La sekva teksto estas fundamente kodita.
Aliaj versioj haveblas per .
================================================================
Noto de la mastrumantoj de la dissendolisto "ACCMAIL".
Chi tiu dosiero estas traduko de la lasta versio de la oftademandaro
pri retaliro per retposhto ("ACCMAIL FAQ") de Gerry Boyd. Kelkaj
informoj estas malaktualaj; precipe tio koncernas chiujn uzojn de
"expita.com". S-ro Boyd rezignis chian respondecon pri la teksto
auguste 2003 kaj mortis intertempe (http://help-net.unl.edu/GEB.html;
angle). Sekve vi nepre ne sendu retposhton al lia retposhta adreso che
expita.com, kaj vi ne atendu trovi ghisdatajn informojn per la
expita.com-servilo. Nova versio de la oftademandaro preparatas.
Aktualaj informoj pri retaliro per retposhto haveblas per abono al la
retposhta dissendolisto "ACCMAIL": bv-u sendi retposhton al
listserv@listserv.aol.com kun la indiko "SUBSCRIBE ACCMAIL via nomo"
(skribu vian propran nomon anstatau "via nomo") en la chefteksto.
[Noto de la tradukinto: Tamen la ACCMAIL-listo estas anglalingva
forumo.]
================================================================
Jen sekvos esperantlingva traduko de la oftaj demandoj (angle ``FAQ'')
pri:
,----
| Aliro al la interreto pere de retposhto
| Gvidilo al uzado de la reto sen konstanta aliro
`----
La traduko estas kopirajto (c) 2002 de Albert Reiner.
Kelkajn terminojn kiujn mi uzis vi trovas je la fino de tiu chi
dosiero; se vi havas sugestojn, kritikon ktp. koncerne la tradukon,
bv-u sendi mesaghon al .
Bv-u noti ankau ke ekzistas malnova traduko de versio 5.34 de tiu chi
oftdemandaro fare de Martin Weichert je
.
Ankau notu ke mi ne tradukis la nomojn de la partoj de retposhtchapo char
la protokolo postulas la anglajn nomojn; aliflanke povas esti ke via
retposhtilo montras ilin alie: en la kampo "To:" ("Al:") vi skribu la
adreson de la adresata servilo, kaj "Subject:" ("Temo:") indikas la
temlinion de la mesagho. La parto, kie oni kutime skribas la tekston de
la mesagho nomighas tekstparto au chefteksto (angle: "body") de la
mesagho. Serviloj kutime serchas ordonojn au en la temlinio au en la
tekstparto.
Fine de la dosiero trovighas malgranda terminareto kaj listo de
adresoj interesaj specife por esperantistoj; aliaj tiaj adresoj kaj
indikoj trovighas ene de la teksto (``[Noto de la tradukinto: ...]'').
<-------------------------------------------------------------------------->
Versio 10.2:
+--------------------------------------------------+
| Accessing The Internet By E-mail |
| Guide to Offline Internet Access |
| Version 10.2 - April 04, 2002 |
+--------------------------------------------------+
Copyright (c) 1999-2002, Gerald E. Boyd
gboyd@expita.com
All rights reserved. Permission is granted to duplicate and
distribute copies of this document provided the copyright
notice and this permission notice are preserved on all copies.
Historieto
----------
``Accessing The Internet By E-mail'' (``Aliro al la interreto pere de
retposhto''), unue nomita ``Doctor Bob's Guide to Offline Internet
Access'' (``Gvidilo al uzado de la reto sen konstanta aliro fare de
D-ro Bob'') estis komencita en 1994 kaj inventita de la granda
retumisto Bob Rankin. Li daurigis ghin dum ch. 5 jaroj; poste
evidentighis ke li ne trovos sufichan tempon por tio pro aliaj okupoj
(la ``Interreta chicheronad-autobuso'', verkado, ktp.), kaj li
transdonis ghian subtenon al mi en Januaro de 1999.
Oktobre de 1997 mi transprenis la mastrumadon de la ACCMAIL
dissendolisto (kiu uzatas por pliprofundigi la ideojn chi tie
traktotajn) kaj komencis retpaghon bazitan pri tiu chi oftdemandaro. Mi
supozas ke mi prezentighis al li kiel logika transprenonto de la
oftdemandaro. Hmmm!
Do jen...
Kiel aliri interretajn servojn per retposhto
-------------------------------------------
Se vi ne havas rektan aliron al la interreto, vi ne estas sola. Multaj
el la landoj de la mondo havas nur retposhtan aliron al la tut-tera
retaro.
Sed se tio shajnas limiga, legu plu: vi povas uzi preskau chiun
interretan ilon nur per retposhto. Eble vi audis pri FTP, Gopher,
Jughead, Usenet, Finger, Whois, Nslookup, Traceroute, kaj la tut-tera
teksajho kaj vi kredis, ke vi ne povos uzi ilin manke de konstanta kaj
rekta konekto al la reto - sed ne tiel staras la afero. Vi povas uzi
simplajn retposhtajn ordonojn por fari chion chi kaj multe pli. Kaj ech se
vi ja havas plenan interretaliron, uzado de retposhtaj metodoj povas
shpari kaj tempon kaj monon - vi nur bezonas la kapablon sendi mesaghon
al iu interreta adreso.
Mi invitas vin unue legi la tutan dosieron kaj poste provi la metodojn
priskribatajn. Tiel vi ricevos pli vastan komprenon de kaj la
informfontoj haveblaj kaj la iloj por uzi ilin, kaj vi trovos la plej
konvenajn metodojn por trovi la informon kiun vi serchas.
Lastatempaj shanghoj de tiu chi teksto
-----------------------------------
10.2 web2mail abonadreso shanghita, alia TTT-ejo por
interret-servizperantoj per retposhto, Webster-vortaro serch-adreso
shanghita, aldono de PDF-traktado per retposhto,
wwwfmail_pro@wwwfetch.com NE PLU FUNKCIAS, shanghita adreso por
jiscmail, translate@leo.org (german-angla tradukado) NE PLU FUNKCIAS,
mailandnews.com NE PLU FUNKCIAS (28Feb02), query@ncbi.nlm.nih.gov NE
PLU FUNKCIAS (15Apr02), revizitaj retposhtaj help-adresoj por
per-retposhta FTP-alshuto, Geocities spegulo NE PLU FUNKCIAS
10.1 finger revizita; coke@cs.cmu.edu kaj copi@oddjob.uchicago.edu NE PLU
FUNKCIAS, GAMES BY EMAIL revizita, win@yoyo.com NE PLU FUNKCIAS,
NUMBER SEQUENCES aldonita. MICROSOFT KNOWLEDGE BASE ne plu funkcias
retposhte (Mar01), mail2news@zedz.net nun estas mail2news@dizum.com,
GENE SPLICING AND SEQUENCE ANALYSIS pere de grail@ornl.gov NE PLU
FUNKCIAS, BABEL instrukcioj revizitaj, grabpage.com nun estas
grabpage.org
Kiel trovi la plej freshan version
---------------------------------
Tiu chi teksto haveblas de kelkaj automataj retposhtserviloj. Por obteni
la plej freshan ANGLAN version, sendu retposhtmesaghon al unu el la
sekvaj adresoj:
To: mail-server@rtfm.mit.edu (Usono, Kanado kaj Sudameriko)
Skribu nur tion en la TEKSTPARTON de la mesagho:
send usenet/news.answers/internet-services/access-via-email
To: jiscmail@jiscmail.ac.uk (Europo, Azio ktp.)
Skribu nur tion en la TEKSTPARTON de la mesagho:
get lis-iis\e-access-inet.txt
Vi ankau povas uzi automat-respondan adreson: Sendu malplenan mesaghon
al
To: accmail-faq@expita.com
Vi ankau povas trovi tiun chi dosieron per anonima FTP che unu el la
sekvaj adresoj:
Servilo: rtfm.mit.edu
get pub/usenet/news.answers/internet-services/access-via-email
Servilo: ftp.mailbase.ac.uk
get pub/lists/lis-iis/files/e-access-inet.txt
au pere de la TTT en HTML-formato che
http://www.faqs.org/faqs/internet-services/access-via-email/
Multo el la materialo de tiu chi oftdemandaro pritraktighas pli detale
en la sekvaj TTT-paghoj:
http://www.expita.com/howto1.html
http://www.expita.com/howto2.html
http://www.expita.com/howto3.html
Antau ol skribi...
------------------
Bv-u konvinkighi, ke vi havas la plej freshan version de tiu chi gvidilo
antau ol sendi al la autoro demandojn au aldonojn. Ne tro rapide
rezignu pri la pli sharghitaj retposhtserviloj, kaj se vi ricevas
erarmesaghon reprovu je alia parto de la tago. Se vi volas esti
informata pri la lastaj shanghoj kaj anoncoj, bv-u sendi sekvan
ordonon
SUBSCRIBE ACCMAIL Antaunomo Familinomo
en la tekstparto de mesagho al "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM". Fakte, la
AccMail-retposhtlisto estas konvena forumo por iaj ajn demandoj kiujn
vi havas pri tiu chi gvidilo. Kredeble vi pli rapide ricevos respondon
de la listabonantoj, char la autoro de tiu chi oftdemandaro ricevas
kelkcent mesaghojn chiun tagon!
[Noto de la tradukinto: la AccMail-dissendolisto estas nur-angla forumo.]
Aliaj tradukoj de tiu chi dokumento
----------------------------------
Kelkaj legantoj alprenis la taskon traduki chi tiun tekston en lingvojn
aliajn ol la angla. Bv-u kontaktigi la autoron se vi volas helpi kun
la traduko en ankorau alian lingvon. La sekva listo montras la nunan
staton de la tradukado. Por obteni iun el la pretaj tekstoj, sendu
retposhton al la automata respondilo je
To: accmail.xx@expita.com
("xx" estas la lingvokodo lau la suba tabelo)
NOTO: Chiuj tradukoj antau la versio 8-a tro malaktualighis kaj sekve
ne plu haveblas.
Traduko Dosiernomo Traduko Dosiernomo
----------------------- ---------- ----------------------- ----------
China GB (8-a eld.) accmail.gb Italia (8-a eld.) accmail.it
Farsi (8-a eld.) accmail.ir Nederlanda (8-a eld.) accmail.nl
Germana (9-a eld.) accmail.de Rumana (8-a eld.) accmail.ro
Hispana (8-a eld.) accmail.sp Rusa (10-a eld.) accmail.ru
Hungara (10-a eld.) accmail.hu Sveda (9-a eld.) accmail.se
Indoneza (8-a eld.) accmail.id Urdua (8-a eld.) accmail.pk
NOTO: La ordono DEVAS esti en la retposhta ADRESO!
[Noto de la tradukinto: La esperantlingva versio haveblas ankau de
.]
Agnoskoj
--------
Tiu chi oftdemandaro daure pligrandighas kaj plibonighas pro la chiutaga
alfluo de komentoj kaj demandoj kiujn la autoro ricevadas. La sekvaj
personoj chi tie estas agnoskataj pro ilia laboro en traduko de la
oftdemandaro al aliaj lingvoj. (Se mi fogesis iun, bv-u informi min
kaj mi volonte aldonos la nomon.)
Bulgara - Kolcho Kovachev Kroata - Nikola Borojevic
Chehha - Martin Slunecko Kroata - Zvonko Springer
China (Big5) - Ju-En Teng Litova - Darius Matuliauskas
China (GB) - Li Ying Nederlanda - Berry Van Hombeeck
Dana - Christian Schou Norwega - Vidar Sarvik
Esperanto - Martin Weichert Pola - Ewa Poskrobko
Farsi - Mansour Dehestani Monfared Pola - Krzysztof Buniewicz
Farsi - Zahra Sheik Portugala - Joao Neves
Finna - Paavo Juntunen Romana - Mihai Jalobeanu
Franca - Pierre Couillard Rusa - Sergey Ivanov
Germana - Marc Loehrwald Serba - Brankica Kranjac
Greka - Grigoris Miliaresis Serba - Ivan Stamenkovic
Hebrea - Ron Barak Slovaka - Stanislav Ponca
Hispana - Bellanet Org Somala - Yassin Ismail Ali
Hungara - Lajos Toldy Sveda - Staffan S`alve
Indoneza - Yohanes Nugroho Thaja - Boonyakiat Saengwan
Itala - cromatis@ecn.org Ukrajna - Dmitry V. Bisikalo
Japana - Komatsu Toshiki Urdua - M. Shahid Khaki
Katalana - Ricard Forner
Mallonga rimarko: ``Kio estas la interreto?''
---------------------------------------------
Se vi emas preterlasi antaurimarkojn kaj tuj volas komenci, vi venis
al la ghusta loko. Mi ne enuigos vin per detaloj. Male, mi nur oferos
al vi mian simplan kaj koncizan difinon de la interreto, kaj mi
invitas vin pluserchi kiam vi havos pli da sperto pri uzado de la
utilajhoj chi tie priskribataj.
INTERRETO: tut-tera kolekto de komputilaj retoj kiu ligas registarajn,
armeajn, edukajn kaj komercajn instituciojn sed ankau privatulojn al
vasta nombro de komputilaj servoj, rimedoj, datenoj kaj informoj. Aro
de retaj konvencioj kaj komunaj utilajhoj estas uzataj por prezenti la
interreton kiel unueca retego kvankam la ligitaj komputiloj uzas
multajn diversajn specojn de hardvaro kaj softvaro.
La ludreguloj
-------------
Tiu chi teksto servu kaj kiel lernilo kaj kiel praktika gvidilo; sekve
enestas multege da ordonoj kaj interretaj adresoj. Vi vidos ke tiuj
estas enshovitaj per kelkaj spacoj - ne kopiu tiujn spacsignojn se vi
mem provas la ordonojn!
Vi ankau vidos ajhojn kiel "" au "" en tiu chi
oftemandaro. Tiuj anstatauigendas per senchavaj valoroj. Escepte se
la instrukcioj eksplicite postulas tion, nepre NE uzu la citilojn au
krampojn.
Plej ofte la retposhtserviloj komprenas nur malgrandan ordonaron, kaj ili
fervore postulas ke vi ne uzu aliajn. Do enigu NUR la montritajn ordonojn
en la temlinion au la tekstparton de via mesagho kaj forigu aliajn aferojn
kiel ekz-e vian ``subskribon'' ktp.
Kutime vi povas ellasi au la temon au la tekston de la mesagho. Se via
retposhtprogramo postulas ke nek temo nek teksto estu blankaj, vi povas
tajpi ``XYZZY'' au ion alian sencmankan.
Krome, vi devas certigi ke vi havas unu blankan linion inter la chapo
de la mesagho (kiu entenas la temlinion kaj la adresojn ktp.) kaj ghia
tekstparto. Kaj vi devas atenti pri majuskleco kaj minuskleco en la
nomoj de dosieroj kaj dosierujoj, char tiuj preskau chiam gravas.
*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*
GRAVA RIMARKO: La retposhtserviloj en tiu chi gvidilo plej ofte estas
prizorgataj de grandanimaj volontuloj che firmaoj au universitatoj. Se
vi misuzas (au trouzas) la servilojn, eble ili estos malfunkciigitaj
por chiam. Fakte tio okazis kun kelkaj el la retposhtserviloj antau
nelonge, do uzu ilin respondece.
Se vi havas rektan aliron al la interreto, lasu la retposhtservilojn al
tiuj malplibonshancaj. Provu limigi viajn datentransigojn al unu
megabajto tage. Ne inundu la servilojn per multaj mendoj samtempe.
*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*
FTP PER RETPOShTO
----------------
FTP estas mallongigo por ``file transfer protocol'',
t.e. ``dosiertransiga protokolo''; ghi estas alirilo por dosieroj kiuj
trovighas en foraj komputilsistemoj (FTP-ejoj). Dosieroj en FTP-ejoj
kutime estas organizitaj en arbar-simila strukturo de dosierujoj, chiu
el kiuj rilatas al aparta temo.
Vizitante FTP-ejon per rekta konekto oni indikus ghian adreson,
konektighus kun uzantnomo kaj pasvorto, serchus la celitan dosierujon
kaj elektus kelkajn dosierojn por elshuto al la propra komputilo.
Uzado de FTP per retposhto ege similas, kun la escepto ke la celata ejo
estas alirita per speciala ``ftpmail'' servilo kiu aliras la celatan
FTP-ejon kaj retposhte sendas la indikitajn dosierojn al vi, lau la
ordonoj kiujn vi sendis al ghi en via retposhtajho.
Uzado de FTP per retposhto ech povas esti konvena por tiuj, kiuj ja
havas plenan aliron al la interreto, char kelkaj popularaj FTP-ejoj ege
sharghighas kaj respondas nur malrapide. Tial ofte estas bona ideo uzi
retposhton por shpari tempon kaj retalirkostojn.
Por uzi FTP-on per retposhto vi unuavice bezonas liston de FTP-ejoj,
t.e. liston de la adresoj de la foraj komputilaj sistemoj kiuj
disponigas dosierojn por anonima elshuto; chi tie, ``anonimeco''
signifas ke vi ne bezonas propran uzantnomon kaj pasvorton che la alia
komputilo.
Ekzistas kelkaj popularaj FTP-ejoj kiujn vi trovos sube en tiu chi
gvidilo, sed vi ankau povas ricevi longegan liston de multegaj
anonimaj FTP-ejoj sendante reposhton al la adreso
mail-server@rtfm.mit.edu
kun la sekvaj linioj en la TEKSTPARTO de la poshtajho:
send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part1
... (21 similaj linioj) ...
send usenet/news.answers/ftp-list/sitelist/part23
Poste vi (retposhte) ricevos 23 dosierojn enhavantan la tutan ``FTP
Site List'' (FTP-ejaro). Notu ke chiu el ili havas proks. 60K, do la
tuta listo havos pli ol megabajton! Tiuj dosieroj ne estis
ghisdatigitaj post novembro 1997 sed ili daure estas valora informfonto
pri FTP-ejoj chie en la mondo.
Alia dosiero kiun eble vi volas ricevi estas la (anglalingva) ``FTP
Frequently Asked Questions'' (``FTP-oftdemandaro''), kiu enhavas multe
da pluaj informoj pri la uzado de FTP; tiaokaze aldonu al via mesagho
ankau la linion:
send usenet/news.answers/ftp-list/faq
Poste vi ricevos la FTP-ejaron kaj vi vidos dekojn da eroj montrantaj
la nomon de la ejo, ghian (geografian) lokon, kaj la specojn de la dosieroj
haveblaj tie, ekz-e:
Site : ftp.cs.wisc.edu
Country: USA
GMT : -6
Date : 23-Jul-95
Source : mail
Alias : fyvie.cs.wisc.edu
Admin : ftp@cs.wisc.edu
Organ : University of Wisconsin, Madison, Wisconsin, CS dept.
Server :
System : Unix
URL : ftp://ftp.cs.wisc.edu/
Comment: server can (de)compress, tar files and directories; RoadMap
contains list of directories; files from shorty.cs.wisc.edu
Files : 007; afs-tools; AIX; Approximation Theory; bolo; CDIFF;
computer-vision; condor; connectivity table; coral; Exodus; galileo;
ghost; goodman; HP; list-archives; machine learning; markhill;
math prog; mcplib; Novell; par-distr-sys; paradise; shore; sohi;
spim; spimsal; swartz; tech-reports; Ultimate Frisbee files; UW;
warts; wisc; wwt; X; xunet
[Noto de la tradukinto: Plej gravas la jenaj kampoj: ``Site'' = ejo;
``Country`` = lando; URL = adreso (enhavas la nomon de la protokolo,
t.e. ``ftp://'').]
Se vi trovas interesan FTP-ejon en la listo, sendu retposhtajhon al unu el
la sekvaj ftpmail-serviloj:
ftpmail@academ.com (Usono)
ftpmail@btoy1.rochester.ny.us (Usono)
ftpmail@cnd.caravan.ru (Rusujo) - MALRAPIDA
ftpmail@dna.affrc.go.jp (Japanio)
ftpmail@ftp.sunet.se (Svedio)
ftpmail@ftp.uni-stuttgart.de (Germanio)
ftpmail@gu.net (Ukrajno)
ftpmail@ml.imasy.or.jp (Japanio)
ftpmail@mail.iif.hu (Hungario)
ftpmail@mercure.umh.ac.be (Belgio)
ftpmail@uar.net (Ukrajno)
Noto: Ekzistas ankau aliaj malghenerale uzeblaj ftpmail-serviloj
listigitaj che
http://www.expita.com/servers.html
Vidu sube che ``TUT-TERA TEKSAJhO (TTT) PER RETPOShTO'' por
manieroj obteni tiujn dosierojn.
Vere ne gravas kiun el la supre menciitaj serviloj vi uzas, sed
servilo geografie pli proksima al vi ofte respondos pli rapide. (Bv-u
NE uzi la unuan el la listo nur pro la fakto ke ghi estas la unua en la
listo!) - En la tekstparto de la mesagho vi skribu la sekvajn liniojn:
open
dir
quit
La respondo havigos al vi liston de la dosieroj (kaj dosierujoj) en la
plej supra dosierujo che la indikita ejo. Vidu la suban ekzemplon obtenitan
per uzado de "ftp.simtel.net" kiel .
+---------------------------------------------------------------------+
total 20
drwxr-xr-x 9 root sys 1024 Oct 29 1999 .
drwxr-xr-x 9 root sys 1024 Oct 29 1999 ..
-rw-r--r-- 1 root sys 1431 Oct 18 1999 .welcome
-rw-r--r-- 1 root sys 731 Oct 26 1995 README.mirroring
d--x--x--x 2 root sys 96 Oct 27 1999 bin
d--x--x--x 2 root sys 96 Oct 27 1999 etc
drwxr-xr-x 5 root other 8192 Nov 10 1999 mir01
drwxr-xr-x 8 root other 8192 Jul 27 1999 mir02
drwxr-xr-x 5 root other 8192 Jul 27 1999 mir03
drwxr-xr-x 6 root other 8192 Jul 29 1999 mir04
drwxr-xr-x 3 root users 1024 Oct 27 1999 pub
+---------------------------------------------------------------------+
En la sekva retposhtajho vi povas shanghi al alia dosierujo enigante (ekz-e)
la linion
cd pub (se "cd" ne funkcias, provu "chdir")
antau la "dir"-ordono. ("cd" au "chdir" estas mallonge por "change
directory" ("shanghu dosierujon"), kaj "pub" ofte estas komuna dosierujo
alirebla por iu ajn, do kutime tio estas bona elirpunkto.) - Se
finfine vi eltrovis la nomon de la elshutenda dosiero, en la sekva
retposhtajho vi uzu:
get
anstatau la "dir"-ordono. Se la celita dosiero estas simpla teksto,
tio jam sufichos. Se temas pri binara dosiero (ekz-e ruligebla programo,
malgrandigita dosiero, ktp.) vi devas ankau enshovi la ordonon
binary
antau la "get"-ordono.
[Noto de la tradukinto: dosiero estu traktata kiel binara se ghi
enhavas bajtojn kies plejvalora bito estas 1; inter tiuj trovighas
ankau la Esperantaj supersignoj se ili estas koditaj lau ISO-8859-3
(ISO-Latin-3) au Unikodo. Aliflanke, la klasika (Zamenhofa)
h-konvencio kaj la komputile pli ofte uzata x-skribmaniero ne havas
tiun problemon, do la koncernaj dosieroj povas esti elshutataj sen la
"binary"-ordono.]
Sugesto: Multaj dosierujoj che FTP-ejoj enhavas dosieron nomatan
00-index.txt, README (LEGUMIN), au simile, kiu enhavas priskribon de
la dosieroj tie troveblaj. Se vi ankorau serchas la ghustan dosiernomon
kaj "dir" montras iun el tiuj dosiernomoj, "get"-u tiun chi dosieron
por shpari iom da tempo.
Nu, ni obtenu la tekston de la "Magna Carta". Jen la mesagho sendenda
al iu ftpmail-servilo:
open wiretap.area.com (nomo de la FTP-ejo)
chdir /Gov/World/ (dosierujo enhavanta la tekston)
get magna.txt (tekstdosiero)
quit (fino de la konekto)
Kaj jen la ordonoj por obteni la dosieron "bubble.zip" de la "Simtel
Software Repository" ("Simtel Softvar-Arhhivo") menciita supre:
open ftp.simtel.net (kopioj trovighas ankau che aliaj ejoj)
cd pub/simtelnet/msdos/disasm/
binary (char ZIP-dosieroj estas binaraj)
get bubble.zip
quit
Aliaj vizitindaj FTP-ejoj listighas sube. (Uzu la ejnomojn por la
"open"-ordono, kaj la dosierujnomon por la "cd"- au "chdir"-ordono,
kiel en la antauaj ekzemploj.)
rtfm.mit.edu ekz-e pub/usenet/news.answers por anglaj informoj
pri novajhreto (angle Usenet, ankau Uzreto)
ftp.simtel.net ekz-e pub/simtelnet - grandega softvararhhivo por
DOS-o kaj Vindozo
gatekeeper.dec.com ekz-e pub/recipes por kuirreceptoj
[Noto de la tradukinto: Por Esperantistoj gravas la listo de Don
Harlow che .
Tio estas TTT-ejo, do uzu la metodojn de la sekva chapitro por obteni
ghin. - Ankorau ekzistas , sed
laudire ghi baldau translokighos al alia adreso.]
Memoru ke vi ne simple povas sendi retposhton al ftpmail@, sed vi devas sendi la "open "-ordonon al unu el la
konataj ftpmail-serviloj.
Notoj:
- Ftpmail-serviloj ofte tre sharghighas, do eble via respondo alvenos nur
post kelkaj minutoj, horoj, au ech tagoj.
- Grandaj dosieroj povas esti partigitaj en malpli grandajn partojn
kaj esti sendataj al vi en pluraj mesaghoj. Vi povas kontroli tion (kaj
ankau indiki aliajn retposhtadresojn por la respondoj) per specialaj
ordonoj.
- Ne chiuj serviloj komprenas la saman ordonaron - sendu la
"help"-ordonon por eltrovi la funkciadon de la ftpmail-servilo kiun vi
uzadas.
- Kelkaj ftpmail-serviloj havas lokajn arhhivojn. Vi povas uzu tiujn ne
indikante ejon en la "open"-ordono. Uzante lokajn arhhivojn viaj petoj
estos traktitaj pli rapide, t.e. antau chiuj ne-lokaj petoj.
Se la dosiero ricevita aspektas simile al la sekvo (la vorto "begin"
kun numero kaj la dosiernomo sur unu linio, kaj po 61 signoj en la
sekvaj linioj) kredeble temas pri binara dosiero sendita
uu-kodite. (Tio estas necesa por sekure transigi binarajn dosierojn
per retposhto.)
begin 666 answer2.zip
M4$L#!`H`!@`.`/6H?18.$-Z$F@P```@?```,````5$5,25@S,34N5%A480I[
M!P8;!KL,2P,)!PL).PD'%@.(!@4.!P8%-@.6%PL*!@@*.P4.%00.%P4*.`4.
Vi devos trovi version de la programo "uudecode" por via
mastrumsistemo (DOS-o, Vindozo, OS/2, Unikso, Mac ktp.) por restarigi
la dosieron. Kredeble vi jam havas tian programon che via komputilo
au che via interret-peranto; se ne, vi povas uzi la metodojn de la sekva
parto por serchi en FTP-ejoj por la programo.
ARHhIO PER RETPOShTO
------------------
Ni supozu ke vi konas la dosiernomon sed vi tute ne scias che kiu
FTP-ejo ghi trovighas. Au eble vi interesighas pri la per-FTP-a havebleco
de dosieroj konformaj al iuj kriterioj. Tiam Arhhio estas la ilo por
eltrovi tion.
Arhhiserviloj similas grandegan datumbazon de chiuj anonimaj FTP-ejoj de
la mondo, kaj ili ebligas al vi trovi la ejon kaj / au nomon de la
dosiero. Kaj uzo de Arhhio per retposhto povas esti konvena char kelkaj
Arhhio-serchoj bezonas MULTEGE da tempo por finighi.
Por uzi Arhhion per retposhto, simple sendu mesaghon al la adreso:
archie@archie.icm.edu.pl (Pollando)
Por ricevi detalan helpon pri retposhta uzo de Arhhio, skribu
help
en la temlinio de la mesagho kaj eksendu ghin. Vi ricevos retposhtajhon
(angle) klarigante la arhhiajn servojn. Se vi emas simple ``fari ghin'',
skribu la ordonon
find
en la ChEFTEKSTON (ne en la temlinion) de la mesagho, kun la nomo de la
dosiero anstatau "". Tio serchas dosierojn kiuj nomighas
ekzakte kiel vi skribis. Se vi volas trovi dosierojn enhavantajn la
skribitajhon kiel parto ie en la dosiernomo, enigu la linion
set search sub
antau la "find"-ordono. Jen kelkaj aliaj konvenaj arhhi-ordonoj:
set maxhits 20 (limigu la nombron de la montritaj dosieroj,
defaulto estas 100)
set match_domain usa (limigu montron al FTP-ejoj en usono)
set output_format terse (montru dense)
Kiam vi ricevas la rezultojn de via Arhhi-demando, tio enhavos la
nomojn de kelkaj ejoj che kiuj la celata dosiero trovighas. Uzu unu el
tiuj chi ej-nomoj kaj la dosierujo/dosiernomo-kombinon montritan por la
sekvonta FTP-peto.
Nun vi lernis sufiche por trovi la UUDECODE-ilon antaue menciitan. Ni
sendu retposhton al archie@archie.icm.edu.pl kaj enigu la sekvajn
liniojn en la mesaghon:
set search sub (ni konas nur parton de la dosiernomo)
find uudecode ("uudecode" devas esti parto de la dosiernomo)
Noto: Vi serchas la program-tekston de uudecode, ne la ruleblan
programon: tiu ja estas binara dosiero kaj venus al vi uu-kodite. La
rezulto de via arhhi-peto enhavos multajn informerojn similajn al:
Host sunsite.cnlab-switch.ch (195.176.255.9)
Last updated 14:30 14 Dec 1999
Location: /mirror/NetBSD/NetBSD-release/src/usr.bin/uudecode
FILE -rw-rw-r-- 5832 02:00 23 Mar 1999 uudecode.c
Host helka.iif.hu (193.225.12.48)
Last updated 14:30 16 Dec 1999
Location: /pub/mirror_hosts/ftp.simtel.net/pub/simtelnet/msdos/00_start
FILE -rw-r--r-- 5567 02:00 23 Feb 1999 uudecode.bas
FILE -rw-r--r-- 5349 02:00 23 Feb 1999 uudecode.c
Nun vi povas uzi ftpmail-servilon por peti "uudecode.bas" (se vi
disponas pri Bejsiko) or "uudecode.c" (se vi havas C-tradukilon).
SPECIALA NOTO: Por uzantoj de la DOS-mastrumsistemo ekzistas RULEBLA
ASKIA versio de UUDECODE.COM. Tio estas malofta escepto de la regulo
lau kiu rulebla dosiero devas esti kodita por sendifekte
transsendighi. Vi povas ricevi ghin per retposhto kaj ruli ghin kiel ghi
estas. Por obteni kopion, sendu retposhton
To: gboyd@expita.com
Subject: send uudecode.com (devas esti minuskle).
Aldonajn informojn pri uzado de uudecode vi ricevos sendante retposhton
To: gboyd@expita.com
Subject: send uudecode.how (devas esti minuskle).
FTP-SERChO PER RETPOShTO
----------------------
Arhhi-serviloj povas esti rigardataj datumbazoj de chiuj anonime-uzeblaj
FTP-ejoj de la mondo, tiel ebligante al vi trovi la ejon kaj/au nomon
de celita dosiero. Tiun chi funkcion nun alprenis FTP-serchilo en la TTT.
Por uzi FTP-serchon per retposhto, simple sendu retmesaghon al unu el la
webmail-serviloj (kp. la TTT-sekcion); en la ChEFTEKSTO trovighu:
send http://ftpsearch.lycos.com/cgi-bin/search?form=lycosnet\
&query=[dosiernomo au kapvorto]&filetype=All+files
Nun vi lernis sufiche por trovi la UUDECODE-ilon antaue
menciatan. Anstatauigu [dosiernomo au kapvorto] per "uudecode.bas" por
trovi la Bejsikan programtekston, do via retposhta peto aspektas jene:
send http://ftpsearch.lycos.com/cgi-bin/search?form=lycosnet\
&query=uudecode.bas&filetype=All+files
NOTO: Vi serchas la Bejsikan programtekston de uudecode sed ne la
ruleblan version, char tiu chi lasta ja estas binara dosiero kaj alvenus
uu-enkodite. La rezulto de via FTP-peto enhavos multe de informoj kiel:
2 /.2/simtelnet/msdos/00_start/uudecode.bas
5.4K - 1996 Feb 24 00:00
FTP Site: ftp.cdrom.com
3 /.3/msdos/00_start/uudecode.bas
5.4K - 1996 Feb 24 00:00
FTP Site: ftp.eunet.cz
4 /.4/cpm/starter-kit/uudecode.bas
1.9K - 1986 Oct 11 00:32
FTP Site: ftp.southcom.com.au
Nun vi povas uzi ftpmail-servilon por peti "uudecode.bas" (se vi havas
Bejsikon) de la servilo ftp.cdrom.com au de unu el la aliaj.
GOFERO PER RETPOShTO
-------------------
Gofero [angle, ``gopher'' estas homofono de ``go for'', kio signifas
``serchu je''] estas ilo por esplori la interreton, kaj ghi ebligas
trovi ion se vi jam scias, kion vi celas, sed ne, kie ghi
trovighas. Gofer-sistemoj bazighas sur menuoj kaj havigas al la uzanto
konvenan facadon por interretaj rimedoj, serchoj, kaj la elshuto de
informoj.
Vizitante goferejon per konstanta interretkonekto oni donus la nomon
de la ejo, foliumadus en hierarhhio de menuoj gvidantaj al la
deziratajho, kaj poste au legus au elshutus al sia hejma sistemo la
informojn.
Uzante Goferon per retposhto tre similas, escepte tion ke la celata ejo
estas alirata per specifa "gophermail" servilo kiu goferumas al la
goferejo por vi kaj resendas la elektitan menuon, sub-menuon au
dosieron lau viaj retposhtaj ordonoj.
NOTO: La lastajn jarojn, Gofero malplipopularighis kaj la plej multaj
el la gophermail-serviloj ne plu funkcias. Sed ankorau trovighas
sufiche multe da informo sur gofer-serviloj, kaj kelkaj
funkciantaj gophermail-serviloj.
Kvankam ne chiu listigitajho alireblos per "gophermail", vi tamen trovos
multajn interesajn erojn per tiu chi tehhniko. Nu, ni sendu retposhtajhon
al unu el la sekvaj:
gopher@dna.affrc.go.jp Japanio
gopher@ncc.go.jp Japanio
Vi ankau povas doni la adreson de konata goferejo en la temlinio por
ricevi la chefmenuon de tiu ejo.
gopher.tc.umn.edu (adreso de gofersistemo)
Ni audacu kaj preteriru la HELP-ajhojn nun. Sendu noton al unu el la
gophermail-serviloj kaj indiku:
Subject: gopher.tc.umn.edu
Vi ricevos respondon de la servilo similan al la sekva teksto:
+--------------------------------------------------------------------+
This is response to your request with Subject: gopher.tc.umn.edu
Mail this file back to gopher with an X before the menu items that
you want. If you don't mark any items, gopher will send all of them.
1. Information About Gopher/
2. Computer Information/
3. Discussion Groups/
4. Fun & Games/
5. Internet file server (ftp) sites/
6. Libraries/
7. News/
8. Other Gopher and Information Servers/
9. Phone Books/
10. Search Gopherspace with Veronica-2 /
11. Search lots of places at the University of Minnesota > (Send keywords in Subject:)
12. University of Minnesota Campus Information/
You may edit the following two numbers to set the maximum sizes after
which GopherMail should send output as multiple e-mail messages:
Split=64K bytes/message <- For text, bin, HQX messages (0 = No split)
Menu=100 items/message <- For menus and query responses (0 = No split)
#
Name=Information About Gopher
Numb=1
Type=1
Port=70
Path=1/Information About Gopher
Host=gopher.tc.umn.edu
#
# ... (62 linioj mankas) ...
#
Name=Search Gopherspace with Veronica-2
Numb=10
Type=1
Port=70
Path=/v2
Host=gopher.ptloma.edu
#
Name=Search lots of places at the University of Minnesota
Numb=11
Type=7
Port=70
Path=mindex:/lotsoplaces
Host=spinaltap.micro.umn.edu
#
Name=University of Minnesota Campus Information
Numb=12
Type=1
Port=70
Path=1/uofm
Host=gopher.tc.umn.edu
+--------------------------------------------------------------------+
Por elekti kelkajn erojn en la supra menuo vi nur resendu la tutan
tekston de la mesagho al la gophermail-servilo, antauenigante "x" al la
eroj kiujn vi volas esplori. Vi tiam ricevos la sekvantan nivelon de
la gofer-menuo per retposhto. Kelkaj menueroj gvidas al aliaj menuoj,
kelkaj al tekstdosieroj, kaj kelkaj al serchadoj. En la supra ekzemplo,
ni elektu "Aliaj Goferoj kaj Inform-rimedoj"
x 8. Other Gophers & Info Resources
kaj resendu la tutajhon al la gophermail-servilo. Vi ricevos alian
menuon kun kelkaj interesaj eroj kiel ekz-e "All the Gopher Servers in
the World" (``Chiuj gofer-serviloj en la mondo''). Vi eltrovos ke
multaj el la goferserviloj malshaltatas sed ankorau restas kelkaj da
ili.
Se menuero nomighas "Search" (``sercho'') antaue vi povis elekti la eron
per ikso kaj doni la serch-vortojn en la temlinio de via
respondo. Bedaurinde, NENIUJ Veronikaj serchiloj funkcias plu. La
malmultaj restantaj Jughead-serchiloj listighas en la sekva parto.
NOTO: Vi ne bezonas resendi la tutan gofermenuon kaj la kompletan
liston de informoj en chiu respondo al la gophermail-servilo. Se
vi volas malgrandigi la peton, vi povas forigi la menu-parton je
la komenco kaj enigi nur tiun parton kiu rilatas al via elekto.
Sed memoru ke, uzante tiun chi metodon, vi devas indiki "get all"
en la temlinio. (Escepto: serchante vi nur skribi la kapvortojn
en la temlinio.) - La sekva ekzemplo atingas la saman kiel la
antaue montrita elekto de ero 8:
Split=0
Menu=0
#
Name=Other Gopher and Information Servers
Numb=8
Type=1
Port=70
Path=1/Other Gopher and Information Servers
Host=gopher.tc.umn.edu
Se tiu nekompreneblas al vi, jen traduko por homoj:
Salutu la ejon (HOST) "gopher.tc.umn.edu" che porto 70, obtenu
la sub-menuon nomatan "Other Gopher...", kaj sendu ghin al mi
kiel UNU dosiero sen konsidero de la grando (SPLIT=0).
NOTO: Kelkfoje gophermail-petoj estigas malplenan menuon au
mesaghon. Tion plej ofte kauzas nealirebleco de la servilo de kiu
vi volis ricevi la informojn. Resendu vian ordonon poste kaj
kredeble ghi funkcios.
VERONIKO PER RETPOShTO
---------------------
Parolante pri serchado, estas bona okazo mencii Veronikon. Samkiel
Arhhio disponigas sercheblan indekson de FTP-ejoj, ankau Veroniko
disponigas tion por la gofer-spaco. Veroniko demandos vin, kion vi
volas trovi (t.e. viajn serchvortojn) kaj montros al vi menuon
listantan chiujn goferajn menuerojn kiuj respondas al via sercho. Kiel
chiam kun goferoj, vi tiam povas elekti unun el tiuj kaj ``goferi''
ghin.
Chiuj Veronik-serviloj estas malshaltitaj. Tamen, nova
Veroniko-2-servilo estas disponigita de gopher.floodgap.com.
Mallongigo de Gophermail:
-------------------------
La vojo al iuj rimedoj, dosieroj au datumbazoj foje estas iom teda,
bezonante plurajn retposhtmesaghojn al la gophermail-servilo. Sed jen
bonaj novajhoj: Se vi faris tion unufoje, vi povas re-uzi chiujn el la
antauaj mesaghaj, shanghante ilin por viaj bezonoj. Ekz-e, jen parto de
la Veronik-menuo obtenebla per la antauaj ordonoj. Vi povas sendi la
sekvantajn liniojn al iu ajn gophermail-servilo por estigi
Veronik-serchon.
Split=64K bytes/message <- maksimuma grando de dosieroj po mesagho
Menu=100 items/message <- maksimuma nombro de eroj po menuo kaj serchoj
#
Name=Search Veronica-2
Numb=23
Type=7
Port=70
Path=/v2/vs
Host=gopher.floodgap.com
Enigu la serchvortojn en la temlinion kaj rigardu la rezulton! Vi povas
uzi buleajn esprimojn en Veronik-serchoj. Por ricevi [anglalingvan]
gvidilon pri la asembleo de Veronik-serchoj, sendu jenon al
gophermail-servilo:
Split=0
Menu=0
#
Name=Search tips and how to effectively use the database
Numb=5
Type=0
Port=70
Path=/v2/help/search
Host=gopher.floodgap.com
#
Name=Help! I didn't find anything!
Numb=6
Type=0
Port=70
Path=/v2/help/noluck
Host=gopher.floodgap.com
#
Name=Accuracy of returned responses
Numb=7
Type=0
Port=70
Path=/v2/help/acc
Host=gopher.floodgap.com
JUGHEAD PER RETPOShTO
--------------------
Parolante pri serchado, estas bona okazo mencii Jughead-on (elparolo:
Chaghed). Samkiel Arhhio disponigas sercheblan indekson de FTP-ejoj,
ankau Jughead disponigas tion por la goferaro. Jughead uzas la
temlinion por trovi la serchendajn vortojn kaj resendas alian menuon
listiganten chiujn goferajn menuerojn kiuj korespondas al via sercho.
Samkiel Veroniko kaj Gofero, ankau Jughead preskau ne plu ekzistas.
Vi povas sendi jenajn liniojn al iu ajn gophermail servilo por ruli
Jughead-serchon; memoru ke la temlinio devas enhavi la kapvortojn.
La sekvaj du Jughead-serviloj serchas nur en siaj propraj ejoj. La
``Marvel''-ejo enhavas pli da informo.
Split=0 Split=0
Menu=0 Menu=0
# #
Name=Marvel Jughead Search Name=Oswego Jughead Search
Type=7 Type=7
Port=2069 Port=3000
Path= Path=
Host=marvel.loc.gov Host=gopher.oswego.edu
RETNOVAJhOJ PER RETPOShTO
-----------------------
La Novajhreto [angle ``Usenet'', do ankau ``Uzreto'' uzatas en
Esperanto] estas aro de pli ol 52000 diskutgrupoj pri chia ajn
temo. Por ghuste komenci kaj eviti senutilan embarasighon vi legu la
(bedaurinde anglalingvan) ``Usenet new users intro''-tekston obtenebla
per retposhto al:
mail-server@rtfm.mit.edu
enigante la sekvan linion en la ChEFTEKSTON de la mesagho:
send usenet/news.answers/news-newusers-intro
Por ricevi liston de novajhgrupoj, aldonu ankau la sekvajn ordonojn:
send usenet/news.answers/active-newsgroups/part1 (kaj .../part2, .../part3)
send usenet/news.answers/alt-hierarchies/part1 (kaj .../part2, .../part3)
Por ricevi la oftdemandaron por iu novajhgrupo, provu ordonon similan al:
index usenet/
(Shanghu punktojn en streketojn se ili aperas en la nomo de la
novajhgrupo, do ekz-e soc-culture-esperanto por soc.culture.esperanto.)
Se oftdemandar-dosieroj haveblas, ili listighos en la respondo kaj vi
povas mendi ilin sendante ordonon kiel:
send usenet//
Legado de novajhgrupoj
---------------------
En la jaro 2001, gophermail-metodoj por legi novajhgrupojn ne plu ekzistas.
NOTO: Vi tamen povas obteni novajhojn de kelkaj webmail-serviloj
listigitaj en la parto pri ``TUT-TERA TEKSAJhO (TTT) PER RETPOShTO''
(vidu sube). Ekzistas kvar eblecoj:
(1) Serchu Agora-servilon havantan "jes" en la "Novajhgrupaliro"
rubriko kaj sendu ordonon similan al ``send
news:'' en la chefteksto.
(2) Uzu webmail-servilon por obteni la TTT-paghojn por serchi che
Google (antaue Deja.com), kie chiutage arhhivighas novajhgrupoj.
Simpla sercho: http://groups.google.com/
Altnivela sercho: http://groups.google.com/advanced_group_search
[Noto de la tradukinto: Por uzi la Esperantlingvan facadon
de Google, vi povas aldoni "?hl=eo" rekte post la adreso de
la altnivela sercho, do ...ced_group_search?hl=eo ; la
simpla sercho trovighas je http://www.google.com/grphp?hl=eo .]
(3) Uzu webmail-servilon por obteni specifajn retpaghojn por legi
novajhgrupojn che Mailgate: http://www.mailgate.org/
(4) Uzu la Relcom-Usenet-News-retposhtservilon. Sendu la vorton
"help" en la chefteksto de mesagho al newsserv@litech.net .
NOTO: Kp-u la parton ``TTT per retposhto'' (vd-u sube) por listo de
"getweb"-, "agora"- kaj "www4mail"-serviloj.
Per iom da fortuno vi ricevos liston de la plej freshaj novajheroj de la
novajhgrupo, kaj vi povas ricevi la unuopajn erojn per respondo al la
mesagho de la Agora-servilo. Certigu ke vi ne shanghas la temlinion de la
respondo, kaj enigu nur la numeron de la celata ero en la ChEFTEKSTON.
Afishoj en novajhgrupoj
---------------------
Se vi decidas sendi eron al novajhgrupo, jen du ebloj:
METODO 1-a: Sendu la tekston de via afisho al
mail2news-JJJJMMTT-novajh.grup.nomo@anon.lcs.mit.edu
mail2news_nospam-JJJJMMTT-novajh.grup.nomo@anon.lcs.mit.edu
novajh.grup.nomo@berlioz.crs4.it
novajh.grup.nomo@comlab.ox.ac.uk
novajh.grup.nomo@pubnews.demon.co.uk
outnews+netnews.novajh.grup.nomo@andrew.cmu.edu
no.novajh.grup.nomo@news.uninett.no
Ne forgesu informhavan temon, kaj menciu vian propran nomon kaj
retadreson je la fino de la teksto.
Anstatauigu la hodiauan daton por JJJJMMTT kaj la nomon de la
novajhgrupo por "novajh.grup.nomo" en la adreso. Do, ekz-e por afishi en
news.newusers.questions, vi sendu mesaghon al:
mail2news-JJJJMMTT-news.newusers.questions@anon.lcs.mit.edu
Por pli da informoj, sendu mesaghon kun temlinio "Subject: help" al
mail2news@anon.lcs.mit.edu.
METODO 2-a: Sendu la tekston de via afisho al
mail2news@anon.lcs.mit.edu - Subject: help
mail2news@nym.alias.net - (estas la sama kiel la antaua adreso)
mail2news@dizum.com - Subject: help
mail2news@mixmaster.shinn.net - Subject: help
Serchado de novajhgrupoj
----------------------
Chu vi ne konas la nomon de la novajhgrupo? Por serchi novajhgrupojn pri,
ekz-e, "esperanto", sendu retposhtajhoj al Agora- au www4mail-servilo
(kp-u la chapitron pri TTT) kun la sekva linio en la ChEFTEKSTO:
send http://alabanza.com/kabacoff/Inter-Links/cgi/news.cgi?esperanto
TUT-TERA TEKSAJhO (TTT) PER RETPOShTO
-----------------------------------
La tut-tera teksajho estas la primara interret-navigilo - hiperteksta
plurmedia sistemo ebliganta al vi salteti tra la reto, legi
dokumentojn kaj ghui bildojn kaj sonojn ligitajn al iu fonto.
Chu iam vi audis de iu, "Ho, rigardu la ajhojn je
http://www.ie.ajn/io-ajn.html", mirante pri kio povas temi? Nun vi
povas ricevi TTT-erojn sendante retposhton al Agora-servilo. [Noto de
la tradukinto: Kaj Agoraajn kaj aliajn serilojn ebligantajn uzadon de
la TTT per retposhto chi-poste ni nomas ``webmail''-serviloj.]
Vi bezonas nur la retadreson (URL-o, angle "Uniform Resource Locator"
[unuforma rimed-trovilo], la longa malbonaspekta litercheno komencanta
per "http:", "gopher:", au "ftp:"): tio difinas la adreson de la
dokumento, kaj vi povas obteni tiun sendante retposhton al unu el tiuj:
Adreso de Agoraa Servilo Kie, por kiu? Novajhgrupaliro?
--------------------------- --------------------------- ---------------
agora@dna.affrc.go.jp (Japanio) jes
agora@kamakura.mss.co.jp (Japanio) jes
agora@www.eng.dmu.ac.uk (NUR por uzantoj de DMU.UK)
agora@uit.no (NUR por Norvegaj sistemoj)
agora@mx.nsu.nsk.su (NUR por uzantoj de NSU.RU)
En la chefteksto de la mesagho skribu unun el la sekvaj linioj,
anstatauigante "" per la ghusta adreso.
send
rsend (por indiki alian adreson por ricevo)
Tio resendigos la dokumenton celatan, kune kun listo de chiuj
dokumentoj de ghi alligitaj, tiel ke vi povas sendi aldonajn petojn.
Por elprovi aliron al la TTT per retposhto, sendu la sekvajn ordonojn
al Agora-servilo:
help
send http://www.w3.org
Post kelkaj minutoj vi devus ricevi la Agoraan helpdosieron kaj la
``W3C WWW Welcome Consortium Page'' (bonvenigan paghon de W3C), kiu
enhavas ligilojn al aliaj interesaj retajhoj. Bv-u legi la helpdosieron
(bedaurinde en la angla), char tio enhavas respondojn al multaj oftege
starigitaj demandoj!
EKZISTAS ANKAU KELKAJ ALIAJ ``webmail'' serviloj (kp-u la suban
liston); tiuj uzas alian programaron ol Agoraon. Ili uzeblas
pli-malpli same, sed tamen estas bona ideo mendi la helpdosieron por
servilo, kiun vi elektas por plua uzo.
NOTO: La ``getweb''-serviloj ebligas uzon de formularo en kiun vi
povas skribi. Aliaj webmail-serviloj ne havas tiun chi povon.
Addreso sintakso kaj rimarkoj
----------------------- --------------------------------------------
data@downloadslave.com - cheftekste
getweb@emailfetch.com GET - nur foj-foja servo ekde Marto 1999
getweb@usa.healthnet.org GET
page@grabpage.org URL: - temlinie
text@pagegetter.com - cheftekste, resendighas nur teksto
web@pagegetter.com - cheftekste, resendighas pagho kun bildoj
webgate@vancouver-webpages.com GET au DUMP - cheftekste
webmail@www.ucc.ie SEND au GET - cheftekste
www@web2mail.com URL - temlinie, sen "http://"
NOTO: Kelkfoje la serviloj ne alireblas dum tagoj (au semajnoj) sen
klara kialo. Se vi ricevas eraron, au se mankas respondo, bv-u
re-provi che alia adreso au post unu-du tagoj.
LA NOVAJ WWW4MAIL-SERVILOJ kombinas la funkciadon de Agorao kaj
Getweb, kaj ili bone integrighas kun foliumilaj retposhtiloj:
Adreso Rimarkoj
----------------------------- -------------------------------------
www4mail@collaborium.org sendu mesaghon kun "help" en chefteksto
www4mail@ftp.uni-stuttgart.de sendu mesaghon kun "help" en chefteksto
www4mail@kabissa.org sendu mesaghon kun "help" en chefteksto
www4mail@unganisha.idrc.ca sendu mesaghon kun "help" en chefteksto
www4mail@web.bellanet.org sendu mesaghon kun "help" en chefteksto
www4mail@wm.ictp.trieste.it sendu mesaghon kun "help" en chefteksto
Ghisdatan liston vi trovas che
http://www.expita.com/servers.html
TTT-SERChO PER RETPOShTO
----------------------
Ekzistas multe da grandiozajhoj en la TTT, sed kiel trovi ghin? Nu,
samkiel Arhhio kaj Veroniko helpas la serchadon de FTP-ejoj kaj
goferejoj, ekzistas ankau kelkaj serchiloj por la TTT. Sed ghis nun vi
bezonis rektan interretaliron por uzi ilin.
Iom eksperimentante mi trovis manieron por uzi plurajn TTT-serchilojn
per retposhto. Jen kelkaj ekzemplaj ordonoj kiujn vi povas uzi por
serchi che Lycos kaj WebCrawler. Iu ajn el tiuj linioj povas esti
sendataj al iu ajn Agora-servilo (v-du supren) por serchi. Se vin
interesas aliaj temoj ol anglaj raportoj pri ran-dissekcado ("frog"
kaj "dissection" en la ekzemploj), nepre uzu aliajn kapvortojn.
Por Lycos-serchoj vi devas apartigi la vortojn per plus-signo. Chiuj
serchoj estas ekzaktaj.
http://www.lycos.com/srch/?lpv=1&loc=searchhp&query=frog+dissection
Por WebCrawler-serchoj vi devas apartigi la vortojn per
plus-signo. Chiuj serchoj estas ekzaktaj.
http://www.webcrawler.com/cgi-bin/WebQuery?searchText=frog+dissection
Alia ebleco por uzi serchilojn estas la sendado de mesagho al unu el la
GETWEB-serviloj (k-pu la supran liston), kun chefteksta linio simila al:
SEARCH
Anstatauigu -n per YAHOO, ALTAVISTO au INFOSEEK, kaj uzu
viajn proprajn kapvortojn. Jen ekzemplo:
SEARCH YAHOO esperanto fina venko
DISSENDOLISTOJ
--------------
Ekzistas miloj da diskutgrupoj kiuj bazighas sur retposht-sistemoj;
tiujn oni konas kiel ``dissendolistoj''. Personoj interesighantaj pri
iu temo "abonas" la liston (angle: "subscribe"), kaj poste ili sendas
kaj ricevas erojn per retposhto. Por informoj pri novaj listoj vi
skribu al:
LISTSERV@HYPATIA.CS.WISC.EDU
En la chefteksto trovighu nur la ordono:
INFO NEW-LIST
Trovi dissendoliston
--------------------
Por trovi dissendolistojn rilatantajn al viaj interesoj, sendu
retposhton al webmail-servilo kaj petu la ttt-paghon:
http://www.liszt.com/
Chu komencanto en tiuj aferoj?
-----------------------------
Se vi estas novadepto de la interreto, mi proponas aboni la
HELP-NET-liston, kie kredeble vi trovos (anglajn) respondojn al viaj
(anglaj) demandoj. Sendu la ordonon:
SUBSCRIBE HELP-NET
en la ChEFTEKSTO de mesagho al LISTSERV@CRCVMS.UNL.EDU, kaj poste vi
sendu viajn demandojn al la list-adreso:
HELP-NET@CRCVMS.UNL.EDU
[Noto de la tradukinto: Listojn de esperantlingvaj dissendolistoj vi
trovas che la adresoj http://www.eventoj.hu/snd-list.htm kaj
http://purl.org/net/dissendo .]
FINGRUMI PER RETPOShTO
---------------------
"Finger" estas ilo resendante informojn pri alia uzanto. Kutime temas
nur pri enuaj datumoj kiel la lastan saluton de la sistemo ktp., sed
kelkfoje uloj enigas amuzajhojn kaj interesajhojn en la
finger-respondojn. Por provi fingrumadon, cheftekste sendu tiun chi
linion al ``webmail''-servilo:
send http://www.mit.edu:8001/finger?
Anstatau vi uzu ekz-e la sekvajn adresojn:
nasanews@space.mit.edu quake@gldfs.cr.usgs.gov
RETADRES-REGISTRO PER RETPOShTO
------------------------------
Ekzistas retposht-adres-registro che MIT pri chiu ajn afishanto en
novajhreto. Sendu retposhton al mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu nur
tiun chi linion en la ChEFTEKSTON de la mesagho:
send usenet-addresses/
Indiku kiom plej eble multe da informoj pri la serchatulo (propra nomo,
familia nomo, uzantnomo, komputilo ktp.) por limigi la resendatan
amason de informoj. Jen ekzemplo por trovi la adreson de persono kiun
vi kredas labori che Harvard-universitato:
send usenet-addresses/Jane Doe Harvard
WHOIS PER RETPOShTO
------------------
WHOIS (angle ``who is'' [elparolo: hu is] signifas ``kiu estas'')
estas alia ilo por serchi komputilsistemon, NIC-identigilon, IP-adreson
au nomon.
Defaulte ``whois'' serchas en multaj kampoj de la datumbazo, sed vi
povas limigi la serchon per shlosilvorto (ekz-e "domain root").
Ni supozu ke ni volas trovi iun nomitan Gerald Boyd (grava retumisto
retposhta). Nia whois-mendo estu sendata al iu ``webmail''-servilo kaj
enhavu nur la sekvan longan linion:
http://www.networksolutions.com/cgi-bin/whois/whois?
STRING=name+boyd%2C+gerald&STRING=Search
``Whois'' montros la rezultojn lau unu el du eblaj manieroj: kiel
plendetala indikaro por ununura trovitajho (kio povas enhavi aldonajn
montrojn), au kiel unu- au du-liniaj indikoj che pluraj rezultoj.
Boyd, Gerald ([11]GBL149) gboyd@PF1HELP.COM (770) 4
13-9456
Boyd, Gerald ([12]GBY218) geboyd@EARTHLINK.NET 1-818-8
46-2478
Boyd, Gerald ([13]GB8307) gerald@PF1HELP.COM 770-4
13-9456
Por obteni la plenan rikordon, uzu "!"; la
estas montrita parenteze post la nomo.
TELNET PER RETPOShTO
-------------------
Domaghe, ne eblas uzi TELNET-on per retposhto.
KELKAJ RET-FRANDAJhOJ
--------------------
Jen kelkaj interesaj aferoj kiujn vi povas fari retposhte - kelkajn el
inter ili ech eblas ekskluzive per retposhto.
[Noto de la tradukinto: La plej multaj el la sekvaj estas nur en la
angla lingvo.]
* 100 RETPOShTEFAREBLAJhOJ
Ricevi tujajn respondojn kaj informojn pri preskau 100 temoj per
retposhto. Vortaroj, terminaroj, flugprezoj, flughavenoj, monshangho,
distanco inter du lokoj, ktp. Sendu malplenan mesaghon al:
topics@halibot.com; ankau provu je msnbcnow@msnbc.com .
* ANONIMA RETPOShTO
Anonimiga servilo disponigas facadon por anonimaj sendado de
retposhtajhoj kaj afishado de novajheroj. Por ricevi pli da informoj,
sendu mesaghon al remailer@gacracker.org kun "remailer-help" kiel temo.
* DEMANDOJ AL D-RO MATH
Chu vi havas demandojn pri matematiko? D-ro Math respondas al demandoj
pri matematiko de tiuj, kiujn la usonanoj nomas ``K-12''-uloj kaj
iliaj instruistoj. Skribu al dr.math@forum.swarthmore.edu
* DEMANDU GEOLOGISTON
Sendante viajn demandojn al ask-a-geologist@octopus.wr.usgs.gov vi
ricevos respondojn de sciencistoj de la usona geologia servo.
* DEMANDU TEHhNIKISTON
Demandojn pri komputilaj aparataro au programaro vi sendu al
helpdesk@ask-a-tech.org; tiu ne-profitema organizo klopodos respondi.
* SERChADO EN LA BIBLIO
Por serchi en la angla King-James-traduko de la biblio uzu
agora-servilon; pluraj vortoj estu disigitaj per "+", propraj nomoj
estu enkondukitaj per "%23", kaj aldonu "&PHRASE=ON" por trovi tutajn
frazojn. Ekz-e:
send http://estragon.uchicago.edu/cgi-bin/KJV?title=&word=angel+%23Mary
send http://estragon.uchicago.edu/cgi-bin/KJV?title=&word=fig+tree&PHRASE=ON
* KANCERA DATUMBAZO
Por uzi la datumbazon de la (usona) Nacia Kancer-Instituto sendu
retposhton al cancernet@icicb.nci.nih.gov kun "help" au "spanish" en la
chefteksto.
* TESTU VIAN RETPOShTAN KONEKTON
La sekvaj automataj respondiloj taugas por testi vian kapablon sendi
mesaghon per retposhto. Vi sendu malplenan mesaghon al la adreso
montrita, kaj post kelkaj minutoj vi ricevos automatan respondon.
echo@seattlelab.com test-courrier@sogi.com (franclingve)
echo@telcomplus.net test@alphanet.ch
echo@tu-berlin.de test@mega.bw
internet@gurus.com test@netsydney.com
ping@stamper.itconsult.co.uk echo@tu-chemnitz.de
* LANDKODOJ
Oftdemandaro pri internacia retposht-alireblecoj ("The International
E-mail accessibility FAQ") haveblas per retposhto. Sendu retposhton al
mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu la sekvan linion en la ChEFTEKSTON
de la mesagho:
send usenet/news.answers/mail/country-codes
TTT-ejo: http://www.nsrc.org/oclb
Chu mistifikata de la du-signaj lando-kodoj en interretaj adresoj?
Sendu retposhton al address-codes@GetResponse.com por klarigoj
* VALUTAJ KURZOJ
Por ricevi la rilatojn de usona dolaro kaj aliaj monunuoj uzu la jenan
adreson per Agora- au www4mail-servilo:
send http://cnnfn.com/markets/currencies.html
* RETPOShTON AL PAPERPOShTO
Chu vi devas sendi mesaghon al Brito sen retposhtadreso? Do sendu ghin al
PaperMail! Plenajn informojn (angle) pri tiu pagenda servo vi ricevos
skribante al info@papermail.win-uk.net
* EMOCIA SUBTENO
Ekzistas helpforumo por sinmortigemuloj alirebla per retposhto. Sendu
mesaghon al jo@samaritans.org -- vi ne bezonas specialan sintakson,
estas homoj! Krome, retposhto al care@netservs.com respondatas per
listo de centoj da rimedoj por emocia subteno en la interreto.
[Noto de la tradukinto: Bedaurinde, la chi-supraj celas la anglan
lingvon; sed kredeble vi trovos multajn helpemajn esperantistojn en la
forumoj listigitaj en tiu chi dokumento, ekz-e en novajhgrupo
soc.culture.esperanto .]
* OFTDEMANDARO PRI MONA SUBTENO
Kompleta gvidilo pri mona subteno por pli alta edukado. Sendu
malplenan retposhtajhon al send-faq@finaid.org AU query@finaid.org
* SERChADO DE RETPOShTADRESOJ
Gvidilon por eltrovi ies retposhtan adreson vi ricevos sendante retposhtajhon al
mail-server@rtfm.mit.edu, skribante nur la sekvan linion en la ChEFTEKSTO:
send usenet/news.answers/finding-addresses
* SENPAGA HEJMPAGhO PER RETPOShTO (nur por enloghantoj de Germanio)
InetWire havigas senpagajn ne-komercajn hejmpaghojn ampleksantaj ghis
500KB da spaco. Faru zip-dosieron enhavantan index.htm kiel hejmpagho,
enigu adreson kiel "http://inetw.com/home/mianomo" en la temlinion,
kaj sendu la dosieron kiel ALKROChITAJhON; la tuton sendu al
attach@inetw.com. (Se via retposhtilo ne scipovas trakti aldonajhojn -
domaghe por vi.)
* FTP-A ALShUTO PER RETPOShTO
La unua senpaga kaj publike uzebla FTP-servo ebligante la ALshuton per
retposhto havas siajn uzindikojn je http://mail2ftp.hypermart.net/ .
Vi povas ankau sendi la vorton "HELP" en la chefteksto de mesagho al
mail2ftp@rootshell.be au mail2ftp@treelife.org.ua .
* STATUSO DE FTPMAIL- KAJ WEBMAIL-SERVILOJ
Chu via shatata ftpmail-, agora-, au GetWeb-ejo trosharghighas au ech
malfunkcias? Eltrovu sendante la ordonon "get file stats.txt" al
mailserv@netservs.com
* INTERRETA FILM-DATUMBAZO
Multege da informoj pri filmoj, geaktoroj kaj gereghisoroj estas en la
"internet movie database". Sendu retposhton al movie@imdb.com kun
temlinia "HELP".
* HISTORIO DE INTERRETO
Informoj pri la historio de la interreto inter 1950 kaj 1998 haveblas
per malplena retposhtajho al timeline@hobbes.mitre.org
* INTERRETA EKSKURS-BUSO
Partoprenu en virtuala ekskurso en la interreton - enighu la interretan
ekskurs-buson! Vi ricevos mesagheton dufoje po semajno, indikantan
amuzajn kaj interesajn ejojn de la interreto. Ghi tute senkostas, kaj
vi povas alighi al 80.000 aliaj sendante "SUBSCRIBE TOURBUS Via Nomo"
en la ChEFTEKSTO de mesagho al "LISTSERV@LISTSERV.AOL.COM".
* INTERRET-SERVIZ-PERANTOJ LAU POShTKODO
Por listo de interretservizperantoj proksimaj al vi, mendu
http://thelist.iworld.com/areacode/XXX/ (anstatauigante vian
poshtkodon por XXX) de agora-servilo.
* TRADUKADO PER RETPOShTO
Vi nun simple povas sendi retposhton al alilingvano en via propra
lingvo: En la "Cc:"-linio indiku kopion de la mesagho al la universala
T-mail tradukilo. La formato de via adreso kodas la tradukadon lau la
shablono
Cc: -@t-mail.com
Kodoj: angle (en au an), france (fr), germane (ge au de), itale (it),
hispane (sp au es), portugale (pt au po); do ekz-e por traduko de la
angla al la franca vi sendu al en-fr@t-mail.com
* EKLERNU LA LINGVON DE RETUMISTOJ
Elshutu BABEL-on, komputilan mallongigaron kaj akronimaron. Uzu
webmail-servilon por obteni la dosieron [214KB]
http://www.geocities.com/ikind_babel/babel/babel.html
* MEDICINAJ INFORMOJ PER RETPOShTO
Sendu malplenan retposhtajhon al hnet@usa.healthnet.org por ricevi
oftdemandaron listigantan ejojn kie retposhte haveblas primedicinaj
informoj.
* GhUU ANGLAJN VORTOJN!
La vort-servilo che wsmith@wordsmith.org chiutage sendos al vi anglan
vorton (``A.Word.A.Day'') kaj retposhte disponigas vortaron,
terminaron, akronimaron kaj anagramaron. Help-dosiero haveblas
sendante malplenan retposhtajhon.
Ankau la Merriam-Webster vortaro oferas chiutagan vorton: por aboni
sendu retposhton al LISTSERV@LISTSERV.WEBSTER.M-W.COM enhavantan la
ordonon SUBSCRIBE MW-WOD .
* HIPOTEKA/PRUNTA KALKULILO
Por kalkuli la pomonatan repagon, agorae mendu la jenon:
http://www.interest.com/hugh/calc/simple.cgi?amt=100000&int=8.00&yrs=30
(Shanghu la valorojn de la sumo, procento, kaj jarnombro laubezone.)
* NUMERAJ SEKVOJ
Por trovi informojn pri matematikaj numeraj sekvoj (kiel ekz-e la
sekvo de primoj, 2 3 5 7 11 ...), sendu retposhton al
sequences@research.att.com cheftekste enhavantan ``lookup 2 3 5 7
11''. Helpo pri tiu servo haveblas cheftekste sendante "help" al la
sama adreso.
* PDF-KONVERTADO PER RETPOShTO
Vi povas shanghi PDF-dokumentojn en nuran tekston au HTML per retposhto.
Por rete alireblaj dosieroj vi enigu la adreson en la cheftekston de
mesagho al pdf2txt@adobe.com (por nura teksto) au al pdf2html@adobe.com
(por HTML). Se la dosiero trovighas sur via propra komputilo au alie
ne estas publike alirebla, sendu ghin kiel MIME-alkrochitajho al unu el
la jhus menciitaj adresoj.
* LUDADO PER RETPOShTO
Vi povas ludi per la PBeM-servilo; informojn vi ricevos sendante
retposhton al pbmserv@gamerz.net kun temlinio ``help tutorial''.
* RFC-OJ PER RETPOShTO
Detaloj pri obteno de RFC-oj (angle ``request for comments'', peto de
komentoj [pri proponitaj retaj normoj]) per FTP au retposhto haveblas
sendante RETPOShTON al rfc-info@ISI.EDU cheftekste havantan ``help:
ways_to_get_rfcs''.
* ``SCOUT REPORT''
... estas semajna dissendajho kun anoncoj de novaj kaj interesaj
interretaj rimedoj. Por aboni sendu retposhton al listserv@cs.wisc.edu
kaj cheftekste skribu "Subscribe scout-report ".
* FAKS-SENDADO PER RETPOShTO
La TPC.INT ``Remote Printing Experiment'' estas la praavo de
perinterretaj faksad-servoj. Sendu retposhton sen temo sed kun "help"
en la chefteksto al tpcfaq@info.tpc.int . Liston de landoj kaj
telefonnumeroj alireblaj per tiu chi servo vi ricevos sendante senteman
kaj malplencheftekstan retposhton al tpccover@info.tpc.int .
Vi ankau povas obteni la oftdemandaron pri faksado (``fax FAQ'') per
retposhto. Sendu mesaghon al mail-server@rtfm.mit.edu kaj skribu nur la
sekvan linion en la ChEFTEKSTO:
send usenet/news.answers/internet-services/fax-faq
* SENDADO DE MESAGhOJ AL ALIAJ KOMPUTILAJ RETOJ
Gvidilon pri komunikado kun uloj en la diversaj retoj konsistigantaj
la interreton vi obtenos per retposhto al mail-server@rtfm.mit.edu,
enigante nur la jenan linion en la ChEFTEKSTON de la mesagho:
send usenet/news.answers/mail/inter-network-guide
* STATLIB
Sistemo por distribuado de statistika programaro, datumaroj kaj
informoj per retposhto, FTP-o kaj la TTT-o. Por obteni indekson sendu
retposhton al statlib@lib.stat.cmu.edu kaj cheftekste skribu "send
index".
* KURZOJ DE AKCIOJ
Por ricevi la kurzon de akcio sendu la sekvan linion al agora-servilo
http://finance.yahoo.com/q?d=t&s=xxxx
anstatauigante xxxx per la simbolo de la borso.
* SEKVI UPS-PAKAJhOJN
Vi nun povas kontroli la vojon de viaj UPS-senditaj pakajhoj. Sendu
retposhton al totaltrack@ups.com kaj enigu la kompletan pakajhnumeron en
au temlinio au chefteksto.
* LA ORAKOLO DE NOVAJhRETO
Komuna, anonima kaj humura sekvo de demandoj kaj respondoj. Pluajn
informojn per retposhto al oracle@cs.indiana.edu .
* USONA KONGRESO KAJ BLANKA DOMO
Vi povas sendi retposhton al la usono prezidento
(president@whitehouse.gov) au vicprezidento
(vice_president@whitehouse.gov).
* ALIAJ INFORMFONTOJ PRI USONA REGISTARO:
Sendu retposhton al mail-server@rtfm.mit.edu kaj enigu la sekvajn
liniojn en la ChEFTEKSTON de la mesagho:
send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part1
send usenet/news.answers/us-govt-net-pointers/part2
* VIRTUALA PICO!
Ordonu elektronikan picon per retposhto. Sendu mesaghon al
pizza@ecst.csuchico.edu kun temo "pizza help" por detaloj.
* KONTRAUVIRUSA SOFTVARO
F-Prot, unu el la plej gravaj PC-aj virus-kontrolaj programoj haveblas
per retposhto. La aktualan version vi ricevos uu-kodite per retposhto al
f-prot-update@complex.is kun chefteksto
send-as: uue
* RETPAGhOJ PER RETPOShTO
Web2mail sendos al vi viajn shatatajn retpaghojn kiam ajn ili shanghighas.
Simpla abonilo trovighas je:
http://www.web2mail.com/signup.php
* VORTARUMADO EN (ANGLA) WEBSTER VORTARO
Por obteni difinon de (angla) vorto, sendu unu el la sekvaj linioj al
agora-simila servilo:
send http://www.britannica.com/dictionary?book=Dictionary&va=xxxx
send www.m-w.com/cgi-bin/dictionary?book=Dictionary&va=xxxx
anstatauigante xxxx per la serchata vorto.
* PLUAJN INFORMOJN
Pluajn informojn pri perretposhta serchado en la TTT vi ricevos petante
la sekvan dosieron de tauga servilo:
send ftp://ftp.expita.com/wsintro.faq
[Noto de la tradukinto: Kelkaj interesaj adresoj por kaj pri esperanto
trovighas fine de tiu chi dokumento.]
ChU IO MANKAS?
-------------
Tiu chi dosiero enhavu inter 1500 kaj 1700 liniojn da teksto, kaj estu
proksimume 65KB granda. Se via dosiero estas multe malpli granda au
enhavas ion similan al "part 2 of 2" (``parto 2 el 2'') proksime al al
komenco, tio signifias ke io mankas. Plej kredeble via retposhta
sistemo limigas la grandon de viaj dosieroj, kaj tio malebligis
ricevadon de la unua parto. Jen la solvo:
Por obteni la dosieron en pluraj partoj, sendu la sekvon en ChEFTEKSTO
de mesagho al mail-server@rtfm.mit.edu:
size 25000
send usenet/news.answers/internet-services/access-via-email
La servilo tiam disigos la dosieron en partojn po 25000 bajtojn
grandajn kaj sendos ilin unuope. Vi povas adapti "25000" al viaj
bezonoj.
KONTAKTIGI LA AUTORON
---------------------
Mi bonvenigas reagojn pri tiu chi gvidilo kaj povas esti kontaktigita
je la sekvaj adresoj. Sendu korektojn, ideojn, proponojn kaj komentojn
per retposhto. Mi provos enigi iajn novajn servojn en pli-postajn
eldonojn de tiu chi gvidilo.
retposhto: gboyd@expita.com
TTT : http://www.expita.com/
--------------------------------------------------------------------------
Copyright (c) 1999-2002, Gerald E. Boyd
gboyd@expita.com
All rights reserved. Permission is granted to duplicate and
distribute copies of this document provided the copyright
notice and this permission notice are preserved on all copies.
--------------------------------------------------------------------------
Terminareto:
------------
Noto de la tradukinto: Che terminoj kiuj ne trovighas en esperantaj
vortaroj kaj kies etimologio estas klara en la angla mi bazigas la
esperantigon sur la vortdeveno anstatau la elparolo; tial, ekz-e, la
angla ``archie'', elparolata [archi] kaj devenanta de ``archive''
(arhhivo), ighas ``arhhio'' sed ne ``archio''.
angle esperante
----- ---------
agora agorao
archie arhhio
BASIC bejsiko
body tekstparto, chefteksto
gofer Gofero
moderator mastrumanto
port porto
usenet novajhreto (ankau uzatas ``uzreto'')
Veronica Veroniko
Kelkaj poresperantistaj kaj priesperantaj adresoj:
--------------------------------------------------
DMOZ: http://dmoz.org/World/Esperanto/
FTP-ejo: ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/
Flavaj paghoj: http://www.esperanto.net/veb/flavaj-paghoj.html
Internacia Esperanto Muzeo:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/esp_li.htm
Komputado: http://www.peco.yucom.be/users/176/PetCoppens2/ekc/espreto.html
Linukso:
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html
http://www.li18nux.org/indexeo.html
http://www.iro.umontreal.ca/contrib/po/HTML/team-eo.html
Literaturo: http://www.best.com/%7Edonh/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
Organizoj: http://www.webcom.com/%7Edonh/eaccess/eaccess.organizations.html
Plena manlibro de esperanta gramatiko: http://purl.oclc.org/NET/pmeg
Plurlingvaj informoj pri Esperanto: http://www.esperanto.net/
Radio: http://www.osiek.org/aera/index.html
Vortaroj:
ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/word-lists.dir/
http://www.rano.demon.co.uk/vortaroj.html
http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/
________________________________________________________________
La aktuala versio de tiu chi traduko de la oftdemandaro pri retaliro
per retposhto chiam trovighas che:
http://purl.oclc.org/NET/a-reiner/esperanto/accmail/
________________________________________________________________Fino.