj samtempe.
*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*


                FTP PER RETPOSxTO
                ----------------

FTP estas mallongigo por ``file transfer protocol'',
t.e. ``dosiertransiga protokolo''; gxi estas alirilo por dosieroj kiuj
trovigxas en foraj komputilsistemoj (FTP-ejoj). Dosieroj en FTP-ejoj
kutime estas organizitaj en arbar-simila strukturo de dosierujoj, cxiu
el kiuj rilatas al aparta temo.

Vizitante FTP-ejon per rekta konekto oni indikus gxian adreson,
konektigxus kun uzantnomo kaj pasvorto, sercxus la celitan dosierujon
kaj elektus kelkajn dosierojn por elsxuto al la propra komputilo.

Uzado de FTP per retposxto ege similas, kun la escepto ke la celata ejo
estas alirita per speciala ``ftpmail'' servilo kiu aliras la celatan
FTP-ejon kaj retposxte sendas la indikitajn dosierojn al vi, laux la
ordonoj kiujn vi sendis al gxi en via retposxtajxo.

Uzado de FTP per retposxto ecx povas esti konvena por tiuj, kiuj ja
havas plenan aliron al la interreto, cxar kelkaj popularaj FTP-ejoj ege
sxargxigxas kaj respondas nur malrapide. Tial ofte estas bona ideo uzi
retposxton por sxpari tempon kaj retalirkostojn.

Por uzi FTP-on per retposxto vi unuavice bezonas liston de FTP-ejoj,
t.e.  liston de la adresoj de la foraj komputilaj sistemoj kiuj
disponigas dosierojn por anonima elsxuto; cxi tie, ``anonimeco''
signifas ke vi ne bezonas propran uzantnomon kaj pasvorton cxe la alia
komputilo.

Ekzistas kelkaj popularaj FTP-ejoj kiujn vi trovos sube en tiu cxi
gvidilo, sed vi ankaux povas ricevi longegan liston de multegaj
anonimaj FTP-ejoj sendante reposxton al la adreso

   mail-server@rtfm.mit.edu

kun la sekvaj linioj en la TEKSTPARTO de la posxtajxo:

   send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part1
   ... (21 similaj linioj) ...
   send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part23

Poste vi (retposxte) ricevos 23 dosierojn enhavantan la tutan ``FTP
Site List'' (FTP-ejaro). Notu ke cxiu el ili havas proks. 60K, do la
tuta listo havos pli ol megabajton! Tiuj dosieroj ne estis
gxisdatigitaj post novembro 1997 sed ili dauxre estas valora informfonto
pri FTP-ejoj cxie en la mondo.

Alia dosiero kiun eble vi volas ricevi estas la (anglalingva) ``FTP
Frequently Asked Questions'' (``FTP-oftdemandaro''), kiu enhavas multe
da pluaj informoj pri la uzado de FTP; tiaokaze aldonu al via mesagxo
ankaux la linion:

   send usenet/news.answers/ftp-list/faq

Poste vi ricevos la FTP-ejaron kaj vi vidos dekojn da eroj montrantaj
la nomon de la ejo, gxian (geografian) lokon, kaj la specojn de la dosieroj
haveblaj tie, ekz-e:

   Site   : ftp.cs.wisc.edu
   Country: USA
   GMT    : -6
   Date   : 23-Jul-95
   Source : mail
   Alias  : fyvie.cs.wisc.edu
   Admin  : ftp@cs.wisc.edu
   Organ  : University of Wisconsin, Madison, Wisconsin, CS dept.
   Server :
   System : Unix
   URL    : ftp://ftp.cs.wisc.edu/
   Comment: server can (de)compress, tar files and directories; RoadMap
            contains list of directories; files from shorty.cs.wisc.edu
   Files  : 007; afs-tools; AIX; Approximation Theory; bolo; CDIFF;
            computer-vision; condor; connectivity table; coral; Exodus; galileo;
            ghost; goodman; HP; list-archives; machine learning; markhill;
            math prog; mcplib; Novell; par-distr-sys; paradise; shore; sohi;
            spim; spimsal; swartz; tech-reports; Ultimate Frisbee files; UW;
            warts; wisc; wwt; X; xunet

[Noto de la tradukinto: Plej gravas la jenaj kampoj: ``Site'' = ejo;
``Country`` = lando; URL = adreso (enhavas la nomon de la protokolo,
t.e. ``ftp://'').]

Se vi trovas interesan FTP-ejon en la listo, sendu retposxtajxon al unu el
la sekvaj ftpmail-serviloj:

   ftpmail@academ.com             (Usono)
   ftpmail@btoy1.rochester.ny.us  (Usono)
   ftpmail@cnd.caravan.ru         (Rusujo) - MALRAPIDA
   ftpmail@dna.affrc.go.jp        (Japanio)
   ftpmail@ftp.sunet.se           (Svedio)
   ftpmail@ftp.uni-stuttgart.de   (Germanio)
   ftpmail@gu.net                 (Ukrajno)
   ftpmail@ml.imasy.or.jp         (Japanio)
   ftpmail@mail.iif.hu            (Hungario)
   ftpmail@mercure.umh.ac.be      (Belgio)
   ftpmail@uar.net                (Ukrajno)

Noto: Ekzistas ankaux aliaj malgxenerale uzeblaj ftpmail-serviloj
      listigitaj cxe
         http://www.expita.com/servers.html
      Vidu sube cxe ``TUT-TERA TEKSAJxO (TTT) PER RETPOSxTO'' por
      manieroj obteni tiujn dosierojn.

Vere ne gravas kiun el la supre menciitaj serviloj vi uzas, sed
servilo geografie pli proksima al vi ofte respondos pli rapide. (Bv-u
NE uzi la unuan el la listo nur pro la fakto ke gxi estas la unua en la
listo!) - En la tekstparto de la mesagxo vi skribu la sekvajn liniojn:

    open <ejo>
    dir
    quit

La respondo havigos al vi liston de la dosieroj (kaj dosierujoj) en la
plej supra dosierujo cxe la indikita ejo. Vidu la suban ekzemplon obtenitan
per uzado de "ftp.simtel.net" kiel <ejo>.

  +---------------------------------------------------------------------+
    total 20
    drwxr-xr-x   9 root     sys         1024 Oct 29  1999 .
    drwxr-xr-x   9 root     sys         1024 Oct 29  1999 ..
    -rw-r--r--   1 root     sys         1431 Oct 18  1999 .welcome
    -rw-r--r--   1 root     sys          731 Oct 26  1995 README.mirroring
    d--x--x--x   2 root     sys           96 Oct 27  1999 bin
    d--x--x--x   2 root     sys           96 Oct 27  1999 etc
    drwxr-xr-x   5 root     other       8192 Nov 10  1999 mir01
    drwxr-xr-x   8 root     other       8192 Jul 27  1999 mir02
    drwxr-xr-x   5 root     other       8192 Jul 27  1999 mir03
    drwxr-xr-x   6 root     other       8192 Jul 29  1999 mir04
    drwxr-xr-x   3 root     users       1024 Oct 27  1999 pub
  +---------------------------------------------------------------------+

En la sekva retposxtajxo vi povas sxangxi al alia dosierujo enigante (ekz-e)
la linion

    cd pub                           (se "cd" ne funkcias, provu "chdir")

antaux la "dir"-ordono. ("cd" aux "chdir" estas mallonge por "change
directory" ("sxangxu dosierujon"), kaj "pub" ofte estas komuna dosierujo
alirebla por iu ajn, do kutime tio estas bona elirpunkto.) - Se
finfine vi eltrovis la nomon de la elsxutenda dosiero, en la sekva
retposxtajxo vi uzu:

    get <dosiernomo>

anstataux la "dir"-ordono. Se la celita dosiero estas simpla teksto,
tio jam suficxos. Se temas pri binara dosiero (ekz-e ruligebla programo, 
malgrandigita dosiero, ktp.) vi devas ankaux ensxovi la ordonon

    binary

antaux la "get"-ordono.

[Noto de la tradukinto: dosiero estu traktata kiel binara se gxi
enhavas bajtojn kies plejvalora bito estas 1; inter tiuj trovigxas
ankaux la Esperantaj supersignoj se ili estas koditaj laux ISO-8859-3
(ISO-Latin-3) aux Unikodo. Aliflanke, la klasika (Zamenhofa)
h-konvencio kaj la komputile pli ofte uzata x-skribmaniero ne havas
tiun problemon, do la koncernaj dosieroj povas esti elsxutataj sen la
"binary"-ordono.]

Sugesto: Multaj dosierujoj cxe FTP-ejoj enhavas dosieron nomatan
00-index.txt, README (LEGUMIN), aux simile, kiu enhavas priskribon de
la dosieroj tie troveblaj. Se vi ankoraux sercxas la gxustan dosiernomon
kaj "dir" montras iun el tiuj dosiernomoj, "get"-u tiun cxi dosieron
por sxpari iom da tempo.

Nu, ni obtenu la tekston de la "Magna Carta". Jen la mesagxo sendenda
al iu ftpmail-servilo:

    open wiretap.area.com            (nomo de la FTP-ejo)
    chdir /Gov/World/                (dosierujo enhavanta la tekston)
    get magna.txt                    (tekstdosiero)
    quit                             (fino de la konekto)

Kaj jen la ordonoj por obteni la dosieron "bubble.zip" de la "Simtel
Software Repository" ("Simtel Softvar-Arhxivo") menciita supre:

    open ftp.simtel.net              (kopioj trovigxas ankaux cxe aliaj ejoj)
    cd pub/simtelnet/msdos/disasm/
    binary                           (cxar ZIP-dosieroj estas binaraj)
    get bubble.zip
    quit

Aliaj vizitindaj FTP-ejoj listigxas sube. (Uzu la ejnomojn por la
"open"-ordono, kaj la dosierujnomon por la "cd"- aux "chdir"-ordono,
kiel en la antauxaj ekzemploj.)

    rtfm.mit.edu        ekz-e pub/usenet/news.answers por anglaj informoj
                              pri novajxreto (angle Usenet, ankaux Uzreto)
    ftp.simtel.net      ekz-e pub/simtelnet - grandega softvararhxivo por
                              DOS-o kaj Vindozo
    gatekeeper.dec.com  ekz-e pub/recipes por kuirreceptoj

[Noto de la tradukinto: Por Esperantistoj gravas la listo de Don
Harlow cxe <http://www.webcom.com/%7Edonh/eaccess/eaccess.sites.html>.
Tio estas TTT-ejo, do uzu la metodojn de la sekva cxapitro por obteni
gxin. - Ankoraux ekzistas <ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto>, sed
lauxdire gxi baldaux translokigxos al alia adreso.]

Memoru ke vi ne simple povas sendi retposxton al ftpmail@<iu ajn
servilo>, sed vi devas sendi la "open <servilo>"-ordonon al unu el la
konataj ftpmail-serviloj.

Notoj:

- Ftpmail-serviloj ofte tre sxargxigxas, do eble via respondo alvenos nur
  post kelkaj minutoj, horoj, aux ecx tagoj.

- Grandaj dosieroj povas esti partigitaj en malpli grandajn partojn
  kaj esti sendataj al vi en pluraj mesagxoj. Vi povas kontroli tion (kaj
  ankaux indiki aliajn retposxtadresojn por la respondoj) per specialaj
  ordonoj.

- Ne cxiuj serviloj komprenas la saman ordonaron - sendu la
  "help"-ordonon por eltrovi la funkciadon de la ftpmail-servilo kiun vi
  uzadas.

- Kelkaj ftpmail-serviloj havas lokajn arhxivojn. Vi povas uzu tiujn ne
  indikante ejon en la "open"-ordono. Uzante lokajn arhxivojn viaj petoj
  estos traktitaj pli rapide, t.e. antaux cxiuj ne-lokaj petoj.

Se la dosiero ricevita aspektas simile al la sekvo (la vorto "begin"
kun numero kaj la dosiernomo sur unu linio, kaj po 61 signoj en la
sekvaj linioj) kredeble temas pri binara dosiero sendita
uu-kodite. (Tio estas necesa por sekure transigi binarajn dosierojn
per retposxto.)

     begin 666 answer2.zip
     M4$L#!`H`!@`.`/6H?18.$-Z$F@P```@?```,````5$5,25@S,34N5%A480I[
     M!P8;!KL,2P,)!PL).PD'%@.(!@4.!P8%-@.6%PL*!@@*.P4.%00.%P4*.`4.

Vi devos trovi version de la programo "uudecode" por via
mastrumsistemo (DOS-o, Vindozo, OS/2, Unikso, Mac ktp.) por restarigi
la dosieron. Kredeble vi jam havas tian programon cxe via komputilo
aux cxe via interret-peranto; se ne, vi povas uzi la metodojn de la sekva
parto por sercxi en FTP-ejoj por la programo.


                ARHxIO PER RETPOSxTO
                ------------------

Ni supozu ke vi konas la dosiernomon sed vi tute ne scias cxe kiu
FTP-ejo gxi trovigxas. Aux eble vi interesigxas pri la per-FTP-a havebleco
de dosieroj konformaj al iuj kriterioj. Tiam Arhxio estas la ilo por
eltrovi tion.

Arhxiserviloj similas grandegan datumbazon de cxiuj anonimaj FTP-ejoj de
la mondo, kaj ili ebligas al vi trovi la ejon kaj / aux nomon de la
dosiero. Kaj uzo de Arhxio per retposxto povas esti konvena cxar kelkaj
Arhxio-sercxoj bezonas MULTEGE da tempo por finigxi.

Por uzi Arhxion per retposxto, simple sendu mesagxon al la adreso:

    archie@archie.icm.edu.pl           (Pollando)

Por ricevi detalan helpon pri retposxta uzo de Arhxio, skribu

    help

en la temlinio de la mesagxo kaj eksendu gxin. Vi ricevos retposxtajxon
(angle) klarigante la arhxiajn servojn. Se vi emas simple ``fari gxin'',
skribu la ordonon

    find <dosiero>

en la CxEFTEKSTON (ne en la temlinion) de la mesagxo, kun la nomo de la
dosiero anstatau "<dosiero>". Tio sercxas dosierojn kiuj nomigxas
ekzakte kiel vi skribis. Se vi volas trovi dosierojn enhavantajn la
skribitajxon kiel parto ie en la dosiernomo, enigu la linion

    set search sub

antaux la "find"-ordono. Jen kelkaj aliaj konvenaj arhxi-ordonoj:

    set maxhits 20             (limigu la nombron de la montritaj dosieroj,
                                defauxlto estas 100)
    set match_domain usa       (limigu montron al FTP-ejoj en usono)
    set output_format terse    (montru dense)

Kiam vi ricevas la rezultojn de via Arhxi-demando, tio enhavos la
nomojn de kelkaj ejoj cxe kiuj la celata dosiero trovigxas. Uzu unu el
tiuj cxi ej-nomoj kaj la dosierujo/dosiernomo-kombinon montritan por la
sekvonta FTP-peto.

Nun vi lernis suficxe por trovi la UUDECODE-ilon antauxe menciitan. Ni
sendu retposxton al archie@archie.icm.edu.pl kaj enigu la sekvajn
liniojn en la mesagxon:

    set search sub             (ni konas nur parton de la dosiernomo)
    find uudecode              ("uudecode" devas esti parto de la dosiernomo)

Noto: Vi sercxas la program-tekston de uudecode, ne la ruleblan
programon: tiu ja estas binara dosiero kaj venus al vi uu-kodite. La
rezulto de via arhxi-peto enhavos multajn informerojn similajn al:

Host sunsite.cnlab-switch.ch    (195.176.255.9)
Last updated 14:30 14 Dec 1999

     Location: /mirror/NetBSD/NetBSD-release/src/usr.bin/uudecode
       FILE    -rw-rw-r--          5832  02:00 23 Mar 1999  uudecode.c

Host helka.iif.hu       (193.225.12.48)
Last updated 14:30 16 Dec 1999

     Location: /pub/mirror_hosts/ftp.simtel.net/pub/simtelnet/msdos/00_start
       FILE    -rw-r--r--          5567  02:00 23 Feb 1999  uudecode.bas
       FILE    -rw-r--r--          5349  02:00 23 Feb 1999  uudecode.c

Nun vi povas uzi ftpmail-servilon por peti "uudecode.bas" (se vi
disponas pri Bejsiko) or "uudecode.c" (se vi havas C-tradukilon).

SPECIALA NOTO: Por uzantoj de la DOS-mastrumsistemo ekzistas RULEBLA
ASKIA versio de UUDECODE.COM. Tio estas malofta escepto de la regulo
laux kiu rulebla dosiero devas esti kodita por sendifekte
transsendigxi. Vi povas ricevi gxin per retposxto kaj ruli gxin kiel gxi
estas. Por obteni kopion, sendu retposxton

   To: gboyd@expita.com
   Subject: send uudecode.com  (devas esti minuskle).

Aldonajn informojn pri uzado de uudecode vi ricevos sendante retposxton

   To: gboyd@expita.com
   Subject: send uudecode.how  (devas esti minuskle).



                FTP-SERCxO PER RETPOSxTO
                ----------------------

Arhxi-serviloj povas esti rigardataj datumbazoj de cxiuj anonime-uzeblaj
FTP-ejoj de la mondo, tiel ebligante al vi trovi la ejon kaj/aux nomon
de celita dosiero. Tiun cxi funkcion nun alprenis FTP-sercxilo en la TTT.

Por uzi FTP-sercxon per retposxto, simple sendu retmesagxon al unu el la
webmail-serviloj (kp. la TTT-sekcion); en la CxEFTEKSTO trovigxu:

   send http://ftpsearch.lycos.com/cgi-bin/search?form=lycosnet\
     &query=[dosiernomo aux kapvorto]&filetype=All+files

Nun vi lernis suficxe por trovi la UUDECODE-ilon antauxe
menciatan. Anstatauxigu [dosiernomo aux kapvorto] per "uudecode.bas" por
trovi la Bejsikan programtekston, do via retposxta peto aspektas jene:

   send http://ftpsearch.lycos.com/cgi-bin/search?form=lycosnet\
     &query=uudecode.bas&filetype=All+files

NOTO: Vi sercxas la Bejsikan programtekston de uudecode sed ne la
ruleblan version, cxar tiu cxi lasta ja estas binara dosiero kaj alvenus
uu-enkodite. La rezulto de via FTP-peto enhavos multe de informoj kiel:

    2 /.2/simtelnet/msdos/00_start/uudecode.bas
      5.4K - 1996 Feb 24 00:00
      FTP Site: ftp.cdrom.com

    3 /.3/msdos/00_start/uudecode.bas
      5.4K - 1996 Feb 24 00:00
      FTP Site: ftp.eunet.cz

    4 /.4/cpm/starter-kit/uudecode.bas
      1.9K - 1986 Oct 11 00:32
      FTP Site: ftp.southcom.com.au

Nun vi povas uzi ftpmail-servilon por peti "uudecode.bas" (se vi havas
Bejsikon) de la servilo ftp.cdrom.com aux de unu el la aliaj.


                GOFERO PER RETPOSxTO
                -------------------

Gofero [angle, ``gopher'' estas homofono de ``go for'', kio signifas
``sercxu je''] estas ilo por esplori la interreton, kaj gxi ebligas
trovi ion se vi jam scias, kion vi celas, sed ne, kie gxi
trovigxas. Gofer-sistemoj bazigxas sur menuoj kaj havigas al la uzanto
konvenan facadon por interretaj rimedoj, sercxoj, kaj la elsxuto de
informoj.

Vizitante goferejon per konstanta interretkonekto oni donus la nomon
de la ejo, foliumadus en hierarhxio de menuoj gvidantaj al la
deziratajxo, kaj poste aux legus aux elsxutus al sia hejma sistemo la
informojn.

Uzante Goferon per retposxto tre similas, escepte tion ke la celata ejo
estas alirata per specifa "gophermail" servilo kiu goferumas al la
goferejo por vi kaj resendas la elektitan menuon, sub-menuon aux
dosieron laux viaj retposxtaj ordonoj.

NOTO: La lastajn jarojn, Gofero malplipopularigxis kaj la plej multaj
      el la gophermail-serviloj ne plu funkcias. Sed ankoraux trovigxas
      suficxe multe da informo sur gofer-serviloj, kaj kelkaj
      funkciantaj gophermail-serviloj.

Kvankam ne cxiu listigitajxo alireblos per "gophermail", vi tamen trovos
multajn interesajn erojn per tiu cxi tehxniko. Nu, ni sendu retposxtajxon
al unu el la sekvaj:

    gopher@dna.affrc.go.jp          Japanio
    gopher@ncc.go.jp                Japanio

Vi ankaux povas doni la adreson de konata goferejo en la temlinio por
ricevi la cxefmenuon de tiu ejo.

    gopher.tc.umn.edu            (adreso de gofersistemo)

Ni auxdacu kaj preteriru la HELP-ajxojn nun. Sendu noton al unu el la
gophermail-serviloj kaj indiku:

    Subject: gopher.tc.umn.edu

Vi ricevos respondon de la servilo similan al la sekva teksto:

  +--------------------------------------------------------------------+
   This is response to your request with Subject: gopher.tc.umn.edu
   Mail this file back to gopher with an X before the menu items that
   you want.  If you don't mark any items, gopher will send all of them.

       1.  Information About Gopher/
       2.  Computer Information/
       3.  Discussion Groups/
       4.  Fun & Games/
       5.  Internet file server (ftp) sites/
       6.  Libraries/
       7.  News/
       8.  Other Gopher and Information Servers/
       9.  Phone Books/
       10. Search Gopherspace with Veronica-2 /
       11. Search lots of places at the University of Minnesota  <?> (Send keywords in Subject:)
       12. University of Minnesota Campus Information/


    You may edit the following two numbers to set the maximum sizes after
    which GopherMail should send output as multiple e-mail messages:

    Split=64K bytes/message <- For text, bin, HQX messages (0 = No split)
    Menu=100 items/message <- For menus and query responses (0 = No split)

    #
    Name=Information About Gopher
    Numb=1
    Type=1
    Port=70
    Path=1/Information About Gopher
    Host=gopher.tc.umn.edu
    #
    # ... (62 linioj mankas) ...
    #
    Name=Search Gopherspace with Veronica-2
    Numb=10
    Type=1
    Port=70
    Path=/v2
    Host=gopher.ptloma.edu
    #
    Name=Search lots of places at the University of Minnesota
    Numb=11
    Type=7
    Port=70
    Path=mindex:/lotsoplaces
    Host=spinaltap.micro.umn.edu
    #
    Name=University of Minnesota Campus Information
    Numb=12
    Type=1
    Port=70
    Path=1/uofm
    Host=gopher.tc.umn.edu
  +--------------------------------------------------------------------+

Por elekti kelkajn erojn en la supra menuo vi nur resendu la tutan
tekston de la mesagxo al la gophermail-servilo, antauxenigante "x" al la
eroj kiujn vi volas esplori. Vi tiam ricevos la sekvantan nivelon de
la gofer-menuo per retposxto. Kelkaj menueroj gvidas al aliaj menuoj,
kelkaj al tekstdosieroj, kaj kelkaj al sercxadoj. En la supra ekzemplo,
ni elektu "Aliaj Goferoj kaj Inform-rimedoj"

    x 8. Other Gophers & Info Resources

kaj resendu la tutajxon al la gophermail-servilo. Vi ricevos alian
menuon kun kelkaj interesaj eroj kiel ekz-e "All the Gopher Servers in
the World" (``Cxiuj gofer-serviloj en la mondo''). Vi eltrovos ke
multaj el la goferserviloj malsxaltatas sed ankoraux restas kelkaj da
ili.

Se menuero nomigxas "Search" (``sercxo'') antauxe vi povis elekti la eron
per ikso kaj doni la sercx-vortojn en la temlinio de via
respondo. Bedauxrinde, NENIUJ Veronikaj sercxiloj funkcias plu. La
malmultaj restantaj Jughead-sercxiloj listigxas en la sekva parto.

NOTO: Vi ne bezonas resendi la tutan gofermenuon kaj la kompletan
      liston de informoj en cxiu respondo al la gophermail-servilo. Se
      vi volas malgrandigi la peton, vi povas forigi la menu-parton je
      la komenco kaj enigi nur tiun parton kiu rilatas al via elekto.

      Sed memoru ke, uzante tiun cxi metodon, vi devas indiki "get all"
      en la temlinio. (Escepto: sercxante vi nur skribi la kapvortojn
      en la temlinio.) - La sekva ekzemplo atingas la saman kiel la
      antauxe montrita elekto de ero 8:

          Split=0
          Menu=0
          #
          Name=Other Gopher and Information Servers
          Numb=8
          Type=1
          Port=70
          Path=1/Other Gopher and Information Servers
          Host=gopher.tc.umn.edu

      Se tiu nekompreneblas al vi, jen traduko por homoj:

          Salutu la ejon (HOST) "gopher.tc.umn.edu" cxe porto 70, obtenu
          la sub-menuon nomatan "Other Gopher...", kaj sendu gxin al mi
          kiel UNU dosiero sen konsidero de la grando (SPLIT=0).


NOTO: Kelkfoje gophermail-petoj estigas malplenan menuon aux
      mesagxon. Tion plej ofte kauxzas nealirebleco de la servilo de kiu
      vi volis ricevi la informojn. Resendu vian ordonon poste kaj
      kredeble gxi funkcios.


                VERONIKO PER RETPOSxTO
                ---------------------

Parolante pri sercxado, estas bona okazo mencii Veronikon. Samkiel
Arhxio disponigas sercxeblan indekson de FTP-ejoj, ankaux Veroniko
disponigas tion por la gofer-spaco. Veroniko demandos vin, kion vi
volas trovi (t.e. viajn sercxvortojn) kaj montros al vi menuon
listantan cxiujn goferajn menuerojn kiuj respondas al via sercxo. Kiel
cxiam kun goferoj, vi tiam povas elekti unun el tiuj kaj ``goferi''
gxin.

Cxiuj Veronik-serviloj estas malsxaltitaj. Tamen, nova
Veroniko-2-servilo estas disponigita de gopher.floodgap.com.

Mallongigo de Gophermail:
-------------------------

La vojo al iuj rimedoj, dosieroj aux datumbazoj foje estas iom teda,
bezonante plurajn retposxtmesagxojn al la gophermail-servilo. Sed jen
bonaj novajxoj: Se vi faris tion unufoje, vi povas re-uzi cxiujn el la
antauxaj mesagxaj, sxangxante ilin por viaj bezonoj. Ekz-e, jen parto de
la Veronik-menuo obtenebla per la antauxaj ordonoj. Vi povas sendi la
sekvantajn liniojn al iu ajn gophermail-servilo por estigi
Veronik-sercxon.

    Split=64K bytes/message <- maksimuma grando de dosieroj po mesagxo
    Menu=100 items/message  <- maksimuma nombro de eroj po menuo kaj sercxoj
    #
    Name=Search Veronica-2
    Numb=23
    Type=7
    Port=70
    Path=/v2/vs
    Host=gopher.floodgap.com

Enigu la sercxvortojn en la temlinion kaj rigardu la rezulton! Vi povas
uzi buleajn esprimojn en Veronik-sercxoj. Por ricevi [anglalingvan]
gvidilon pri la asembleo de Veronik-sercxoj, sendu jenon al
gophermail-servilo:

    Split=0
    Menu=0
    #
    Name=Search tips and how to effectively use the database
    Numb=5
    Type=0
    Port=70
    Path=/v2/help/search
    Host=gopher.floodgap.com
    #
    Name=Help! I didn't find anything!
    Numb=6
    Type=0
    Port=70
    Path=/v2/help/noluck
    Host=gopher.floodgap.com
    #
    Name=Accuracy of returned responses
    Numb=7
    Type=0
    Port=70
    Path=/v2/help/acc
    Host=gopher.floodgap.com


                JUGHEAD PER RETPOSxTO
                --------------------

Parolante pri sercxado, estas bona okazo mencii Jughead-on (elparolo:
Cxaghed). Samkiel Arhxio disponigas sercxeblan indekson de FTP-ejoj,
ankaux Jughead disponigas tion por la goferaro. Jughead uzas la
temlinion por trovi la sercxendajn vortojn kaj resendas alian menuon
listiganten cxiujn goferajn menuerojn kiuj korespondas al via sercxo.

Samkiel Veroniko kaj Gofero, ankaux Jughead preskaux ne plu ekzistas.

Vi povas sendi jenajn liniojn al iu ajn gophermail servilo por ruli
Jughead-sercxon; memoru ke la temlinio devas enhavi la kapvortojn.

La sekvaj du Jughead-serviloj sercxas nur en siaj propraj ejoj. La
``Marvel''-ejo enhavas pli da informo.

    Split=0                       Split=0
    Menu=0                        Menu=0
    #                             #
    Name=Marvel Jughead Search    Name=Oswego Jughead Search
    Type=7                        Type=7
    Port=2069                     Port=3000
    Path=                         Path=
    Host=marvel.loc.gov           Host=gopher.oswego.edu



                RETNOVAJxOJ PER RETPOSxTO
                -----------------------

La Novajxreto [angle ``Usenet'', do ankaux ``Uzreto'' uzatas en
Esperanto] estas aro de pli ol 52000 diskutgrupoj pri cxia ajn
temo. Por gxuste komenci kaj eviti senutilan embarasigxon vi legu la
(bedauxrinde anglalingvan) ``Usenet new users intro''-tekston obtenebla
per retposxto al:

    mail-server@rtfm.mit.edu

enigante la sekvan linion en la CxEFTEKSTON de la mesagxo:

    send usenet/news.answers/news-newusers-intro

Por ricevi liston de novajxgrupoj, aldonu ankaux la sekvajn ordonojn:

    send usenet/news.answers/active-newsgroups/part1 (kaj .../part2, .../part3)
    send usenet/news.answers/alt-hierarchies/part1   (kaj .../part2, .../part3)

Por ricevi la oftdemandaron por iu novajxgrupo, provu ordonon similan al:

    index usenet/<nomo de novajxgrupo>

(Sxangxu punktojn en streketojn se ili aperas en la nomo de la
novajxgrupo, do ekz-e soc-culture-esperanto por soc.culture.esperanto.)
Se oftdemandar-dosieroj haveblas, ili listigxos en la respondo kaj vi
povas mendi ilin sendante ordonon kiel:

    send usenet/<nomo de novajxgrupo>/<nomo de oftdemandar-dosiero>


Legado de novajxgrupoj
---------------------

En la jaro 2001, gophermail-metodoj por legi novajxgrupojn ne plu ekzistas.

NOTO: Vi tamen povas obteni novajxojn de kelkaj webmail-serviloj
      listigitaj en la parto pri ``TUT-TERA TEKSAJxO (TTT) PER RETPOSxTO''
      (vidu sube). Ekzistas kvar eblecoj:

      (1) Sercxu Agora-servilon havantan "jes" en la "Novajxgrupaliro"
          rubriko kaj sendu ordonon similan al ``send
          news:<novajxgrupnomo>'' en la cxefteksto.
      
      (2) Uzu webmail-servilon por obteni la TTT-pagxojn por sercxi cxe
          Google (antauxe Deja.com), kie cxiutage arhxivigxas novajxgrupoj.
      
            Simpla sercxo: http://groups.google.com/
            Altnivela sercxo: http://groups.google.com/advanced_group_search
          
            [Noto de la tradukinto: Por uzi la Esperantlingvan facadon
            de Google, vi povas aldoni "?hl=eo" rekte post la adreso de
            la altnivela sercxo, do ...ced_group_search?hl=eo ; la
            simpla sercxo trovigxas je http://www.google.com/grphp?hl=eo .]
      
      (3) Uzu webmail-servilon por obteni specifajn retpagxojn por legi
          novajxgrupojn cxe Mailgate: http://www.mailgate.org/
      
      (4) Uzu la Relcom-Usenet-News-retposxtservilon. Sendu la vorton
          "help" en la cxefteksto de mesagxo al newsserv@litech.net .

NOTO: Kp-u la parton ``TTT per retposxto'' (vd-u sube) por listo de
      "getweb"-, "agora"- kaj "www4mail"-serviloj.

Per iom da fortuno vi ricevos liston de la plej fresxaj novajxeroj de la
novajxgrupo, kaj vi povas ricevi la unuopajn erojn per respondo al la
mesagxo de la Agora-servilo. Certigu ke vi ne sxangxas la temlinion de la
respondo, kaj enigu nur la numeron de la celata ero en la CxEFTEKSTON.


Afisxoj en novajxgrupoj
---------------------

Se vi decidas sendi eron al novajxgrupo, jen du ebloj:

METODO 1-a: Sendu la tekston de via afisxo al

    mail2news-JJJJMMTT-novajx.grup.nomo@anon.lcs.mit.edu
    mail2news_nospam-JJJJMMTT-novajx.grup.nomo@anon.lcs.mit.edu

    novajx.grup.nomo@berlioz.crs4.it                 <nur por interna uzado>
    novajx.grup.nomo@comlab.ox.ac.uk                 <nur por interna uzado>
    novajx.grup.nomo@pubnews.demon.co.uk             <kontrolita aliro>
    outnews+netnews.novajx.grup.nomo@andrew.cmu.edu  <nur por loka uzo>
    no.novajx.grup.nomo@news.uninett.no              <nur por Norvegaj novajxoj>

Ne forgesu informhavan temon, kaj menciu vian propran nomon kaj
retadreson je la fino de la teksto.

Anstatauxigu la hodiauxan daton por JJJJMMTT kaj la nomon de la
novajxgrupo por "novajx.grup.nomo" en la adreso.  Do, ekz-e por afisxi en
news.newusers.questions, vi sendu mesagxon al:

    mail2news-JJJJMMTT-news.newusers.questions@anon.lcs.mit.edu

Por pli da informoj, sendu mesagxon kun temlinio "Subject: help" al
mail2news@anon.lcs.mit.edu.

METODO 2-a: Sendu la tekston de via afisxo al

    mail2news@anon.lcs.mit.edu     - Subject: help
    mail2news@nym.alias.net        - (estas la sama kiel la antauxa adreso)
    mail2news@dizum.com            - Subject: help
    mail2news@mixmaster.shinn.net  - Subject: help


Sercxado de novajxgrupoj
----------------------

Cxu vi ne konas la nomon de la novajxgrupo? Por sercxi novajxgrupojn pri,
ekz-e, "esperanto", sendu retposxtajxoj al Agora- aux www4mail-servilo
(kp-u la cxapitron pri TTT) kun la sekva linio en la CxEFTEKSTO:

    send http://alabanza.com/kabacoff/Inter-Links/cgi/news.cgi?esperanto



                TUT-TERA TEKSAJxO (TTT) PER RETPOSxTO
                -----------------------------------

La tut-tera teksajxo estas la primara interret-navigilo - hiperteksta
plurmedia sistemo ebliganta al vi salteti tra la reto, legi
dokumentojn kaj gxui bildojn kaj sonojn ligitajn al iu fonto.

Cxu iam vi auxdis de iu, "Ho, rigardu la ajxojn je
http://www.ie.ajn/io-ajn.html", mirante pri kio povas temi? Nun vi
povas ricevi TTT-erojn sendante retposxton al Agora-servilo. [Noto de
la tradukinto: Kaj Agoraajn kaj aliajn serilojn ebligantajn uzadon de
la TTT per retposxto cxi-poste ni nomas ``webmail''-serviloj.]

Vi bezonas nur la retadreson (URL-o, angle "Uniform Resource Locator"
[unuforma rimed-trovilo], la longa malbonaspekta litercxeno komencanta
per "http:", "gopher:", aux "ftp:"): tio difinas la adreson de la
dokumento, kaj vi povas obteni tiun sendante retposxton al unu el tiuj:

    Adreso de Agoraa Servilo     Kie, por kiu?                Novajxgrupaliro?
    ---------------------------  ---------------------------  ---------------
    agora@dna.affrc.go.jp        (Japanio)                     jes
    agora@kamakura.mss.co.jp     (Japanio)                     jes
    agora@www.eng.dmu.ac.uk      (NUR por uzantoj de DMU.UK)
    agora@uit.no                 (NUR por Norvegaj sistemoj)
    agora@mx.nsu.nsk.su          (NUR por uzantoj de NSU.RU)

En la cxefteksto de la mesagxo skribu unun el la sekvaj linioj,
anstatauxigante "<URL>" per la gxusta adreso.

    send <URL>
    rsend <respond-adreso> <URL>  (por indiki alian adreson por ricevo)

Tio resendigos la dokumenton celatan, kune kun listo de cxiuj
dokumentoj de gxi alligitaj, tiel ke vi povas sendi aldonajn petojn.

Por elprovi aliron al la TTT per retposxto, sendu la sekvajn ordonojn
al Agora-servilo:

    help
    send http://www.w3.org

Post kelkaj minutoj vi devus ricevi la Agoraan helpdosieron kaj la
``W3C WWW Welcome Consortium Page'' (bonvenigan pagxon de W3C), kiu
enhavas ligilojn al aliaj interesaj retajxoj. Bv-u legi la helpdosieron
(bedauxrinde en la angla), cxar tio enhavas respondojn al multaj oftege
starigitaj demandoj!

EKZISTAS ANKAUx KELKAJ ALIAJ ``webmail'' serviloj (kp-u la suban
liston); tiuj uzas alian programaron ol Agoraon. Ili uzeblas
pli-malpli same, sed tamen estas bona ideo mendi la helpdosieron por
servilo, kiun vi elektas por plua uzo.

NOTO: La ``getweb''-serviloj ebligas uzon de formularo en kiun vi
povas skribi. Aliaj webmail-serviloj ne havas tiun cxi povon.

    Addreso                      sintakso kaj rimarkoj
    -----------------------      --------------------------------------------
    data@downloadslave.com       <URL> - cxeftekste
    getweb@emailfetch.com        GET <URL> - nur foj-foja servo ekde Marto 1999
    getweb@usa.healthnet.org     GET <URL>
    page@grabpage.org            URL: <URL> - temlinie
    text@pagegetter.com          <URL> - cxeftekste, resendigxas nur teksto
    web@pagegetter.com           <URL> - cxeftekste, resendigxas pagxo kun bildoj
    webgate@vancouver-webpages.com GET <URL> aux DUMP <URL> - cxeftekste
    webmail@www.ucc.ie           SEND <URL> aux GET <URL> - cxeftekste
    www@web2mail.com             URL - temlinie, sen "http://"

NOTO: Kelkfoje la serviloj ne alireblas dum tagoj (aux semajnoj) sen
klara kialo. Se vi ricevas eraron, aux se mankas respondo, bv-u
re-provi cxe alia adreso aux post unu-du tagoj.

LA NOVAJ WWW4MAIL-SERVILOJ kombinas la funkciadon de Agorao kaj
Getweb, kaj ili bone integrigxas kun foliumilaj retposxtiloj:

   Adreso                         Rimarkoj
   -----------------------------  -------------------------------------
   www4mail@collaborium.org       sendu mesagxon kun "help" en cxefteksto
   www4mail@ftp.uni-stuttgart.de  sendu mesagxon kun "help" en cxefteksto
   www4mail@kabissa.org           sendu mesagxon kun "help" en cxefteksto
   www4mail@unganisha.idrc.ca     sendu mesagxon kun "help" en cxefteksto
   www4mail@web.bellanet.org      sendu mesagxon kun "help" en cxefteksto
   www4mail@wm.ictp.trieste.it    sendu mesagxon kun "help" en cxefteksto

Gxisdatan liston vi trovas cxe
    http://www.expita.com/servers.html



                TTT-SERCxO PER RETPOSxTO
                ----------------------

Ekzistas multe da grandiozajxoj en la TTT, sed kiel trovi gxin? Nu,
samkiel Arhxio kaj Veroniko helpas la sercxadon de FTP-ejoj kaj
goferejoj, ekzistas ankaux kelkaj sercxiloj por la TTT. Sed gxis nun vi
bezonis rektan interretaliron por uzi ilin.

Iom eksperimentante mi trovis manieron por uzi plurajn TTT-sercxilojn
per retposxto. Jen kelkaj ekzemplaj ordonoj kiujn vi povas uzi por
sercxi cxe Lycos kaj WebCrawler. Iu ajn el tiuj linioj povas esti
sendataj al iu ajn Agora-servilo (v-du supren) por sercxi. Se vin
interesas aliaj temoj ol anglaj raportoj pri ran-dissekcado ("frog"
kaj "dissection" en la ekzemploj), nepre uzu aliajn kapvortojn.

Por Lycos-sercxoj vi devas apartigi la vortojn per plus-signo. Cxiuj
sercxoj estas ekzaktaj.

    http://www.lycos.com/srch/?lpv=1&loc=searchhp&query=frog+dissection

Por WebCrawler-sercxoj vi devas apartigi la vortojn per
plus-signo. Cxiuj sercxoj estas ekzaktaj.

    http://www.webcrawler.com/cgi-bin/WebQuery?searchText=frog+dissection

Alia ebleco por uzi sercxilojn estas la sendado de mesagxo al unu el la
GETWEB-serviloj (k-pu la supran liston), kun cxefteksta linio simila al:

    SEARCH <sercxilo> <kapvortoj>

Anstatauxigu <sercxilo>-n per YAHOO, ALTAVISTO aux INFOSEEK, kaj uzu
viajn proprajn kapvortojn. Jen ekzemplo:

    SEARCH YAHOO esperanto fina venko


                DISSENDOLISTOJ
                --------------

Ekzistas miloj da diskutgrupoj kiuj bazigxas sur retposxt-sistemoj;
tiujn oni konas kiel ``dissendolistoj''. Personoj interesigxantaj pri
iu temo "abonas" la liston (angle: "subscribe"), kaj poste ili sendas
kaj ricevas erojn per retposxto. Por informoj pri novaj listoj vi
skribu al:

    LISTSERV@HYPATIA.CS.WISC.EDU

En la cxefteksto trovigxu nur la ordono:

    INFO NEW-LIST


Trovi dissendoliston
--------------------

Por trovi dissendolistojn rilatantajn al viaj interesoj, sendu
retposxton al webmail-servilo kaj petu la ttt-pagxon:

    http://www.liszt.com/


Cxu komencanto en tiuj aferoj?
-----------------------------

Se vi estas novadepto de la interreto, mi proponas aboni la
HELP-NET-liston, kie kredeble vi trovos (anglajn) respondojn al viaj
(anglaj) demandoj. Sendu la ordonon:

    SUBSCRIBE HELP-NET <via plena nomo>

en la CxEFTEKSTO de mesagxo al LISTSERV@CRCVMS.UNL.EDU, kaj poste vi
sendu viajn demandojn al la list-adreso:

    HELP-NET@CRCVMS.UNL.EDU


[Noto de la tradukinto: Listojn de esperantlingvaj dissendolistoj vi
trovas cxe la adresoj http://www.eventoj.hu/snd-list.htm kaj
http://purl.org/net/dissendo .]


                FINGRUMI PER RETPOSxTO
                ---------------------

"Finger" estas ilo resendante informojn pri alia uzanto. Kutime temas
nur pri enuaj datumoj kiel la lastan saluton de la sistemo ktp., sed
kelkfoje uloj enigas amuzajxojn kaj interesajxojn en la
finger-respondojn. Por provi fingrumadon, cxeftekste sendu tiun cxi
linion al ``webmail''-servilo:

    send http://www.mit.edu:8001/finger?<uzanto@ejo>

Anstataux <uzanto@ejo> vi uzu ekz-e la sekvajn adresojn:

    nasanews@space.mit.edu      quake@gldfs.cr.usgs.gov


                RETADRES-REGISTRO PER RETPOSxTO
                ------------------------------

Ekzistas retposxt-adres-registro cxe MIT pri cxiu ajn afisxanto en
novajxreto. Sendu retposxton al mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu nur
tiun cxi linion en la CxEFTEKSTON de la mesagxo:

    send usenet-addresses/<nomo>

Indiku kiom plej eble multe da informoj pri la sercxatulo (propra nomo,
familia nomo, uzantnomo, komputilo ktp.) por limigi la resendatan
amason de informoj. Jen ekzemplo por trovi la adreson de persono kiun
vi kredas labori cxe Harvard-universitato:

    send usenet-addresses/Jane Doe Harvard


                WHOIS PER RETPOSxTO
                ------------------

WHOIS (angle ``who is'' [elparolo: hu is] signifas ``kiu estas'')
estas alia ilo por sercxi komputilsistemon, NIC-identigilon, IP-adreson
aux nomon.

Defauxlte ``whois'' sercxas en multaj kampoj de la datumbazo, sed vi
povas limigi la sercxon per sxlosilvorto (ekz-e "domain root").

Ni supozu ke ni volas trovi iun nomitan Gerald Boyd (grava retumisto
retposxta). Nia whois-mendo estu sendata al iu ``webmail''-servilo kaj
enhavu nur la sekvan longan linion:

    http://www.networksolutions.com/cgi-bin/whois/whois?
      STRING=name+boyd%2C+gerald&STRING=Search

``Whois'' montros la rezultojn laux unu el du eblaj manieroj: kiel
plendetala indikaro por ununura trovitajxo (kio povas enhavi aldonajn
montrojn), aux kiel unu- aux du-liniaj indikoj cxe pluraj rezultoj.

Boyd, Gerald ([11]GBL149)               gboyd@PF1HELP.COM               (770) 4
13-9456
Boyd, Gerald ([12]GBY218)               geboyd@EARTHLINK.NET            1-818-8
46-2478
Boyd, Gerald ([13]GB8307)               gerald@PF1HELP.COM                770-4
13-9456

Por obteni la plenan rikordon, uzu "!<identigilo>"; la <identigilo>
estas montrita parenteze post la nomo.


                TELNET PER RETPOSxTO
                -------------------

Domagxe, ne eblas uzi TELNET-on per retposxto.


                KELKAJ RET-FRANDAJxOJ
                --------------------

Jen kelkaj interesaj aferoj kiujn vi povas fari retposxte - kelkajn el
inter ili ecx eblas ekskluzive per retposxto.

[Noto de la tradukinto: La plej multaj el la sekvaj estas nur en la
angla lingvo.]

* 100 RETPOSxTEFAREBLAJxOJ
Ricevi tujajn respondojn kaj informojn pri preskaux 100 temoj per
retposxto. Vortaroj, terminaroj, flugprezoj, flughavenoj, monsxangxo,
distanco inter du lokoj, ktp. Sendu malplenan mesagxon al:
topics@halibot.com; ankaux provu je msnbcnow@msnbc.com .

* ANONIMA RETPOSxTO
Anonimiga servilo disponigas facadon por anonimaj sendado de
retposxtajxoj kaj afisxado de novajxeroj. Por ricevi pli da informoj,
sendu mesagxon al remailer@gacracker.org kun "remailer-help" kiel temo.

* DEMANDOJ AL D-RO MATH
Cxu vi havas demandojn pri matematiko? D-ro Math respondas al demandoj
pri matematiko de tiuj, kiujn la usonanoj nomas ``K-12''-uloj kaj
iliaj instruistoj. Skribu al dr.math@forum.swarthmore.edu

* DEMANDU GEOLOGISTON
Sendante viajn demandojn al ask-a-geologist@octopus.wr.usgs.gov vi
ricevos respondojn de sciencistoj de la usona geologia servo.

* DEMANDU TEHxNIKISTON
Demandojn pri komputilaj aparataro aux programaro vi sendu al
helpdesk@ask-a-tech.org; tiu ne-profitema organizo klopodos respondi.

* SERCxADO EN LA BIBLIO
Por sercxi en la angla King-James-traduko de la biblio uzu
agora-servilon; pluraj vortoj estu disigitaj per "+", propraj nomoj
estu enkondukitaj per "%23", kaj aldonu "&PHRASE=ON" por trovi tutajn
frazojn. Ekz-e:
   send http://estragon.uchicago.edu/cgi-bin/KJV?title=&word=angel+%23Mary
   send http://estragon.uchicago.edu/cgi-bin/KJV?title=&word=fig+tree&PHRASE=ON


* KANCERA DATUMBAZO
Por uzi la datumbazon de la (usona) Nacia Kancer-Instituto sendu
retposxton al cancernet@icicb.nci.nih.gov kun "help" aux "spanish" en la
cxefteksto.

* TESTU VIAN RETPOSxTAN KONEKTON
La sekvaj auxtomataj respondiloj tauxgas por testi vian kapablon sendi
mesagxon per retposxto. Vi sendu malplenan mesagxon al la adreso
montrita, kaj post kelkaj minutoj vi ricevos auxtomatan respondon.
   echo@seattlelab.com               test-courrier@sogi.com (franclingve)
   echo@telcomplus.net               test@alphanet.ch
   echo@tu-berlin.de                 test@mega.bw
   internet@gurus.com                test@netsydney.com
   ping@stamper.itconsult.co.uk      echo@tu-chemnitz.de

* LANDKODOJ
Oftdemandaro pri internacia retposxt-alireblecoj ("The International
E-mail accessibility FAQ") haveblas per retposxto.  Sendu retposxton al
mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu la sekvan linion en la CxEFTEKSTON
de la mesagxo:
   send usenet/news.answers/mail/country-codes
   TTT-ejo: http://www.nsrc.org/oclb

Cxu mistifikata de la du-signaj lando-kodoj en interretaj adresoj?
Sendu retposxton al address-codes@GetResponse.com por klarigoj

* VALUTAJ KURZOJ
Por ricevi la rilatojn de usona dolaro kaj aliaj monunuoj uzu la jenan
adreson per Agora- aux www4mail-servilo:
   send http://cnnfn.com/markets/currencies.html

* RETPOSxTON AL PAPERPOSxTO
Cxu vi devas sendi mesagxon al Brito sen retposxtadreso? Do sendu gxin al
PaperMail! Plenajn informojn (angle) pri tiu pagenda servo vi ricevos
skribante al info@papermail.win-uk.net

* EMOCIA SUBTENO
Ekzistas helpforumo por sinmortigemuloj alirebla per retposxto. Sendu
mesagxon al jo@samaritans.org -- vi ne bezonas specialan sintakson,
estas homoj! Krome, retposxto al care@netservs.com respondatas per
listo de centoj da rimedoj por emocia subteno en la interreto.

[Noto de la tradukinto: Bedauxrinde, la cxi-supraj celas la anglan
lingvon; sed kredeble vi trovos multajn helpemajn esperantistojn en la
forumoj listigitaj en tiu cxi dokumento, ekz-e en novajxgrupo
soc.culture.esperanto .]

* OFTDEMANDARO PRI MONA SUBTENO
Kompleta gvidilo pri mona subteno por pli alta edukado. Sendu
malplenan retposxtajxon al send-faq@finaid.org AUx query@finaid.org

* SERCxADO DE RETPOSxTADRESOJ
Gvidilon por eltrovi ies retposxtan adreson vi ricevos sendante retposxtajxon al
mail-server@rtfm.mit.edu, skribante nur la sekvan linion en la CxEFTEKSTO:
    send usenet/news.answers/finding-addresses

* SENPAGA HEJMPAGxO PER RETPOSxTO (nur por enlogxantoj de Germanio)
InetWire havigas senpagajn ne-komercajn hejmpagxojn ampleksantaj gxis
500KB da spaco. Faru zip-dosieron enhavantan index.htm kiel hejmpagxo,
enigu adreson kiel "http://inetw.com/home/mianomo" en la temlinion,
kaj sendu la dosieron kiel ALKROCxITAJxON; la tuton sendu al
attach@inetw.com. (Se via retposxtilo ne scipovas trakti aldonajxojn -
domagxe por vi.)

* FTP-A ALSxUTO PER RETPOSxTO
La unua senpaga kaj publike uzebla FTP-servo ebligante la ALsxuton per
retposxto havas siajn uzindikojn je http://mail2ftp.hypermart.net/ .
Vi povas ankaux sendi la vorton "HELP" en la cxefteksto de mesagxo al
mail2ftp@rootshell.be aux mail2ftp@treelife.org.ua .

* STATUSO DE FTPMAIL- KAJ WEBMAIL-SERVILOJ
Cxu via sxatata ftpmail-, agora-, aux GetWeb-ejo trosxargxigxas aux ecx
malfunkcias? Eltrovu sendante la ordonon "get file stats.txt" al
mailserv@netservs.com

* INTERRETA FILM-DATUMBAZO
Multege da informoj pri filmoj, geaktoroj kaj geregxisoroj estas en la
"internet movie database". Sendu retposxton al movie@imdb.com kun
temlinia "HELP".

* HISTORIO DE INTERRETO
Informoj pri la historio de la interreto inter 1950 kaj 1998 haveblas
per malplena retposxtajxo al timeline@hobbes.mitre.org

* INTERRETA EKSKURS-BUSO
Partoprenu en virtuala ekskurso en la interreton - enigxu la interretan
ekskurs-buson! Vi ricevos mesagxeton dufoje po semajno, indikantan
amuzajn kaj interesajn ejojn de la interreto. Gxi tute senkostas, kaj
vi povas aligxi al 80.000 aliaj sendante "SUBSCRIBE TOURBUS Via Nomo"
en la CxEFTEKSTO de mesagxo al "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM".

* INTERRET-SERVIZ-PERANTOJ LAUx POSxTKODO
Por listo de interretservizperantoj proksimaj al vi, mendu
http://thelist.iworld.com/areacode/XXX/ (anstatauxigante vian
posxtkodon por XXX) de agora-servilo.

* TRADUKADO PER RETPOSxTO
Vi nun simple povas sendi retposxton al alilingvano en via propra
lingvo: En la "Cc:"-linio indiku kopion de la mesagxo al la universala
T-mail tradukilo. La formato de via adreso kodas la tradukadon laux la
sxablono
  Cc: <via lingvo>-<alia-lingvo>@t-mail.com
Kodoj: angle (en aux an), france (fr), germane (ge aux de), itale (it),
hispane (sp aux es), portugale (pt aux po); do ekz-e por traduko de la
angla al la franca vi sendu al en-fr@t-mail.com

* EKLERNU LA LINGVON DE RETUMISTOJ
Elsxutu BABEL-on, komputilan mallongigaron kaj akronimaron. Uzu
webmail-servilon por obteni la dosieron [214KB]
http://www.geocities.com/ikind_babel/babel/babel.html

* MEDICINAJ INFORMOJ PER RETPOSxTO
Sendu malplenan retposxtajxon al hnet@usa.healthnet.org por ricevi
oftdemandaron listigantan ejojn kie retposxte haveblas primedicinaj
informoj.

* GxUU ANGLAJN VORTOJN!
La vort-servilo cxe wsmith@wordsmith.org cxiutage sendos al vi anglan
vorton (``A.Word.A.Day'') kaj retposxte disponigas vortaron,
terminaron, akronimaron kaj anagramaron. Help-dosiero haveblas
sendante malplenan retposxtajxon.

Ankaux la Merriam-Webster vortaro oferas cxiutagan vorton: por aboni
sendu retposxton al LISTSERV@LISTSERV.WEBSTER.M-W.COM enhavantan la
ordonon SUBSCRIBE MW-WOD <via nomo>.

* HIPOTEKA/PRUNTA KALKULILO
Por kalkuli la pomonatan repagon, agorae mendu la jenon:
http://www.interest.com/hugh/calc/simple.cgi?amt=100000&int=8.00&yrs=30
(Sxangxu la valorojn de la sumo, procento, kaj jarnombro lauxbezone.)

* NUMERAJ SEKVOJ
Por trovi informojn pri matematikaj numeraj sekvoj (kiel ekz-e la
sekvo de primoj, 2 3 5 7 11 ...), sendu retposxton al
sequences@research.att.com cxeftekste enhavantan ``lookup 2 3 5 7
11''. Helpo pri tiu servo haveblas cxeftekste sendante "help" al la
sama adreso.

* PDF-KONVERTADO PER RETPOSxTO
Vi povas sxangxi PDF-dokumentojn en nuran tekston aux HTML per retposxto.
Por rete alireblaj dosieroj vi enigu la adreson en la cxeftekston de
mesagxo al pdf2txt@adobe.com (por nura teksto) aux al pdf2html@adobe.com
(por HTML).  Se la dosiero trovigxas sur via propra komputilo aux alie
ne estas publike alirebla, sendu gxin kiel MIME-alkrocxitajxo al unu el
la jxus menciitaj adresoj.

* LUDADO PER RETPOSxTO
Vi povas ludi per la PBeM-servilo; informojn vi ricevos sendante
retposxton al pbmserv@gamerz.net kun temlinio ``help tutorial''.

* RFC-OJ PER RETPOSxTO
Detaloj pri obteno de RFC-oj (angle ``request for comments'', peto de
komentoj [pri proponitaj retaj normoj]) per FTP aux retposxto haveblas
sendante RETPOSxTON al rfc-info@ISI.EDU cxeftekste havantan ``help:
ways_to_get_rfcs''.

* ``SCOUT REPORT''
... estas semajna dissendajxo kun anoncoj de novaj kaj interesaj
interretaj rimedoj. Por aboni sendu retposxton al listserv@cs.wisc.edu
kaj cxeftekste skribu "Subscribe scout-report <via nomo>".

* FAKS-SENDADO PER RETPOSxTO
La TPC.INT ``Remote Printing Experiment'' estas la praavo de
perinterretaj faksad-servoj. Sendu retposxton sen temo sed kun "help"
en la cxefteksto al tpcfaq@info.tpc.int . Liston de landoj kaj
telefonnumeroj alireblaj per tiu cxi servo vi ricevos sendante senteman
kaj malplencxeftekstan retposxton al tpccover@info.tpc.int .

Vi ankaux povas obteni la oftdemandaron pri faksado (``fax FAQ'') per
retposxto.  Sendu mesagxon al mail-server@rtfm.mit.edu kaj skribu nur la
sekvan linion en la CxEFTEKSTO:
    send usenet/news.answers/internet-services/fax-faq

* SENDADO DE MESAGxOJ AL ALIAJ KOMPUTILAJ RETOJ
Gvidilon pri komunikado kun uloj en la diversaj retoj konsistigantaj
la interreton vi obtenos per retposxto al mail-server@rtfm.mit.edu,
enigante nur la jenan linion en la CxEFTEKSTON de la mesagxo:
    send usenet/news.answers/mail/inter-network-guide

* STATLIB
Sistemo por distribuado de statistika programaro, datumaroj kaj
informoj per retposxto, FTP-o kaj la TTT-o. Por obteni indekson sendu
retposxton al statlib@lib.stat.cmu.edu kaj cxeftekste skribu "send
index".

* KURZOJ DE AKCIOJ
Por ricevi la kurzon de akcio sendu la sekvan linion al agora-servilo
    http://finance.yahoo.com/q?d=t&s=xxxx
anstatauxigante xxxx per la simbolo de la borso.

* SEKVI UPS-PAKAJxOJN
Vi nun povas kontroli la vojon de viaj UPS-senditaj pakajxoj. Sendu
retposxton al totaltrack@ups.com kaj enigu la kompletan pakajxnumeron en
aux temlinio aux cxefteksto.

* LA ORAKOLO DE NOVAJxRETO
Komuna, anonima kaj humura sekvo de demandoj kaj respondoj. Pluajn
informojn per retposxto al oracle@cs.indiana.edu .

* USONA KONGRESO KAJ BLANKA DOMO
Vi povas sendi retposxton al la usono prezidento
(president@whitehouse.gov) aux vicprezidento
(vice_president@whitehouse.gov).

* ALIAJ INFORMFONTOJ PRI USONA REGISTARO:
Sendu retposxton al mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu la sekvajn
liniojn en la CxEFTEKSTON de la mesagxo:
    send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part1
    send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part2

* VIRTUALA PICO!
Ordonu elektronikan picon per retposxto. Sendu mesagxon al
pizza@ecst.csuchico.edu kun temo "pizza help" por detaloj.

* KONTRAUxVIRUSA SOFTVARO
F-Prot, unu el la plej gravaj PC-aj virus-kontrolaj programoj haveblas
per retposxto. La aktualan version vi ricevos uu-kodite per retposxto al
f-prot-update@complex.is kun cxefteksto
   send-as:  uue

* RETPAGxOJ PER RETPOSxTO
Web2mail sendos al vi viajn sxatatajn retpagxojn kiam ajn ili sxangxigxas.

Simpla abonilo trovigxas je:
   http://www.web2mail.com/signup.php

* VORTARUMADO EN (ANGLA) WEBSTER VORTARO
Por obteni difinon de (angla) vorto, sendu unu el la sekvaj linioj al
agora-simila servilo:
   send http://www.britannica.com/dictionary?book=Dictionary&va=xxxx
   send www.m-w.com/cgi-bin/dictionary?book=Dictionary&va=xxxx
anstatauxigante xxxx per la sercxata vorto.

* PLUAJN INFORMOJN
Pluajn informojn pri perretposxta sercxado en la TTT vi ricevos petante
la sekvan dosieron de tauxga servilo:
   send ftp://ftp.expita.com/wsintro.faq

[Noto de la tradukinto: Kelkaj interesaj adresoj por kaj pri esperanto
trovigxas fine de tiu cxi dokumento.]


                CxU IO MANKAS?
                -------------

Tiu cxi dosiero enhavu inter 1500 kaj 1700 liniojn da teksto, kaj estu
proksimume 65KB granda. Se via dosiero estas multe malpli granda aux
enhavas ion similan al "part 2 of 2" (``parto 2 el 2'') proksime al al
komenco, tio signifias ke io mankas. Plej kredeble via retposxta
sistemo limigas la grandon de viaj dosieroj, kaj tio malebligis
ricevadon de la unua parto. Jen la solvo:

Por obteni la dosieron en pluraj partoj, sendu la sekvon en CxEFTEKSTO
de mesagxo al mail-server@rtfm.mit.edu:

size 25000
send usenet/news.answers/internet-services/access-via-email

La servilo tiam disigos la dosieron en partojn po 25000 bajtojn
grandajn kaj sendos ilin unuope. Vi povas adapti "25000" al viaj
bezonoj.


                KONTAKTIGI LA AUxTORON
                ---------------------

Mi bonvenigas reagojn pri tiu cxi gvidilo kaj povas esti kontaktigita
je la sekvaj adresoj. Sendu korektojn, ideojn, proponojn kaj komentojn
per retposxto. Mi provos enigi iajn novajn servojn en pli-postajn
eldonojn de tiu cxi gvidilo.

retposxto:  gboyd@expita.com
TTT     :  http://www.expita.com/

--------------------------------------------------------------------------

               Copyright (c) 1999-2002, Gerald E. Boyd
                          gboyd@expita.com

       All rights reserved. Permission is granted to duplicate and
       distribute copies of this document provided the copyright
       notice and this permission notice are preserved on all copies.

--------------------------------------------------------------------------

Terminareto:
------------

Noto de la tradukinto: Cxe terminoj kiuj ne trovigxas en esperantaj
vortaroj kaj kies etimologio estas klara en la angla mi bazigas la
esperantigon sur la vortdeveno anstataux la elparolo; tial, ekz-e, la
angla ``archie'', elparolata [arcxi] kaj devenanta de ``archive''
(arhxivo), igxas ``arhxio'' sed ne ``arcxio''.

angle           esperante
-----           ---------
agora           agorao
archie          arhxio
BASIC           bejsiko
body            tekstparto, cxefteksto
gofer           Gofero
moderator       mastrumanto
port            porto
usenet          novajxreto (ankaux uzatas ``uzreto'')
Veronica        Veroniko

Kelkaj poresperantistaj kaj priesperantaj adresoj:
--------------------------------------------------

DMOZ: http://dmoz.org/World/Esperanto/

FTP-ejo: ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/

Flavaj pagxoj: http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html

Internacia Esperanto Muzeo:
    http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/esp_li.htm

Komputado: http://www.peco.yucom.be/users/176/PetCoppens2/ekc/espreto.html

Linukso:
    http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html
    http://www.li18nux.org/indexeo.html
    http://www.iro.umontreal.ca/contrib/po/HTML/team-eo.html

Literaturo: http://www.best.com/%7Edonh/Esperanto/Literaturo/literaturo.html

Organizoj: http://www.webcom.com/%7Edonh/eaccess/eaccess.organizations.html

Plena manlibro de esperanta gramatiko: http://purl.oclc.org/NET/pmeg

Plurlingvaj informoj pri Esperanto: http://www.esperanto.net/

Radio: http://www.osiek.org/aera/index.html

Vortaroj:
    ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/word-lists.dir/
    http://www.rano.demon.co.uk/vortaroj.html
    http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/

________________________________________________________________

La aktuala versio de tiu cxi traduko de la oftdemandaro pri retaliro
per retposxto cxiam trovigxas cxe:

    http://purl.oclc.org/NET/a-reiner/esperanto/accmail/

________________________________________________________________Fino.
