La sekva teksto estas UTF-8-e (unikode) kodita. Aliaj versioj haveblas per . ================================================================ Noto de la mastrumantoj de la dissendolisto "ACCMAIL". Ĉi tiu dosiero estas traduko de la lasta versio de la oftademandaro pri retaliro per retpoŝto ("ACCMAIL FAQ") de Gerry Boyd. Kelkaj informoj estas malaktualaj; precipe tio koncernas ĉiujn uzojn de "expita.com". S-ro Boyd rezignis ĉian respondecon pri la teksto aŭguste 2003 kaj mortis intertempe (http://help-net.unl.edu/GEB.html; angle). Sekve vi nepre ne sendu retpoŝton al lia retpoŝta adreso ĉe expita.com, kaj vi ne atendu trovi ĝisdatajn informojn per la expita.com-servilo. Nova versio de la oftademandaro preparatas. Aktualaj informoj pri retaliro per retpoŝto haveblas per abono al la retpoŝta dissendolisto "ACCMAIL": bv-u sendi retpoŝton al listserv@listserv.aol.com kun la indiko "SUBSCRIBE ACCMAIL via nomo" (skribu vian propran nomon anstataŭ "via nomo") en la ĉefteksto. [Noto de la tradukinto: Tamen la ACCMAIL-listo estas anglalingva forumo.] ================================================================ Jen sekvos esperantlingva traduko de la oftaj demandoj (angle ``FAQ'') pri: ,---- | Aliro al la interreto pere de retpoŝto | Gvidilo al uzado de la reto sen konstanta aliro `---- La traduko estas kopirajto (c) 2002 de Albert Reiner. Kelkajn terminojn kiujn mi uzis vi trovas je la fino de tiu ĉi dosiero; se vi havas sugestojn, kritikon ktp. koncerne la tradukon, bv-u sendi mesaĝon al . Bv-u noti ankaŭ ke ekzistas malnova traduko de versio 5.34 de tiu ĉi oftdemandaro fare de Martin Weichert je . Ankaŭ notu ke mi ne tradukis la nomojn de la partoj de retpoŝtĉapo ĉar la protokolo postulas la anglajn nomojn; aliflanke povas esti ke via retpoŝtilo montras ilin alie: en la kampo "To:" ("Al:") vi skribu la adreson de la adresata servilo, kaj "Subject:" ("Temo:") indikas la temlinion de la mesaĝo. La parto, kie oni kutime skribas la tekston de la mesaĝo nomiĝas tekstparto aŭ ĉefteksto (angle: "body") de la mesaĝo. Serviloj kutime serĉas ordonojn aŭ en la temlinio aŭ en la tekstparto. Fine de la dosiero troviĝas malgranda terminareto kaj listo de adresoj interesaj specife por esperantistoj; aliaj tiaj adresoj kaj indikoj troviĝas ene de la teksto (``[Noto de la tradukinto: ...]''). <--------------------------------------------------------------------------> Versio 10.2: +--------------------------------------------------+ | Accessing The Internet By E-mail | | Guide to Offline Internet Access | | Version 10.2 - April 04, 2002 | +--------------------------------------------------+ Copyright (c) 1999-2002, Gerald E. Boyd gboyd@expita.com All rights reserved. Permission is granted to duplicate and distribute copies of this document provided the copyright notice and this permission notice are preserved on all copies. Historieto ---------- ``Accessing The Internet By E-mail'' (``Aliro al la interreto pere de retpoŝto''), unue nomita ``Doctor Bob's Guide to Offline Internet Access'' (``Gvidilo al uzado de la reto sen konstanta aliro fare de D-ro Bob'') estis komencita en 1994 kaj inventita de la granda retumisto Bob Rankin. Li daŭrigis ĝin dum ĉ. 5 jaroj; poste evidentiĝis ke li ne trovos sufiĉan tempon por tio pro aliaj okupoj (la ``Interreta ĉiĉeronad-aŭtobuso'', verkado, ktp.), kaj li transdonis ĝian subtenon al mi en Januaro de 1999. Oktobre de 1997 mi transprenis la mastrumadon de la ACCMAIL dissendolisto (kiu uzatas por pliprofundigi la ideojn ĉi tie traktotajn) kaj komencis retpaĝon bazitan pri tiu ĉi oftdemandaro. Mi supozas ke mi prezentiĝis al li kiel logika transprenonto de la oftdemandaro. Hmmm! Do jen... Kiel aliri interretajn servojn per retpoŝto ------------------------------------------- Se vi ne havas rektan aliron al la interreto, vi ne estas sola. Multaj el la landoj de la mondo havas nur retpoŝtan aliron al la tut-tera retaro. Sed se tio ŝajnas limiga, legu plu: vi povas uzi preskaŭ ĉiun interretan ilon nur per retpoŝto. Eble vi aŭdis pri FTP, Gopher, Jughead, Usenet, Finger, Whois, Nslookup, Traceroute, kaj la tut-tera teksaĵo kaj vi kredis, ke vi ne povos uzi ilin manke de konstanta kaj rekta konekto al la reto - sed ne tiel staras la afero. Vi povas uzi simplajn retpoŝtajn ordonojn por fari ĉion ĉi kaj multe pli. Kaj eĉ se vi ja havas plenan interretaliron, uzado de retpoŝtaj metodoj povas ŝpari kaj tempon kaj monon - vi nur bezonas la kapablon sendi mesaĝon al iu interreta adreso. Mi invitas vin unue legi la tutan dosieron kaj poste provi la metodojn priskribatajn. Tiel vi ricevos pli vastan komprenon de kaj la informfontoj haveblaj kaj la iloj por uzi ilin, kaj vi trovos la plej konvenajn metodojn por trovi la informon kiun vi serĉas. Lastatempaj ŝanĝoj de tiu ĉi teksto ----------------------------------- 10.2 web2mail abonadreso ŝanĝita, alia TTT-ejo por interret-servizperantoj per retpoŝto, Webster-vortaro serĉ-adreso ŝanĝita, aldono de PDF-traktado per retpoŝto, wwwfmail_pro@wwwfetch.com NE PLU FUNKCIAS, ŝanĝita adreso por jiscmail, translate@leo.org (german-angla tradukado) NE PLU FUNKCIAS, mailandnews.com NE PLU FUNKCIAS (28Feb02), query@ncbi.nlm.nih.gov NE PLU FUNKCIAS (15Apr02), revizitaj retpoŝtaj help-adresoj por per-retpoŝta FTP-alŝuto, Geocities spegulo NE PLU FUNKCIAS 10.1 finger revizita; coke@cs.cmu.edu kaj copi@oddjob.uchicago.edu NE PLU FUNKCIAS, GAMES BY EMAIL revizita, win@yoyo.com NE PLU FUNKCIAS, NUMBER SEQUENCES aldonita. MICROSOFT KNOWLEDGE BASE ne plu funkcias retpoŝte (Mar01), mail2news@zedz.net nun estas mail2news@dizum.com, GENE SPLICING AND SEQUENCE ANALYSIS pere de grail@ornl.gov NE PLU FUNKCIAS, BABEL instrukcioj revizitaj, grabpage.com nun estas grabpage.org Kiel trovi la plej freŝan version --------------------------------- Tiu ĉi teksto haveblas de kelkaj aŭtomataj retpoŝtserviloj. Por obteni la plej freŝan ANGLAN version, sendu retpoŝtmesaĝon al unu el la sekvaj adresoj: To: mail-server@rtfm.mit.edu (Usono, Kanado kaj Sudameriko) Skribu nur tion en la TEKSTPARTON de la mesaĝo: send usenet/news.answers/internet-services/access-via-email To: jiscmail@jiscmail.ac.uk (Eŭropo, Azio ktp.) Skribu nur tion en la TEKSTPARTON de la mesaĝo: get lis-iis\e-access-inet.txt Vi ankaŭ povas uzi aŭtomat-respondan adreson: Sendu malplenan mesaĝon al To: accmail-faq@expita.com Vi ankaŭ povas trovi tiun ĉi dosieron per anonima FTP ĉe unu el la sekvaj adresoj: Servilo: rtfm.mit.edu get pub/usenet/news.answers/internet-services/access-via-email Servilo: ftp.mailbase.ac.uk get pub/lists/lis-iis/files/e-access-inet.txt aŭ pere de la TTT en HTML-formato ĉe http://www.faqs.org/faqs/internet-services/access-via-email/ Multo el la materialo de tiu ĉi oftdemandaro pritraktiĝas pli detale en la sekvaj TTT-paĝoj: http://www.expita.com/howto1.html http://www.expita.com/howto2.html http://www.expita.com/howto3.html Antaŭ ol skribi... ------------------ Bv-u konvinkiĝi, ke vi havas la plej freŝan version de tiu ĉi gvidilo antaŭ ol sendi al la aŭtoro demandojn aŭ aldonojn. Ne tro rapide rezignu pri la pli ŝarĝitaj retpoŝtserviloj, kaj se vi ricevas erarmesaĝon reprovu je alia parto de la tago. Se vi volas esti informata pri la lastaj ŝanĝoj kaj anoncoj, bv-u sendi sekvan ordonon SUBSCRIBE ACCMAIL Antaŭnomo Familinomo en la tekstparto de mesaĝo al "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM". Fakte, la AccMail-retpoŝtlisto estas konvena forumo por iaj ajn demandoj kiujn vi havas pri tiu ĉi gvidilo. Kredeble vi pli rapide ricevos respondon de la listabonantoj, ĉar la aŭtoro de tiu ĉi oftdemandaro ricevas kelkcent mesaĝojn ĉiun tagon! [Noto de la tradukinto: la AccMail-dissendolisto estas nur-angla forumo.] Aliaj tradukoj de tiu ĉi dokumento ---------------------------------- Kelkaj legantoj alprenis la taskon traduki ĉi tiun tekston en lingvojn aliajn ol la angla. Bv-u kontaktigi la aŭtoron se vi volas helpi kun la traduko en ankoraŭ alian lingvon. La sekva listo montras la nunan staton de la tradukado. Por obteni iun el la pretaj tekstoj, sendu retpoŝton al la aŭtomata respondilo je To: accmail.xx@expita.com ("xx" estas la lingvokodo laŭ la suba tabelo) NOTO: Ĉiuj tradukoj antaŭ la versio 8-a tro malaktualiĝis kaj sekve ne plu haveblas. Traduko Dosiernomo Traduko Dosiernomo ----------------------- ---------- ----------------------- ---------- Ĉina GB (8-a eld.) accmail.gb Italia (8-a eld.) accmail.it Farsi (8-a eld.) accmail.ir Nederlanda (8-a eld.) accmail.nl Germana (9-a eld.) accmail.de Rumana (8-a eld.) accmail.ro Hispana (8-a eld.) accmail.sp Rusa (10-a eld.) accmail.ru Hungara (10-a eld.) accmail.hu Sveda (9-a eld.) accmail.se Indoneza (8-a eld.) accmail.id Urdua (8-a eld.) accmail.pk NOTO: La ordono DEVAS esti en la retpoŝta ADRESO! [Noto de la tradukinto: La esperantlingva versio haveblas ankaŭ de .] Agnoskoj -------- Tiu ĉi oftdemandaro daŭre pligrandiĝas kaj pliboniĝas pro la ĉiutaga alfluo de komentoj kaj demandoj kiujn la aŭtoro ricevadas. La sekvaj personoj ĉi tie estas agnoskataj pro ilia laboro en traduko de la oftdemandaro al aliaj lingvoj. (Se mi fogesis iun, bv-u informi min kaj mi volonte aldonos la nomon.) Bulgara - Kolcho Kovachev Kroata - Nikola Borojevic Ĉeĥa - Martin Slunecko Kroata - Zvonko Springer Ĉina (Big5) - Ju-En Teng Litova - Darius Matuliauskas Ĉina (GB) - Li Ying Nederlanda - Berry Van Hombeeck Dana - Christian Schou Norwega - Vidar Sarvik Esperanto - Martin Weichert Pola - Ewa Poskrobko Farsi - Mansour Dehestani Monfared Pola - Krzysztof Buniewicz Farsi - Zahra Sheik Portugala - Joao Neves Finna - Paavo Juntunen Romana - Mihai Jalobeanu Franca - Pierre Couillard Rusa - Sergey Ivanov Germana - Marc Loehrwald Serba - Brankica Kranjac Greka - Grigoris Miliaresis Serba - Ivan Stamenkovic Hebrea - Ron Barak Slovaka - Stanislav Ponca Hispana - Bellanet Org Somala - Yassin Ismail Ali Hungara - Lajos Toldy Sveda - Staffan S`alve Indoneza - Yohanes Nugroho Thaja - Boonyakiat Saengwan Itala - cromatis@ecn.org Ukrajna - Dmitry V. Bisikalo Japana - Komatsu Toshiki Urdua - M. Shahid Khaki Katalana - Ricard Forner Mallonga rimarko: ``Kio estas la interreto?'' --------------------------------------------- Se vi emas preterlasi antaŭrimarkojn kaj tuj volas komenci, vi venis al la ĝusta loko. Mi ne enuigos vin per detaloj. Male, mi nur oferos al vi mian simplan kaj koncizan difinon de la interreto, kaj mi invitas vin pluserĉi kiam vi havos pli da sperto pri uzado de la utilaĵoj ĉi tie priskribataj. INTERRETO: tut-tera kolekto de komputilaj retoj kiu ligas registarajn, armeajn, edukajn kaj komercajn instituciojn sed ankaŭ privatulojn al vasta nombro de komputilaj servoj, rimedoj, datenoj kaj informoj. Aro de retaj konvencioj kaj komunaj utilaĵoj estas uzataj por prezenti la interreton kiel unueca retego kvankam la ligitaj komputiloj uzas multajn diversajn specojn de hardvaro kaj softvaro. La ludreguloj ------------- Tiu ĉi teksto servu kaj kiel lernilo kaj kiel praktika gvidilo; sekve enestas multege da ordonoj kaj interretaj adresoj. Vi vidos ke tiuj estas enŝovitaj per kelkaj spacoj - ne kopiu tiujn spacsignojn se vi mem provas la ordonojn! Vi ankaŭ vidos aĵojn kiel "" aŭ "" en tiu ĉi oftemandaro. Tiuj anstataŭigendas per senchavaj valoroj. Escepte se la instrukcioj eksplicite postulas tion, nepre NE uzu la citilojn aŭ krampojn. Plej ofte la retpoŝtserviloj komprenas nur malgrandan ordonaron, kaj ili fervore postulas ke vi ne uzu aliajn. Do enigu NUR la montritajn ordonojn en la temlinion aŭ la tekstparton de via mesaĝo kaj forigu aliajn aferojn kiel ekz-e vian ``subskribon'' ktp. Kutime vi povas ellasi aŭ la temon aŭ la tekston de la mesaĝo. Se via retpoŝtprogramo postulas ke nek temo nek teksto estu blankaj, vi povas tajpi ``XYZZY'' aŭ ion alian sencmankan. Krome, vi devas certigi ke vi havas unu blankan linion inter la ĉapo de la mesaĝo (kiu entenas la temlinion kaj la adresojn ktp.) kaj ĝia tekstparto. Kaj vi devas atenti pri majuskleco kaj minuskleco en la nomoj de dosieroj kaj dosierujoj, ĉar tiuj preskaŭ ĉiam gravas. *-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-* GRAVA RIMARKO: La retpoŝtserviloj en tiu ĉi gvidilo plej ofte estas prizorgataj de grandanimaj volontuloj ĉe firmaoj aŭ universitatoj. Se vi misuzas (aŭ trouzas) la servilojn, eble ili estos malfunkciigitaj por ĉiam. Fakte tio okazis kun kelkaj el la retpoŝtserviloj antaŭ nelonge, do uzu ilin respondece. Se vi havas rektan aliron al la interreto, lasu la retpoŝtservilojn al tiuj malplibonŝancaj. Provu limigi viajn datentransigojn al unu megabajto tage. Ne inundu la servilojn per multaj mendoj samtempe. *-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-* FTP PER RETPOŜTO ---------------- FTP estas mallongigo por ``file transfer protocol'', t.e. ``dosiertransiga protokolo''; ĝi estas alirilo por dosieroj kiuj troviĝas en foraj komputilsistemoj (FTP-ejoj). Dosieroj en FTP-ejoj kutime estas organizitaj en arbar-simila strukturo de dosierujoj, ĉiu el kiuj rilatas al aparta temo. Vizitante FTP-ejon per rekta konekto oni indikus ĝian adreson, konektiĝus kun uzantnomo kaj pasvorto, serĉus la celitan dosierujon kaj elektus kelkajn dosierojn por elŝuto al la propra komputilo. Uzado de FTP per retpoŝto ege similas, kun la escepto ke la celata ejo estas alirita per speciala ``ftpmail'' servilo kiu aliras la celatan FTP-ejon kaj retpoŝte sendas la indikitajn dosierojn al vi, laŭ la ordonoj kiujn vi sendis al ĝi en via retpoŝtaĵo. Uzado de FTP per retpoŝto eĉ povas esti konvena por tiuj, kiuj ja havas plenan aliron al la interreto, ĉar kelkaj popularaj FTP-ejoj ege ŝarĝiĝas kaj respondas nur malrapide. Tial ofte estas bona ideo uzi retpoŝton por ŝpari tempon kaj retalirkostojn. Por uzi FTP-on per retpoŝto vi unuavice bezonas liston de FTP-ejoj, t.e. liston de la adresoj de la foraj komputilaj sistemoj kiuj disponigas dosierojn por anonima elŝuto; ĉi tie, ``anonimeco'' signifas ke vi ne bezonas propran uzantnomon kaj pasvorton ĉe la alia komputilo. Ekzistas kelkaj popularaj FTP-ejoj kiujn vi trovos sube en tiu ĉi gvidilo, sed vi ankaŭ povas ricevi longegan liston de multegaj anonimaj FTP-ejoj sendante repoŝton al la adreso mail-server@rtfm.mit.edu kun la sekvaj linioj en la TEKSTPARTO de la poŝtaĵo: send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part1 ... (21 similaj linioj) ... send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part23 Poste vi (retpoŝte) ricevos 23 dosierojn enhavantan la tutan ``FTP Site List'' (FTP-ejaro). Notu ke ĉiu el ili havas proks. 60K, do la tuta listo havos pli ol megabajton! Tiuj dosieroj ne estis ĝisdatigitaj post novembro 1997 sed ili daŭre estas valora informfonto pri FTP-ejoj ĉie en la mondo. Alia dosiero kiun eble vi volas ricevi estas la (anglalingva) ``FTP Frequently Asked Questions'' (``FTP-oftdemandaro''), kiu enhavas multe da pluaj informoj pri la uzado de FTP; tiaokaze aldonu al via mesaĝo ankaŭ la linion: send usenet/news.answers/ftp-list/faq Poste vi ricevos la FTP-ejaron kaj vi vidos dekojn da eroj montrantaj la nomon de la ejo, ĝian (geografian) lokon, kaj la specojn de la dosieroj haveblaj tie, ekz-e: Site : ftp.cs.wisc.edu Country: USA GMT : -6 Date : 23-Jul-95 Source : mail Alias : fyvie.cs.wisc.edu Admin : ftp@cs.wisc.edu Organ : University of Wisconsin, Madison, Wisconsin, CS dept. Server : System : Unix URL : ftp://ftp.cs.wisc.edu/ Comment: server can (de)compress, tar files and directories; RoadMap contains list of directories; files from shorty.cs.wisc.edu Files : 007; afs-tools; AIX; Approximation Theory; bolo; CDIFF; computer-vision; condor; connectivity table; coral; Exodus; galileo; ghost; goodman; HP; list-archives; machine learning; markhill; math prog; mcplib; Novell; par-distr-sys; paradise; shore; sohi; spim; spimsal; swartz; tech-reports; Ultimate Frisbee files; UW; warts; wisc; wwt; X; xunet [Noto de la tradukinto: Plej gravas la jenaj kampoj: ``Site'' = ejo; ``Country`` = lando; URL = adreso (enhavas la nomon de la protokolo, t.e. ``ftp://'').] Se vi trovas interesan FTP-ejon en la listo, sendu retpoŝtaĵon al unu el la sekvaj ftpmail-serviloj: ftpmail@academ.com (Usono) ftpmail@btoy1.rochester.ny.us (Usono) ftpmail@cnd.caravan.ru (Rusujo) - MALRAPIDA ftpmail@dna.affrc.go.jp (Japanio) ftpmail@ftp.sunet.se (Svedio) ftpmail@ftp.uni-stuttgart.de (Germanio) ftpmail@gu.net (Ukrajno) ftpmail@ml.imasy.or.jp (Japanio) ftpmail@mail.iif.hu (Hungario) ftpmail@mercure.umh.ac.be (Belgio) ftpmail@uar.net (Ukrajno) Noto: Ekzistas ankaŭ aliaj malĝenerale uzeblaj ftpmail-serviloj listigitaj ĉe http://www.expita.com/servers.html Vidu sube ĉe ``TUT-TERA TEKSAĴO (TTT) PER RETPOŜTO'' por manieroj obteni tiujn dosierojn. Vere ne gravas kiun el la supre menciitaj serviloj vi uzas, sed servilo geografie pli proksima al vi ofte respondos pli rapide. (Bv-u NE uzi la unuan el la listo nur pro la fakto ke ĝi estas la unua en la listo!) - En la tekstparto de la mesaĝo vi skribu la sekvajn liniojn: open dir quit La respondo havigos al vi liston de la dosieroj (kaj dosierujoj) en la plej supra dosierujo ĉe la indikita ejo. Vidu la suban ekzemplon obtenitan per uzado de "ftp.simtel.net" kiel . +---------------------------------------------------------------------+ total 20 drwxr-xr-x 9 root sys 1024 Oct 29 1999 . drwxr-xr-x 9 root sys 1024 Oct 29 1999 .. -rw-r--r-- 1 root sys 1431 Oct 18 1999 .welcome -rw-r--r-- 1 root sys 731 Oct 26 1995 README.mirroring d--x--x--x 2 root sys 96 Oct 27 1999 bin d--x--x--x 2 root sys 96 Oct 27 1999 etc drwxr-xr-x 5 root other 8192 Nov 10 1999 mir01 drwxr-xr-x 8 root other 8192 Jul 27 1999 mir02 drwxr-xr-x 5 root other 8192 Jul 27 1999 mir03 drwxr-xr-x 6 root other 8192 Jul 29 1999 mir04 drwxr-xr-x 3 root users 1024 Oct 27 1999 pub +---------------------------------------------------------------------+ En la sekva retpoŝtaĵo vi povas ŝanĝi al alia dosierujo enigante (ekz-e) la linion cd pub (se "cd" ne funkcias, provu "chdir") antaŭ la "dir"-ordono. ("cd" aŭ "chdir" estas mallonge por "change directory" ("ŝanĝu dosierujon"), kaj "pub" ofte estas komuna dosierujo alirebla por iu ajn, do kutime tio estas bona elirpunkto.) - Se finfine vi eltrovis la nomon de la elŝutenda dosiero, en la sekva retpoŝtaĵo vi uzu: get anstataŭ la "dir"-ordono. Se la celita dosiero estas simpla teksto, tio jam sufiĉos. Se temas pri binara dosiero (ekz-e ruligebla programo, malgrandigita dosiero, ktp.) vi devas ankaŭ enŝovi la ordonon binary antaŭ la "get"-ordono. [Noto de la tradukinto: dosiero estu traktata kiel binara se ĝi enhavas bajtojn kies plejvalora bito estas 1; inter tiuj troviĝas ankaŭ la Esperantaj supersignoj se ili estas koditaj laŭ ISO-8859-3 (ISO-Latin-3) aŭ Unikodo. Aliflanke, la klasika (Zamenhofa) h-konvencio kaj la komputile pli ofte uzata x-skribmaniero ne havas tiun problemon, do la koncernaj dosieroj povas esti elŝutataj sen la "binary"-ordono.] Sugesto: Multaj dosierujoj ĉe FTP-ejoj enhavas dosieron nomatan 00-index.txt, README (LEGUMIN), aŭ simile, kiu enhavas priskribon de la dosieroj tie troveblaj. Se vi ankoraŭ serĉas la ĝustan dosiernomon kaj "dir" montras iun el tiuj dosiernomoj, "get"-u tiun ĉi dosieron por ŝpari iom da tempo. Nu, ni obtenu la tekston de la "Magna Carta". Jen la mesaĝo sendenda al iu ftpmail-servilo: open wiretap.area.com (nomo de la FTP-ejo) chdir /Gov/World/ (dosierujo enhavanta la tekston) get magna.txt (tekstdosiero) quit (fino de la konekto) Kaj jen la ordonoj por obteni la dosieron "bubble.zip" de la "Simtel Software Repository" ("Simtel Softvar-Arĥivo") menciita supre: open ftp.simtel.net (kopioj troviĝas ankaŭ ĉe aliaj ejoj) cd pub/simtelnet/msdos/disasm/ binary (ĉar ZIP-dosieroj estas binaraj) get bubble.zip quit Aliaj vizitindaj FTP-ejoj listiĝas sube. (Uzu la ejnomojn por la "open"-ordono, kaj la dosierujnomon por la "cd"- aŭ "chdir"-ordono, kiel en la antaŭaj ekzemploj.) rtfm.mit.edu ekz-e pub/usenet/news.answers por anglaj informoj pri novaĵreto (angle Usenet, ankaŭ Uzreto) ftp.simtel.net ekz-e pub/simtelnet - grandega softvararĥivo por DOS-o kaj Vindozo gatekeeper.dec.com ekz-e pub/recipes por kuirreceptoj [Noto de la tradukinto: Por Esperantistoj gravas la listo de Don Harlow ĉe . Tio estas TTT-ejo, do uzu la metodojn de la sekva ĉapitro por obteni ĝin. - Ankoraŭ ekzistas , sed laŭdire ĝi baldaŭ translokiĝos al alia adreso.] Memoru ke vi ne simple povas sendi retpoŝton al ftpmail@, sed vi devas sendi la "open "-ordonon al unu el la konataj ftpmail-serviloj. Notoj: - Ftpmail-serviloj ofte tre ŝarĝiĝas, do eble via respondo alvenos nur post kelkaj minutoj, horoj, aŭ eĉ tagoj. - Grandaj dosieroj povas esti partigitaj en malpli grandajn partojn kaj esti sendataj al vi en pluraj mesaĝoj. Vi povas kontroli tion (kaj ankaŭ indiki aliajn retpoŝtadresojn por la respondoj) per specialaj ordonoj. - Ne ĉiuj serviloj komprenas la saman ordonaron - sendu la "help"-ordonon por eltrovi la funkciadon de la ftpmail-servilo kiun vi uzadas. - Kelkaj ftpmail-serviloj havas lokajn arĥivojn. Vi povas uzu tiujn ne indikante ejon en la "open"-ordono. Uzante lokajn arĥivojn viaj petoj estos traktitaj pli rapide, t.e. antaŭ ĉiuj ne-lokaj petoj. Se la dosiero ricevita aspektas simile al la sekvo (la vorto "begin" kun numero kaj la dosiernomo sur unu linio, kaj po 61 signoj en la sekvaj linioj) kredeble temas pri binara dosiero sendita uu-kodite. (Tio estas necesa por sekure transigi binarajn dosierojn per retpoŝto.) begin 666 answer2.zip M4$L#!`H`!@`.`/6H?18.$-Z$F@P```@?```,````5$5,25@S,34N5%A480I[ M!P8;!KL,2P,)!PL).PD'%@.(!@4.!P8%-@.6%PL*!@@*.P4.%00.%P4*.`4. Vi devos trovi version de la programo "uudecode" por via mastrumsistemo (DOS-o, Vindozo, OS/2, Unikso, Mac ktp.) por restarigi la dosieron. Kredeble vi jam havas tian programon ĉe via komputilo aŭ ĉe via interret-peranto; se ne, vi povas uzi la metodojn de la sekva parto por serĉi en FTP-ejoj por la programo. ARĤIO PER RETPOŜTO ------------------ Ni supozu ke vi konas la dosiernomon sed vi tute ne scias ĉe kiu FTP-ejo ĝi troviĝas. Aŭ eble vi interesiĝas pri la per-FTP-a havebleco de dosieroj konformaj al iuj kriterioj. Tiam Arĥio estas la ilo por eltrovi tion. Arĥiserviloj similas grandegan datumbazon de ĉiuj anonimaj FTP-ejoj de la mondo, kaj ili ebligas al vi trovi la ejon kaj / aŭ nomon de la dosiero. Kaj uzo de Arĥio per retpoŝto povas esti konvena ĉar kelkaj Arĥio-serĉoj bezonas MULTEGE da tempo por finiĝi. Por uzi Arĥion per retpoŝto, simple sendu mesaĝon al la adreso: archie@archie.icm.edu.pl (Pollando) Por ricevi detalan helpon pri retpoŝta uzo de Arĥio, skribu help en la temlinio de la mesaĝo kaj eksendu ĝin. Vi ricevos retpoŝtaĵon (angle) klarigante la arĥiajn servojn. Se vi emas simple ``fari ĝin'', skribu la ordonon find en la ĈEFTEKSTON (ne en la temlinion) de la mesaĝo, kun la nomo de la dosiero anstatau "". Tio serĉas dosierojn kiuj nomiĝas ekzakte kiel vi skribis. Se vi volas trovi dosierojn enhavantajn la skribitaĵon kiel parto ie en la dosiernomo, enigu la linion set search sub antaŭ la "find"-ordono. Jen kelkaj aliaj konvenaj arĥi-ordonoj: set maxhits 20 (limigu la nombron de la montritaj dosieroj, defaŭlto estas 100) set match_domain usa (limigu montron al FTP-ejoj en usono) set output_format terse (montru dense) Kiam vi ricevas la rezultojn de via Arĥi-demando, tio enhavos la nomojn de kelkaj ejoj ĉe kiuj la celata dosiero troviĝas. Uzu unu el tiuj ĉi ej-nomoj kaj la dosierujo/dosiernomo-kombinon montritan por la sekvonta FTP-peto. Nun vi lernis sufiĉe por trovi la UUDECODE-ilon antaŭe menciitan. Ni sendu retpoŝton al archie@archie.icm.edu.pl kaj enigu la sekvajn liniojn en la mesaĝon: set search sub (ni konas nur parton de la dosiernomo) find uudecode ("uudecode" devas esti parto de la dosiernomo) Noto: Vi serĉas la program-tekston de uudecode, ne la ruleblan programon: tiu ja estas binara dosiero kaj venus al vi uu-kodite. La rezulto de via arĥi-peto enhavos multajn informerojn similajn al: Host sunsite.cnlab-switch.ch (195.176.255.9) Last updated 14:30 14 Dec 1999 Location: /mirror/NetBSD/NetBSD-release/src/usr.bin/uudecode FILE -rw-rw-r-- 5832 02:00 23 Mar 1999 uudecode.c Host helka.iif.hu (193.225.12.48) Last updated 14:30 16 Dec 1999 Location: /pub/mirror_hosts/ftp.simtel.net/pub/simtelnet/msdos/00_start FILE -rw-r--r-- 5567 02:00 23 Feb 1999 uudecode.bas FILE -rw-r--r-- 5349 02:00 23 Feb 1999 uudecode.c Nun vi povas uzi ftpmail-servilon por peti "uudecode.bas" (se vi disponas pri Bejsiko) or "uudecode.c" (se vi havas C-tradukilon). SPECIALA NOTO: Por uzantoj de la DOS-mastrumsistemo ekzistas RULEBLA ASKIA versio de UUDECODE.COM. Tio estas malofta escepto de la regulo laŭ kiu rulebla dosiero devas esti kodita por sendifekte transsendiĝi. Vi povas ricevi ĝin per retpoŝto kaj ruli ĝin kiel ĝi estas. Por obteni kopion, sendu retpoŝton To: gboyd@expita.com Subject: send uudecode.com (devas esti minuskle). Aldonajn informojn pri uzado de uudecode vi ricevos sendante retpoŝton To: gboyd@expita.com Subject: send uudecode.how (devas esti minuskle). FTP-SERĈO PER RETPOŜTO ---------------------- Arĥi-serviloj povas esti rigardataj datumbazoj de ĉiuj anonime-uzeblaj FTP-ejoj de la mondo, tiel ebligante al vi trovi la ejon kaj/aŭ nomon de celita dosiero. Tiun ĉi funkcion nun alprenis FTP-serĉilo en la TTT. Por uzi FTP-serĉon per retpoŝto, simple sendu retmesaĝon al unu el la webmail-serviloj (kp. la TTT-sekcion); en la ĈEFTEKSTO troviĝu: send http://ftpsearch.lycos.com/cgi-bin/search?form=lycosnet\ &query=[dosiernomo aŭ kapvorto]&filetype=All+files Nun vi lernis sufiĉe por trovi la UUDECODE-ilon antaŭe menciatan. Anstataŭigu [dosiernomo aŭ kapvorto] per "uudecode.bas" por trovi la Bejsikan programtekston, do via retpoŝta peto aspektas jene: send http://ftpsearch.lycos.com/cgi-bin/search?form=lycosnet\ &query=uudecode.bas&filetype=All+files NOTO: Vi serĉas la Bejsikan programtekston de uudecode sed ne la ruleblan version, ĉar tiu ĉi lasta ja estas binara dosiero kaj alvenus uu-enkodite. La rezulto de via FTP-peto enhavos multe de informoj kiel: 2 /.2/simtelnet/msdos/00_start/uudecode.bas 5.4K - 1996 Feb 24 00:00 FTP Site: ftp.cdrom.com 3 /.3/msdos/00_start/uudecode.bas 5.4K - 1996 Feb 24 00:00 FTP Site: ftp.eunet.cz 4 /.4/cpm/starter-kit/uudecode.bas 1.9K - 1986 Oct 11 00:32 FTP Site: ftp.southcom.com.au Nun vi povas uzi ftpmail-servilon por peti "uudecode.bas" (se vi havas Bejsikon) de la servilo ftp.cdrom.com aŭ de unu el la aliaj. GOFERO PER RETPOŜTO ------------------- Gofero [angle, ``gopher'' estas homofono de ``go for'', kio signifas ``serĉu je''] estas ilo por esplori la interreton, kaj ĝi ebligas trovi ion se vi jam scias, kion vi celas, sed ne, kie ĝi troviĝas. Gofer-sistemoj baziĝas sur menuoj kaj havigas al la uzanto konvenan facadon por interretaj rimedoj, serĉoj, kaj la elŝuto de informoj. Vizitante goferejon per konstanta interretkonekto oni donus la nomon de la ejo, foliumadus en hierarĥio de menuoj gvidantaj al la dezirataĵo, kaj poste aŭ legus aŭ elŝutus al sia hejma sistemo la informojn. Uzante Goferon per retpoŝto tre similas, escepte tion ke la celata ejo estas alirata per specifa "gophermail" servilo kiu goferumas al la goferejo por vi kaj resendas la elektitan menuon, sub-menuon aŭ dosieron laŭ viaj retpoŝtaj ordonoj. NOTO: La lastajn jarojn, Gofero malplipopulariĝis kaj la plej multaj el la gophermail-serviloj ne plu funkcias. Sed ankoraŭ troviĝas sufiĉe multe da informo sur gofer-serviloj, kaj kelkaj funkciantaj gophermail-serviloj. Kvankam ne ĉiu listigitaĵo alireblos per "gophermail", vi tamen trovos multajn interesajn erojn per tiu ĉi teĥniko. Nu, ni sendu retpoŝtaĵon al unu el la sekvaj: gopher@dna.affrc.go.jp Japanio gopher@ncc.go.jp Japanio Vi ankaŭ povas doni la adreson de konata goferejo en la temlinio por ricevi la ĉefmenuon de tiu ejo. gopher.tc.umn.edu (adreso de gofersistemo) Ni aŭdacu kaj preteriru la HELP-aĵojn nun. Sendu noton al unu el la gophermail-serviloj kaj indiku: Subject: gopher.tc.umn.edu Vi ricevos respondon de la servilo similan al la sekva teksto: +--------------------------------------------------------------------+ This is response to your request with Subject: gopher.tc.umn.edu Mail this file back to gopher with an X before the menu items that you want. If you don't mark any items, gopher will send all of them. 1. Information About Gopher/ 2. Computer Information/ 3. Discussion Groups/ 4. Fun & Games/ 5. Internet file server (ftp) sites/ 6. Libraries/ 7. News/ 8. Other Gopher and Information Servers/ 9. Phone Books/ 10. Search Gopherspace with Veronica-2 / 11. Search lots of places at the University of Minnesota (Send keywords in Subject:) 12. University of Minnesota Campus Information/ You may edit the following two numbers to set the maximum sizes after which GopherMail should send output as multiple e-mail messages: Split=64K bytes/message <- For text, bin, HQX messages (0 = No split) Menu=100 items/message <- For menus and query responses (0 = No split) # Name=Information About Gopher Numb=1 Type=1 Port=70 Path=1/Information About Gopher Host=gopher.tc.umn.edu # # ... (62 linioj mankas) ... # Name=Search Gopherspace with Veronica-2 Numb=10 Type=1 Port=70 Path=/v2 Host=gopher.ptloma.edu # Name=Search lots of places at the University of Minnesota Numb=11 Type=7 Port=70 Path=mindex:/lotsoplaces Host=spinaltap.micro.umn.edu # Name=University of Minnesota Campus Information Numb=12 Type=1 Port=70 Path=1/uofm Host=gopher.tc.umn.edu +--------------------------------------------------------------------+ Por elekti kelkajn erojn en la supra menuo vi nur resendu la tutan tekston de la mesaĝo al la gophermail-servilo, antaŭenigante "x" al la eroj kiujn vi volas esplori. Vi tiam ricevos la sekvantan nivelon de la gofer-menuo per retpoŝto. Kelkaj menueroj gvidas al aliaj menuoj, kelkaj al tekstdosieroj, kaj kelkaj al serĉadoj. En la supra ekzemplo, ni elektu "Aliaj Goferoj kaj Inform-rimedoj" x 8. Other Gophers & Info Resources kaj resendu la tutaĵon al la gophermail-servilo. Vi ricevos alian menuon kun kelkaj interesaj eroj kiel ekz-e "All the Gopher Servers in the World" (``Ĉiuj gofer-serviloj en la mondo''). Vi eltrovos ke multaj el la goferserviloj malŝaltatas sed ankoraŭ restas kelkaj da ili. Se menuero nomiĝas "Search" (``serĉo'') antaŭe vi povis elekti la eron per ikso kaj doni la serĉ-vortojn en la temlinio de via respondo. Bedaŭrinde, NENIUJ Veronikaj serĉiloj funkcias plu. La malmultaj restantaj Jughead-serĉiloj listiĝas en la sekva parto. NOTO: Vi ne bezonas resendi la tutan gofermenuon kaj la kompletan liston de informoj en ĉiu respondo al la gophermail-servilo. Se vi volas malgrandigi la peton, vi povas forigi la menu-parton je la komenco kaj enigi nur tiun parton kiu rilatas al via elekto. Sed memoru ke, uzante tiun ĉi metodon, vi devas indiki "get all" en la temlinio. (Escepto: serĉante vi nur skribi la kapvortojn en la temlinio.) - La sekva ekzemplo atingas la saman kiel la antaŭe montrita elekto de ero 8: Split=0 Menu=0 # Name=Other Gopher and Information Servers Numb=8 Type=1 Port=70 Path=1/Other Gopher and Information Servers Host=gopher.tc.umn.edu Se tiu nekompreneblas al vi, jen traduko por homoj: Salutu la ejon (HOST) "gopher.tc.umn.edu" ĉe porto 70, obtenu la sub-menuon nomatan "Other Gopher...", kaj sendu ĝin al mi kiel UNU dosiero sen konsidero de la grando (SPLIT=0). NOTO: Kelkfoje gophermail-petoj estigas malplenan menuon aŭ mesaĝon. Tion plej ofte kaŭzas nealirebleco de la servilo de kiu vi volis ricevi la informojn. Resendu vian ordonon poste kaj kredeble ĝi funkcios. VERONIKO PER RETPOŜTO --------------------- Parolante pri serĉado, estas bona okazo mencii Veronikon. Samkiel Arĥio disponigas serĉeblan indekson de FTP-ejoj, ankaŭ Veroniko disponigas tion por la gofer-spaco. Veroniko demandos vin, kion vi volas trovi (t.e. viajn serĉvortojn) kaj montros al vi menuon listantan ĉiujn goferajn menuerojn kiuj respondas al via serĉo. Kiel ĉiam kun goferoj, vi tiam povas elekti unun el tiuj kaj ``goferi'' ĝin. Ĉiuj Veronik-serviloj estas malŝaltitaj. Tamen, nova Veroniko-2-servilo estas disponigita de gopher.floodgap.com. Mallongigo de Gophermail: ------------------------- La vojo al iuj rimedoj, dosieroj aŭ datumbazoj foje estas iom teda, bezonante plurajn retpoŝtmesaĝojn al la gophermail-servilo. Sed jen bonaj novaĵoj: Se vi faris tion unufoje, vi povas re-uzi ĉiujn el la antaŭaj mesaĝaj, ŝanĝante ilin por viaj bezonoj. Ekz-e, jen parto de la Veronik-menuo obtenebla per la antaŭaj ordonoj. Vi povas sendi la sekvantajn liniojn al iu ajn gophermail-servilo por estigi Veronik-serĉon. Split=64K bytes/message <- maksimuma grando de dosieroj po mesaĝo Menu=100 items/message <- maksimuma nombro de eroj po menuo kaj serĉoj # Name=Search Veronica-2 Numb=23 Type=7 Port=70 Path=/v2/vs Host=gopher.floodgap.com Enigu la serĉvortojn en la temlinion kaj rigardu la rezulton! Vi povas uzi buleajn esprimojn en Veronik-serĉoj. Por ricevi [anglalingvan] gvidilon pri la asembleo de Veronik-serĉoj, sendu jenon al gophermail-servilo: Split=0 Menu=0 # Name=Search tips and how to effectively use the database Numb=5 Type=0 Port=70 Path=/v2/help/search Host=gopher.floodgap.com # Name=Help! I didn't find anything! Numb=6 Type=0 Port=70 Path=/v2/help/noluck Host=gopher.floodgap.com # Name=Accuracy of returned responses Numb=7 Type=0 Port=70 Path=/v2/help/acc Host=gopher.floodgap.com JUGHEAD PER RETPOŜTO -------------------- Parolante pri serĉado, estas bona okazo mencii Jughead-on (elparolo: Ĉaghed). Samkiel Arĥio disponigas serĉeblan indekson de FTP-ejoj, ankaŭ Jughead disponigas tion por la goferaro. Jughead uzas la temlinion por trovi la serĉendajn vortojn kaj resendas alian menuon listiganten ĉiujn goferajn menuerojn kiuj korespondas al via serĉo. Samkiel Veroniko kaj Gofero, ankaŭ Jughead preskaŭ ne plu ekzistas. Vi povas sendi jenajn liniojn al iu ajn gophermail servilo por ruli Jughead-serĉon; memoru ke la temlinio devas enhavi la kapvortojn. La sekvaj du Jughead-serviloj serĉas nur en siaj propraj ejoj. La ``Marvel''-ejo enhavas pli da informo. Split=0 Split=0 Menu=0 Menu=0 # # Name=Marvel Jughead Search Name=Oswego Jughead Search Type=7 Type=7 Port=2069 Port=3000 Path= Path= Host=marvel.loc.gov Host=gopher.oswego.edu RETNOVAĴOJ PER RETPOŜTO ----------------------- La Novaĵreto [angle ``Usenet'', do ankaŭ ``Uzreto'' uzatas en Esperanto] estas aro de pli ol 52000 diskutgrupoj pri ĉia ajn temo. Por ĝuste komenci kaj eviti senutilan embarasiĝon vi legu la (bedaŭrinde anglalingvan) ``Usenet new users intro''-tekston obtenebla per retpoŝto al: mail-server@rtfm.mit.edu enigante la sekvan linion en la ĈEFTEKSTON de la mesaĝo: send usenet/news.answers/news-newusers-intro Por ricevi liston de novaĵgrupoj, aldonu ankaŭ la sekvajn ordonojn: send usenet/news.answers/active-newsgroups/part1 (kaj .../part2, .../part3) send usenet/news.answers/alt-hierarchies/part1 (kaj .../part2, .../part3) Por ricevi la oftdemandaron por iu novaĵgrupo, provu ordonon similan al: index usenet/ (Ŝanĝu punktojn en streketojn se ili aperas en la nomo de la novaĵgrupo, do ekz-e soc-culture-esperanto por soc.culture.esperanto.) Se oftdemandar-dosieroj haveblas, ili listiĝos en la respondo kaj vi povas mendi ilin sendante ordonon kiel: send usenet// Legado de novaĵgrupoj --------------------- En la jaro 2001, gophermail-metodoj por legi novaĵgrupojn ne plu ekzistas. NOTO: Vi tamen povas obteni novaĵojn de kelkaj webmail-serviloj listigitaj en la parto pri ``TUT-TERA TEKSAĴO (TTT) PER RETPOŜTO'' (vidu sube). Ekzistas kvar eblecoj: (1) Serĉu Agora-servilon havantan "jes" en la "Novaĵgrupaliro" rubriko kaj sendu ordonon similan al ``send news:'' en la ĉefteksto. (2) Uzu webmail-servilon por obteni la TTT-paĝojn por serĉi ĉe Google (antaŭe Deja.com), kie ĉiutage arĥiviĝas novaĵgrupoj. Simpla serĉo: http://groups.google.com/ Altnivela serĉo: http://groups.google.com/advanced_group_search [Noto de la tradukinto: Por uzi la Esperantlingvan facadon de Google, vi povas aldoni "?hl=eo" rekte post la adreso de la altnivela serĉo, do ...ced_group_search?hl=eo ; la simpla serĉo troviĝas je http://www.google.com/grphp?hl=eo .] (3) Uzu webmail-servilon por obteni specifajn retpaĝojn por legi novaĵgrupojn ĉe Mailgate: http://www.mailgate.org/ (4) Uzu la Relcom-Usenet-News-retpoŝtservilon. Sendu la vorton "help" en la ĉefteksto de mesaĝo al newsserv@litech.net . NOTO: Kp-u la parton ``TTT per retpoŝto'' (vd-u sube) por listo de "getweb"-, "agora"- kaj "www4mail"-serviloj. Per iom da fortuno vi ricevos liston de la plej freŝaj novaĵeroj de la novaĵgrupo, kaj vi povas ricevi la unuopajn erojn per respondo al la mesaĝo de la Agora-servilo. Certigu ke vi ne ŝanĝas la temlinion de la respondo, kaj enigu nur la numeron de la celata ero en la ĈEFTEKSTON. Afiŝoj en novaĵgrupoj --------------------- Se vi decidas sendi eron al novaĵgrupo, jen du ebloj: METODO 1-a: Sendu la tekston de via afiŝo al mail2news-JJJJMMTT-novaĵ.grup.nomo@anon.lcs.mit.edu mail2news_nospam-JJJJMMTT-novaĵ.grup.nomo@anon.lcs.mit.edu novaĵ.grup.nomo@berlioz.crs4.it novaĵ.grup.nomo@comlab.ox.ac.uk novaĵ.grup.nomo@pubnews.demon.co.uk outnews+netnews.novaĵ.grup.nomo@andrew.cmu.edu no.novaĵ.grup.nomo@news.uninett.no Ne forgesu informhavan temon, kaj menciu vian propran nomon kaj retadreson je la fino de la teksto. Anstataŭigu la hodiaŭan daton por JJJJMMTT kaj la nomon de la novaĵgrupo por "novaĵ.grup.nomo" en la adreso. Do, ekz-e por afiŝi en news.newusers.questions, vi sendu mesaĝon al: mail2news-JJJJMMTT-news.newusers.questions@anon.lcs.mit.edu Por pli da informoj, sendu mesaĝon kun temlinio "Subject: help" al mail2news@anon.lcs.mit.edu. METODO 2-a: Sendu la tekston de via afiŝo al mail2news@anon.lcs.mit.edu - Subject: help mail2news@nym.alias.net - (estas la sama kiel la antaŭa adreso) mail2news@dizum.com - Subject: help mail2news@mixmaster.shinn.net - Subject: help Serĉado de novaĵgrupoj ---------------------- Ĉu vi ne konas la nomon de la novaĵgrupo? Por serĉi novaĵgrupojn pri, ekz-e, "esperanto", sendu retpoŝtaĵoj al Agora- aŭ www4mail-servilo (kp-u la ĉapitron pri TTT) kun la sekva linio en la ĈEFTEKSTO: send http://alabanza.com/kabacoff/Inter-Links/cgi/news.cgi?esperanto TUT-TERA TEKSAĴO (TTT) PER RETPOŜTO ----------------------------------- La tut-tera teksaĵo estas la primara interret-navigilo - hiperteksta plurmedia sistemo ebliganta al vi salteti tra la reto, legi dokumentojn kaj ĝui bildojn kaj sonojn ligitajn al iu fonto. Ĉu iam vi aŭdis de iu, "Ho, rigardu la aĵojn je http://www.ie.ajn/io-ajn.html", mirante pri kio povas temi? Nun vi povas ricevi TTT-erojn sendante retpoŝton al Agora-servilo. [Noto de la tradukinto: Kaj Agoraajn kaj aliajn serilojn ebligantajn uzadon de la TTT per retpoŝto ĉi-poste ni nomas ``webmail''-serviloj.] Vi bezonas nur la retadreson (URL-o, angle "Uniform Resource Locator" [unuforma rimed-trovilo], la longa malbonaspekta literĉeno komencanta per "http:", "gopher:", aŭ "ftp:"): tio difinas la adreson de la dokumento, kaj vi povas obteni tiun sendante retpoŝton al unu el tiuj: Adreso de Agoraa Servilo Kie, por kiu? Novaĵgrupaliro? --------------------------- --------------------------- --------------- agora@dna.affrc.go.jp (Japanio) jes agora@kamakura.mss.co.jp (Japanio) jes agora@www.eng.dmu.ac.uk (NUR por uzantoj de DMU.UK) agora@uit.no (NUR por Norvegaj sistemoj) agora@mx.nsu.nsk.su (NUR por uzantoj de NSU.RU) En la ĉefteksto de la mesaĝo skribu unun el la sekvaj linioj, anstataŭigante "" per la ĝusta adreso. send rsend (por indiki alian adreson por ricevo) Tio resendigos la dokumenton celatan, kune kun listo de ĉiuj dokumentoj de ĝi alligitaj, tiel ke vi povas sendi aldonajn petojn. Por elprovi aliron al la TTT per retpoŝto, sendu la sekvajn ordonojn al Agora-servilo: help send http://www.w3.org Post kelkaj minutoj vi devus ricevi la Agoraan helpdosieron kaj la ``W3C WWW Welcome Consortium Page'' (bonvenigan paĝon de W3C), kiu enhavas ligilojn al aliaj interesaj retaĵoj. Bv-u legi la helpdosieron (bedaŭrinde en la angla), ĉar tio enhavas respondojn al multaj oftege starigitaj demandoj! EKZISTAS ANKAŬ KELKAJ ALIAJ ``webmail'' serviloj (kp-u la suban liston); tiuj uzas alian programaron ol Agoraon. Ili uzeblas pli-malpli same, sed tamen estas bona ideo mendi la helpdosieron por servilo, kiun vi elektas por plua uzo. NOTO: La ``getweb''-serviloj ebligas uzon de formularo en kiun vi povas skribi. Aliaj webmail-serviloj ne havas tiun ĉi povon. Addreso sintakso kaj rimarkoj ----------------------- -------------------------------------------- data@downloadslave.com - ĉeftekste getweb@emailfetch.com GET - nur foj-foja servo ekde Marto 1999 getweb@usa.healthnet.org GET page@grabpage.org URL: - temlinie text@pagegetter.com - ĉeftekste, resendiĝas nur teksto web@pagegetter.com - ĉeftekste, resendiĝas paĝo kun bildoj webgate@vancouver-webpages.com GET aŭ DUMP - ĉeftekste webmail@www.ucc.ie SEND aŭ GET - ĉeftekste www@web2mail.com URL - temlinie, sen "http://" NOTO: Kelkfoje la serviloj ne alireblas dum tagoj (aŭ semajnoj) sen klara kialo. Se vi ricevas eraron, aŭ se mankas respondo, bv-u re-provi ĉe alia adreso aŭ post unu-du tagoj. LA NOVAJ WWW4MAIL-SERVILOJ kombinas la funkciadon de Agorao kaj Getweb, kaj ili bone integriĝas kun foliumilaj retpoŝtiloj: Adreso Rimarkoj ----------------------------- ------------------------------------- www4mail@collaborium.org sendu mesaĝon kun "help" en ĉefteksto www4mail@ftp.uni-stuttgart.de sendu mesaĝon kun "help" en ĉefteksto www4mail@kabissa.org sendu mesaĝon kun "help" en ĉefteksto www4mail@unganisha.idrc.ca sendu mesaĝon kun "help" en ĉefteksto www4mail@web.bellanet.org sendu mesaĝon kun "help" en ĉefteksto www4mail@wm.ictp.trieste.it sendu mesaĝon kun "help" en ĉefteksto Ĝisdatan liston vi trovas ĉe http://www.expita.com/servers.html TTT-SERĈO PER RETPOŜTO ---------------------- Ekzistas multe da grandiozaĵoj en la TTT, sed kiel trovi ĝin? Nu, samkiel Arĥio kaj Veroniko helpas la serĉadon de FTP-ejoj kaj goferejoj, ekzistas ankaŭ kelkaj serĉiloj por la TTT. Sed ĝis nun vi bezonis rektan interretaliron por uzi ilin. Iom eksperimentante mi trovis manieron por uzi plurajn TTT-serĉilojn per retpoŝto. Jen kelkaj ekzemplaj ordonoj kiujn vi povas uzi por serĉi ĉe Lycos kaj WebCrawler. Iu ajn el tiuj linioj povas esti sendataj al iu ajn Agora-servilo (v-du supren) por serĉi. Se vin interesas aliaj temoj ol anglaj raportoj pri ran-dissekcado ("frog" kaj "dissection" en la ekzemploj), nepre uzu aliajn kapvortojn. Por Lycos-serĉoj vi devas apartigi la vortojn per plus-signo. Ĉiuj serĉoj estas ekzaktaj. http://www.lycos.com/srch/?lpv=1&loc=searchhp&query=frog+dissection Por WebCrawler-serĉoj vi devas apartigi la vortojn per plus-signo. Ĉiuj serĉoj estas ekzaktaj. http://www.webcrawler.com/cgi-bin/WebQuery?searchText=frog+dissection Alia ebleco por uzi serĉilojn estas la sendado de mesaĝo al unu el la GETWEB-serviloj (k-pu la supran liston), kun ĉefteksta linio simila al: SEARCH Anstataŭigu -n per YAHOO, ALTAVISTO aŭ INFOSEEK, kaj uzu viajn proprajn kapvortojn. Jen ekzemplo: SEARCH YAHOO esperanto fina venko DISSENDOLISTOJ -------------- Ekzistas miloj da diskutgrupoj kiuj baziĝas sur retpoŝt-sistemoj; tiujn oni konas kiel ``dissendolistoj''. Personoj interesiĝantaj pri iu temo "abonas" la liston (angle: "subscribe"), kaj poste ili sendas kaj ricevas erojn per retpoŝto. Por informoj pri novaj listoj vi skribu al: LISTSERV@HYPATIA.CS.WISC.EDU En la ĉefteksto troviĝu nur la ordono: INFO NEW-LIST Trovi dissendoliston -------------------- Por trovi dissendolistojn rilatantajn al viaj interesoj, sendu retpoŝton al webmail-servilo kaj petu la ttt-paĝon: http://www.liszt.com/ Ĉu komencanto en tiuj aferoj? ----------------------------- Se vi estas novadepto de la interreto, mi proponas aboni la HELP-NET-liston, kie kredeble vi trovos (anglajn) respondojn al viaj (anglaj) demandoj. Sendu la ordonon: SUBSCRIBE HELP-NET en la ĈEFTEKSTO de mesaĝo al LISTSERV@CRCVMS.UNL.EDU, kaj poste vi sendu viajn demandojn al la list-adreso: HELP-NET@CRCVMS.UNL.EDU [Noto de la tradukinto: Listojn de esperantlingvaj dissendolistoj vi trovas ĉe la adresoj http://www.eventoj.hu/snd-list.htm kaj http://purl.org/net/dissendo .] FINGRUMI PER RETPOŜTO --------------------- "Finger" estas ilo resendante informojn pri alia uzanto. Kutime temas nur pri enuaj datumoj kiel la lastan saluton de la sistemo ktp., sed kelkfoje uloj enigas amuzaĵojn kaj interesaĵojn en la finger-respondojn. Por provi fingrumadon, ĉeftekste sendu tiun ĉi linion al ``webmail''-servilo: send http://www.mit.edu:8001/finger? Anstataŭ vi uzu ekz-e la sekvajn adresojn: nasanews@space.mit.edu quake@gldfs.cr.usgs.gov RETADRES-REGISTRO PER RETPOŜTO ------------------------------ Ekzistas retpoŝt-adres-registro ĉe MIT pri ĉiu ajn afiŝanto en novaĵreto. Sendu retpoŝton al mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu nur tiun ĉi linion en la ĈEFTEKSTON de la mesaĝo: send usenet-addresses/ Indiku kiom plej eble multe da informoj pri la serĉatulo (propra nomo, familia nomo, uzantnomo, komputilo ktp.) por limigi la resendatan amason de informoj. Jen ekzemplo por trovi la adreson de persono kiun vi kredas labori ĉe Harvard-universitato: send usenet-addresses/Jane Doe Harvard WHOIS PER RETPOŜTO ------------------ WHOIS (angle ``who is'' [elparolo: hu is] signifas ``kiu estas'') estas alia ilo por serĉi komputilsistemon, NIC-identigilon, IP-adreson aŭ nomon. Defaŭlte ``whois'' serĉas en multaj kampoj de la datumbazo, sed vi povas limigi la serĉon per ŝlosilvorto (ekz-e "domain root"). Ni supozu ke ni volas trovi iun nomitan Gerald Boyd (grava retumisto retpoŝta). Nia whois-mendo estu sendata al iu ``webmail''-servilo kaj enhavu nur la sekvan longan linion: http://www.networksolutions.com/cgi-bin/whois/whois? STRING=name+boyd%2C+gerald&STRING=Search ``Whois'' montros la rezultojn laŭ unu el du eblaj manieroj: kiel plendetala indikaro por ununura trovitaĵo (kio povas enhavi aldonajn montrojn), aŭ kiel unu- aŭ du-liniaj indikoj ĉe pluraj rezultoj. Boyd, Gerald ([11]GBL149) gboyd@PF1HELP.COM (770) 4 13-9456 Boyd, Gerald ([12]GBY218) geboyd@EARTHLINK.NET 1-818-8 46-2478 Boyd, Gerald ([13]GB8307) gerald@PF1HELP.COM 770-4 13-9456 Por obteni la plenan rikordon, uzu "!"; la estas montrita parenteze post la nomo. TELNET PER RETPOŜTO ------------------- Domaĝe, ne eblas uzi TELNET-on per retpoŝto. KELKAJ RET-FRANDAĴOJ -------------------- Jen kelkaj interesaj aferoj kiujn vi povas fari retpoŝte - kelkajn el inter ili eĉ eblas ekskluzive per retpoŝto. [Noto de la tradukinto: La plej multaj el la sekvaj estas nur en la angla lingvo.] * 100 RETPOŜTEFAREBLAĴOJ Ricevi tujajn respondojn kaj informojn pri preskaŭ 100 temoj per retpoŝto. Vortaroj, terminaroj, flugprezoj, flughavenoj, monŝanĝo, distanco inter du lokoj, ktp. Sendu malplenan mesaĝon al: topics@halibot.com; ankaŭ provu je msnbcnow@msnbc.com . * ANONIMA RETPOŜTO Anonimiga servilo disponigas facadon por anonimaj sendado de retpoŝtaĵoj kaj afiŝado de novaĵeroj. Por ricevi pli da informoj, sendu mesaĝon al remailer@gacracker.org kun "remailer-help" kiel temo. * DEMANDOJ AL D-RO MATH Ĉu vi havas demandojn pri matematiko? D-ro Math respondas al demandoj pri matematiko de tiuj, kiujn la usonanoj nomas ``K-12''-uloj kaj iliaj instruistoj. Skribu al dr.math@forum.swarthmore.edu * DEMANDU GEOLOGISTON Sendante viajn demandojn al ask-a-geologist@octopus.wr.usgs.gov vi ricevos respondojn de sciencistoj de la usona geologia servo. * DEMANDU TEĤNIKISTON Demandojn pri komputilaj aparataro aŭ programaro vi sendu al helpdesk@ask-a-tech.org; tiu ne-profitema organizo klopodos respondi. * SERĈADO EN LA BIBLIO Por serĉi en la angla King-James-traduko de la biblio uzu agora-servilon; pluraj vortoj estu disigitaj per "+", propraj nomoj estu enkondukitaj per "%23", kaj aldonu "&PHRASE=ON" por trovi tutajn frazojn. Ekz-e: send http://estragon.uchicago.edu/cgi-bin/KJV?title=&word=angel+%23Mary send http://estragon.uchicago.edu/cgi-bin/KJV?title=&word=fig+tree&PHRASE=ON * KANCERA DATUMBAZO Por uzi la datumbazon de la (usona) Nacia Kancer-Instituto sendu retpoŝton al cancernet@icicb.nci.nih.gov kun "help" aŭ "spanish" en la ĉefteksto. * TESTU VIAN RETPOŜTAN KONEKTON La sekvaj aŭtomataj respondiloj taŭgas por testi vian kapablon sendi mesaĝon per retpoŝto. Vi sendu malplenan mesaĝon al la adreso montrita, kaj post kelkaj minutoj vi ricevos aŭtomatan respondon. echo@seattlelab.com test-courrier@sogi.com (franclingve) echo@telcomplus.net test@alphanet.ch echo@tu-berlin.de test@mega.bw internet@gurus.com test@netsydney.com ping@stamper.itconsult.co.uk echo@tu-chemnitz.de * LANDKODOJ Oftdemandaro pri internacia retpoŝt-alireblecoj ("The International E-mail accessibility FAQ") haveblas per retpoŝto. Sendu retpoŝton al mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu la sekvan linion en la ĈEFTEKSTON de la mesaĝo: send usenet/news.answers/mail/country-codes TTT-ejo: http://www.nsrc.org/oclb Ĉu mistifikata de la du-signaj lando-kodoj en interretaj adresoj? Sendu retpoŝton al address-codes@GetResponse.com por klarigoj * VALUTAJ KURZOJ Por ricevi la rilatojn de usona dolaro kaj aliaj monunuoj uzu la jenan adreson per Agora- aŭ www4mail-servilo: send http://cnnfn.com/markets/currencies.html * RETPOŜTON AL PAPERPOŜTO Ĉu vi devas sendi mesaĝon al Brito sen retpoŝtadreso? Do sendu ĝin al PaperMail! Plenajn informojn (angle) pri tiu pagenda servo vi ricevos skribante al info@papermail.win-uk.net * EMOCIA SUBTENO Ekzistas helpforumo por sinmortigemuloj alirebla per retpoŝto. Sendu mesaĝon al jo@samaritans.org -- vi ne bezonas specialan sintakson, estas homoj! Krome, retpoŝto al care@netservs.com respondatas per listo de centoj da rimedoj por emocia subteno en la interreto. [Noto de la tradukinto: Bedaŭrinde, la ĉi-supraj celas la anglan lingvon; sed kredeble vi trovos multajn helpemajn esperantistojn en la forumoj listigitaj en tiu ĉi dokumento, ekz-e en novaĵgrupo soc.culture.esperanto .] * OFTDEMANDARO PRI MONA SUBTENO Kompleta gvidilo pri mona subteno por pli alta edukado. Sendu malplenan retpoŝtaĵon al send-faq@finaid.org AŬ query@finaid.org * SERĈADO DE RETPOŜTADRESOJ Gvidilon por eltrovi ies retpoŝtan adreson vi ricevos sendante retpoŝtaĵon al mail-server@rtfm.mit.edu, skribante nur la sekvan linion en la ĈEFTEKSTO: send usenet/news.answers/finding-addresses * SENPAGA HEJMPAĜO PER RETPOŜTO (nur por enloĝantoj de Germanio) InetWire havigas senpagajn ne-komercajn hejmpaĝojn ampleksantaj ĝis 500KB da spaco. Faru zip-dosieron enhavantan index.htm kiel hejmpaĝo, enigu adreson kiel "http://inetw.com/home/mianomo" en la temlinion, kaj sendu la dosieron kiel ALKROĈITAĴON; la tuton sendu al attach@inetw.com. (Se via retpoŝtilo ne scipovas trakti aldonaĵojn - domaĝe por vi.) * FTP-A ALŜUTO PER RETPOŜTO La unua senpaga kaj publike uzebla FTP-servo ebligante la ALŝuton per retpoŝto havas siajn uzindikojn je http://mail2ftp.hypermart.net/ . Vi povas ankaŭ sendi la vorton "HELP" en la ĉefteksto de mesaĝo al mail2ftp@rootshell.be aŭ mail2ftp@treelife.org.ua . * STATUSO DE FTPMAIL- KAJ WEBMAIL-SERVILOJ Ĉu via ŝatata ftpmail-, agora-, aŭ GetWeb-ejo troŝarĝiĝas aŭ eĉ malfunkcias? Eltrovu sendante la ordonon "get file stats.txt" al mailserv@netservs.com * INTERRETA FILM-DATUMBAZO Multege da informoj pri filmoj, geaktoroj kaj gereĝisoroj estas en la "internet movie database". Sendu retpoŝton al movie@imdb.com kun temlinia "HELP". * HISTORIO DE INTERRETO Informoj pri la historio de la interreto inter 1950 kaj 1998 haveblas per malplena retpoŝtaĵo al timeline@hobbes.mitre.org * INTERRETA EKSKURS-BUSO Partoprenu en virtuala ekskurso en la interreton - eniĝu la interretan ekskurs-buson! Vi ricevos mesaĝeton dufoje po semajno, indikantan amuzajn kaj interesajn ejojn de la interreto. Ĝi tute senkostas, kaj vi povas aliĝi al 80.000 aliaj sendante "SUBSCRIBE TOURBUS Via Nomo" en la ĈEFTEKSTO de mesaĝo al "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM". * INTERRET-SERVIZ-PERANTOJ LAŬ POŜTKODO Por listo de interretservizperantoj proksimaj al vi, mendu http://thelist.iworld.com/areacode/XXX/ (anstataŭigante vian poŝtkodon por XXX) de agora-servilo. * TRADUKADO PER RETPOŜTO Vi nun simple povas sendi retpoŝton al alilingvano en via propra lingvo: En la "Cc:"-linio indiku kopion de la mesaĝo al la universala T-mail tradukilo. La formato de via adreso kodas la tradukadon laŭ la ŝablono Cc: -@t-mail.com Kodoj: angle (en aŭ an), france (fr), germane (ge aŭ de), itale (it), hispane (sp aŭ es), portugale (pt aŭ po); do ekz-e por traduko de la angla al la franca vi sendu al en-fr@t-mail.com * EKLERNU LA LINGVON DE RETUMISTOJ Elŝutu BABEL-on, komputilan mallongigaron kaj akronimaron. Uzu webmail-servilon por obteni la dosieron [214KB] http://www.geocities.com/ikind_babel/babel/babel.html * MEDICINAJ INFORMOJ PER RETPOŜTO Sendu malplenan retpoŝtaĵon al hnet@usa.healthnet.org por ricevi oftdemandaron listigantan ejojn kie retpoŝte haveblas primedicinaj informoj. * ĜUU ANGLAJN VORTOJN! La vort-servilo ĉe wsmith@wordsmith.org ĉiutage sendos al vi anglan vorton (``A.Word.A.Day'') kaj retpoŝte disponigas vortaron, terminaron, akronimaron kaj anagramaron. Help-dosiero haveblas sendante malplenan retpoŝtaĵon. Ankaŭ la Merriam-Webster vortaro oferas ĉiutagan vorton: por aboni sendu retpoŝton al LISTSERV@LISTSERV.WEBSTER.M-W.COM enhavantan la ordonon SUBSCRIBE MW-WOD . * HIPOTEKA/PRUNTA KALKULILO Por kalkuli la pomonatan repagon, agorae mendu la jenon: http://www.interest.com/hugh/calc/simple.cgi?amt=100000&int=8.00&yrs=30 (Ŝanĝu la valorojn de la sumo, procento, kaj jarnombro laŭbezone.) * NUMERAJ SEKVOJ Por trovi informojn pri matematikaj numeraj sekvoj (kiel ekz-e la sekvo de primoj, 2 3 5 7 11 ...), sendu retpoŝton al sequences@research.att.com ĉeftekste enhavantan ``lookup 2 3 5 7 11''. Helpo pri tiu servo haveblas ĉeftekste sendante "help" al la sama adreso. * PDF-KONVERTADO PER RETPOŜTO Vi povas ŝanĝi PDF-dokumentojn en nuran tekston aŭ HTML per retpoŝto. Por rete alireblaj dosieroj vi enigu la adreson en la ĉeftekston de mesaĝo al pdf2txt@adobe.com (por nura teksto) aŭ al pdf2html@adobe.com (por HTML). Se la dosiero troviĝas sur via propra komputilo aŭ alie ne estas publike alirebla, sendu ĝin kiel MIME-alkroĉitaĵo al unu el la ĵus menciitaj adresoj. * LUDADO PER RETPOŜTO Vi povas ludi per la PBeM-servilo; informojn vi ricevos sendante retpoŝton al pbmserv@gamerz.net kun temlinio ``help tutorial''. * RFC-OJ PER RETPOŜTO Detaloj pri obteno de RFC-oj (angle ``request for comments'', peto de komentoj [pri proponitaj retaj normoj]) per FTP aŭ retpoŝto haveblas sendante RETPOŜTON al rfc-info@ISI.EDU ĉeftekste havantan ``help: ways_to_get_rfcs''. * ``SCOUT REPORT'' ... estas semajna dissendaĵo kun anoncoj de novaj kaj interesaj interretaj rimedoj. Por aboni sendu retpoŝton al listserv@cs.wisc.edu kaj ĉeftekste skribu "Subscribe scout-report ". * FAKS-SENDADO PER RETPOŜTO La TPC.INT ``Remote Printing Experiment'' estas la praavo de perinterretaj faksad-servoj. Sendu retpoŝton sen temo sed kun "help" en la ĉefteksto al tpcfaq@info.tpc.int . Liston de landoj kaj telefonnumeroj alireblaj per tiu ĉi servo vi ricevos sendante senteman kaj malplenĉeftekstan retpoŝton al tpccover@info.tpc.int . Vi ankaŭ povas obteni la oftdemandaron pri faksado (``fax FAQ'') per retpoŝto. Sendu mesaĝon al mail-server@rtfm.mit.edu kaj skribu nur la sekvan linion en la ĈEFTEKSTO: send usenet/news.answers/internet-services/fax-faq * SENDADO DE MESAĜOJ AL ALIAJ KOMPUTILAJ RETOJ Gvidilon pri komunikado kun uloj en la diversaj retoj konsistigantaj la interreton vi obtenos per retpoŝto al mail-server@rtfm.mit.edu, enigante nur la jenan linion en la ĈEFTEKSTON de la mesaĝo: send usenet/news.answers/mail/inter-network-guide * STATLIB Sistemo por distribuado de statistika programaro, datumaroj kaj informoj per retpoŝto, FTP-o kaj la TTT-o. Por obteni indekson sendu retpoŝton al statlib@lib.stat.cmu.edu kaj ĉeftekste skribu "send index". * KURZOJ DE AKCIOJ Por ricevi la kurzon de akcio sendu la sekvan linion al agora-servilo http://finance.yahoo.com/q?d=t&s=xxxx anstataŭigante xxxx per la simbolo de la borso. * SEKVI UPS-PAKAĴOJN Vi nun povas kontroli la vojon de viaj UPS-senditaj pakaĵoj. Sendu retpoŝton al totaltrack@ups.com kaj enigu la kompletan pakaĵnumeron en aŭ temlinio aŭ ĉefteksto. * LA ORAKOLO DE NOVAĴRETO Komuna, anonima kaj humura sekvo de demandoj kaj respondoj. Pluajn informojn per retpoŝto al oracle@cs.indiana.edu . * USONA KONGRESO KAJ BLANKA DOMO Vi povas sendi retpoŝton al la usono prezidento (president@whitehouse.gov) aŭ vicprezidento (vice_president@whitehouse.gov). * ALIAJ INFORMFONTOJ PRI USONA REGISTARO: Sendu retpoŝton al mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu la sekvajn liniojn en la ĈEFTEKSTON de la mesaĝo: send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part1 send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part2 * VIRTUALA PICO! Ordonu elektronikan picon per retpoŝto. Sendu mesaĝon al pizza@ecst.csuchico.edu kun temo "pizza help" por detaloj. * KONTRAŬVIRUSA SOFTVARO F-Prot, unu el la plej gravaj PC-aj virus-kontrolaj programoj haveblas per retpoŝto. La aktualan version vi ricevos uu-kodite per retpoŝto al f-prot-update@complex.is kun ĉefteksto send-as: uue * RETPAĜOJ PER RETPOŜTO Web2mail sendos al vi viajn ŝatatajn retpaĝojn kiam ajn ili ŝanĝiĝas. Simpla abonilo troviĝas je: http://www.web2mail.com/signup.php * VORTARUMADO EN (ANGLA) WEBSTER VORTARO Por obteni difinon de (angla) vorto, sendu unu el la sekvaj linioj al agora-simila servilo: send http://www.britannica.com/dictionary?book=Dictionary&va=xxxx send www.m-w.com/cgi-bin/dictionary?book=Dictionary&va=xxxx anstataŭigante xxxx per la serĉata vorto. * PLUAJN INFORMOJN Pluajn informojn pri perretpoŝta serĉado en la TTT vi ricevos petante la sekvan dosieron de taŭga servilo: send ftp://ftp.expita.com/wsintro.faq [Noto de la tradukinto: Kelkaj interesaj adresoj por kaj pri esperanto troviĝas fine de tiu ĉi dokumento.] ĈU IO MANKAS? ------------- Tiu ĉi dosiero enhavu inter 1500 kaj 1700 liniojn da teksto, kaj estu proksimume 65KB granda. Se via dosiero estas multe malpli granda aŭ enhavas ion similan al "part 2 of 2" (``parto 2 el 2'') proksime al al komenco, tio signifias ke io mankas. Plej kredeble via retpoŝta sistemo limigas la grandon de viaj dosieroj, kaj tio malebligis ricevadon de la unua parto. Jen la solvo: Por obteni la dosieron en pluraj partoj, sendu la sekvon en ĈEFTEKSTO de mesaĝo al mail-server@rtfm.mit.edu: size 25000 send usenet/news.answers/internet-services/access-via-email La servilo tiam disigos la dosieron en partojn po 25000 bajtojn grandajn kaj sendos ilin unuope. Vi povas adapti "25000" al viaj bezonoj. KONTAKTIGI LA AŬTORON --------------------- Mi bonvenigas reagojn pri tiu ĉi gvidilo kaj povas esti kontaktigita je la sekvaj adresoj. Sendu korektojn, ideojn, proponojn kaj komentojn per retpoŝto. Mi provos enigi iajn novajn servojn en pli-postajn eldonojn de tiu ĉi gvidilo. retpoŝto: gboyd@expita.com TTT : http://www.expita.com/ -------------------------------------------------------------------------- Copyright (c) 1999-2002, Gerald E. Boyd gboyd@expita.com All rights reserved. Permission is granted to duplicate and distribute copies of this document provided the copyright notice and this permission notice are preserved on all copies. -------------------------------------------------------------------------- Terminareto: ------------ Noto de la tradukinto: Ĉe terminoj kiuj ne troviĝas en esperantaj vortaroj kaj kies etimologio estas klara en la angla mi bazigas la esperantigon sur la vortdeveno anstataŭ la elparolo; tial, ekz-e, la angla ``archie'', elparolata [arĉi] kaj devenanta de ``archive'' (arĥivo), iĝas ``arĥio'' sed ne ``arĉio''. angle esperante ----- --------- agora agorao archie arĥio BASIC bejsiko body tekstparto, ĉefteksto gofer Gofero moderator mastrumanto port porto usenet novaĵreto (ankaŭ uzatas ``uzreto'') Veronica Veroniko Kelkaj poresperantistaj kaj priesperantaj adresoj: -------------------------------------------------- DMOZ: http://dmoz.org/World/Esperanto/ FTP-ejo: ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/ Flavaj paĝoj: http://www.esperanto.net/veb/flavaj-paĝoj.html Internacia Esperanto Muzeo: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/esp_li.htm Komputado: http://www.peco.yucom.be/users/176/PetCoppens2/ekc/espreto.html Linukso: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html http://www.li18nux.org/indexeo.html http://www.iro.umontreal.ca/contrib/po/HTML/team-eo.html Literaturo: http://www.best.com/%7Edonh/Esperanto/Literaturo/literaturo.html Organizoj: http://www.webcom.com/%7Edonh/eaccess/eaccess.organizations.html Plena manlibro de esperanta gramatiko: http://purl.oclc.org/NET/pmeg Plurlingvaj informoj pri Esperanto: http://www.esperanto.net/ Radio: http://www.osiek.org/aera/index.html Vortaroj: ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/word-lists.dir/ http://www.rano.demon.co.uk/vortaroj.html http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/ ________________________________________________________________ La aktuala versio de tiu ĉi traduko de la oftdemandaro pri retaliro per retpoŝto ĉiam troviĝas ĉe: http://purl.oclc.org/NET/a-reiner/esperanto/accmail/ ________________________________________________________________Fino.